Poligono, fagopiro

4 views
Skip to first unread message

Anna Lowenstein

unread,
Mar 21, 2010, 2:16:33 PM3/21/10
to la-bona...@googlegroups.com

Mi volas peti la opinion de la Bonlingvanoj pri la vortoj “poligono” kaj “fagopiro”. Laŭ la Fundamento:

 

poligon':         blé noir, sarrasin | buckwheat | Buchweizen | греча | gryka.

 

La vorto “fagopiro” ne estas en la Fundamento.

 

Laŭ PIV:

 

* poligon/o 1. (ark.) = fagopiro, pli speciale ordinara fagopiro. 2 (ss) G. (Polygonum el ~acoj) de ĉ. 20 sp-oj de unujaraj herboj el la mezvarmaj regionoj de la N hemisfero. 3 (vs) ~o 2 k la tre parencaj g-oj, plantoj – unu- k plur-jaraj herboj, grimpaj arbustoj k lianoj – kun diversformaj folioj [ktp.ktp……] 4 Plurangulo, plurlatero.

 

 

Laŭ PV:

 

* Poligono. 1 Dukotiledona malalta veg., el kies semoj oni faras grizan farunon k grion (polygonum fagopyrum). 2 Multlatero, multangulo.

 

Fagopiro. G. de poligonacoj, kies grenon oni uzas por fari manĝeblan farunon (fagopyrum). Kp POLIGONO.

 

Mi rimarkas, ke en la vortaro de Wells (kiun mi multe fidas), por la angla vorto ”Buckwheat” li donas ”fagopiro”. Por la Esperanta vorto “Poligono” li donas du anglajn tradukojn: 1. Knotgrass; 2. Polygon.

 

“Knotgrass” estas diversspecaj herboj, kiuj apartenas al la poligona familio.

La semoj de poligono/fagopiro havas tre apartan piramidan formon. Jen bildo:

 

Kiam mi laboris en la Centra Oficejo, unu el la oficistinoj ne povis manĝi tritikon pro netolero kontraŭ gluteno. Ŝi devis manĝi poligonan panon, kaj tiel mi lernis la vorton “poligono”.

Kore,

Anna

 

-----------------------------------------------------------------------

Anna Lowenstein

Via del Castello 1

00036 Palestrina

Italujo

Tel: 00-39-06 9575 713

anna.lo...@esperanto.org

 

 

image002.jpg

Renato Corsetti

unread,
Mar 21, 2010, 5:14:05 PM3/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

poligon':         blé noir, sarrasin | buckwheat | Buchweizen | греча | gryka.

En la itala oni diras "grano saraceno", kaj el la itala vikipedio oni komprenus ke poligonacoj estas la pli ĝenerala familio, en kiu estas la "fagopiro".

Ĉu la ŝanĝo de "poligono" al "fagopiro" estas pravigebla mi ne scias.

Kiel oni diras en la ĉina, ktp.?

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Mar 21, 2010, 6:40:49 PM3/21/10
to la-bona...@googlegroups.com

Poligono estas gxenerala nomo; fagopiro estas unu aparta speco de poligono (sciencaj nomoj: polygonum fagopyrum, fagopyrum esculentum, fagopyrum fagopyrum, fagopyrum sagittatum, fagopyrum vulgare).

 

Cetere, ekzistas multaj aliaj specoj de poligono, el kiuj almenaux du  havas esperantan nomon:

 

persikario (persicaria maculosa, polygonum persicaria)

 

bistorto (bistorta officinalis, persicaria bistorta, polygonum bistorta)

 

gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 21 marzo 2010 22.14
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Poligono, fagopiro

Marcos Cramer

unread,
Mar 21, 2010, 6:43:07 PM3/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:


> Mi volas peti la opinion de la Bonlingvanoj pri la vortoj “poligono” kaj “fagopiro”.


Ĝis la ricevo de via mesaĝo mi fakte neniam aŭdis "poligono", dum "fagopiro" mi jam de jaroj aktive uzas, kaj ankaŭ aŭdis de aliaj Esperantistoj.

Kion efektive faris PV estis ke ĝi plisimiligis la ĉi-kampajn Esperantajn vortojn al la scienc-latinaj esprimoj: 'Fagopyrum' por "Buchweizen" / "buckwheat" kaj 'Polygonum' por "Vogelknöteriche" / "knotweed". Mi ne scias ĉu eble tion faris jam iuj vortatoj antaŭ PV, kaj kia estis la efektiva lingvouzo tiam. Sed nun la PV-a rekomendo ŝajnas esti vaste sekvata: Ne nur ke ĝin sekvas diversaj modernaj vortaroj (PIV, ReVo, Wells, kaj Krause) kaj la Esperanta Vikipedio, sed ĝi laŭ miaj personaj spertoj ankaŭ respondas al la efektive lingvouzo nuntempa. La ŝanĝo kompare kun la Fundamento estas nur ene de unu specaro. Kaj se oni ne volas akcepti tiun ŝanĝon, oni devas elpensi iun alian manieron esprimi "Polygonum" en Esperanto, kio verŝajne estos malfacile (kaj kaŭzos nekomprenon).

Do kvankam temas pri ioma devojiĝo de la pure Fundamenta vojo, mi ĉi-kaze ne vidas kialon por malrekomendi la okazintan lingvoŝanĝiĝon. Oni ja ankaŭ devas konsideri, ke Zamenhof ne estis plantosciencisto, kaj eble konfuzis poligonon kaj fagopiron kiam li verkis la Fundamenton.

Amike,

Marcos

Fra Simo

unread,
Mar 21, 2010, 6:48:04 PM3/21/10
to la-bona...@googlegroups.com

2010/3/21 Anna Lowenstein <anna.lo...@esperanto.org>

Mi volas peti la opinion de la Bonlingvanoj pri la vortoj “poligono” kaj “fagopiro”. Laŭ la Fundamento:

 poligon':         blé noir, sarrasin | buckwheat | Buchweizen | греча | gryka.

 La vorto “fagopiro” ne estas en la Fundamento.

 Laŭ PIV:

 * poligon/o 1. (ark.) = fagopiro, pli speciale ordinara fagopiro. 2 (ss) G. (Polygonum el ~acoj) de ĉ. 20 sp-oj de unujaraj herboj el la mezvarmaj regionoj de la N hemisfero. 3 (vs) ~o 2 k la tre parencaj g-oj, plantoj – unu- k plur-jaraj herboj, grimpaj arbustoj k lianoj – kun diversformaj folioj [ktp.ktp……] 4 Plurangulo, plurlatero.

     Almenau tio estas certa, ke unu sama radiko ne povas taugi samtempe por la chi-supra signifo 4-a (geometria termino) kaj por la ceteraj (nomoj de kreskajh(ospec)oj). Nu "poligon/o" estas Fundamenta kiel nomo de kreskajhoj (au, eble, ties fruktoj). Tial ni certe bezonas paragrafon similan al la jena :
poligon·o [kiel geometria termino] → mult·angul·o

 Laŭ PV:

 * Poligono. 1 Dukotiledona malalta veg., el kies semoj oni faras grizan farunon k grion (polygonum fagopyrum). 2 Multlatero, multangulo.

Fagopiro. G. de poligonacoj, kies grenon oni uzas por fari manĝeblan farunon (fagopyrum). Kp POLIGONO.

Mi rimarkas, ke en la vortaro de Wells (kiun mi multe fidas),

     Tiu vortaro estas tre lerte kaj precizeme farita, sed ne speciale ema al la "bona" lingvo.

por la angla vorto ”Buckwheat” li donas ”fagopiro”. Por la Esperanta vorto “Poligono” li donas du anglajn tradukojn: 1. Knotgrass; 2. Polygon 

“Knotgrass” estas diversspecaj herboj, kiuj apartenas al la poligona familio.

     CHi tie ni renkontas unu ofte reaperantan malfacilajhon : unu sama vort(er)o estas uzata kun pli aiu malpli vastaj signifoj. Ofte temas pri iu kreskajhospeco kaj pri la specaro au au kaj la specofamilio au au kaj ia alia grupo de kreskajhospecoj, al kiu tiu apartenas. Indas kune prikonsideri chiujn (au, almenaue, multajn) tiajn okazojn.

--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

ro-esp

unread,
Mar 23, 2010, 12:46:22 PM3/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
kiom mi scias, fagopiro estas la normala vorto por boekweit (esenca en
nia regiona
mangxajxo "balkenbrei"), kaj tiel estu, cxar "poligono" jam havas suficxe da
aliaj signifoj
gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Mar 23, 2010, 2:03:45 PM3/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Ĝis la ricevo de via mesaĝo mi fakte neniam aŭdis "poligono", dum "fagopiro" mi jam de jaroj aktive uzas, kaj ankaŭ aŭdis de aliaj Esperantistoj.
Nu, temas pri malsamaj dialektoj depende de la jaro de lernado kaj de la uzata vortaro.

Leginte ĉiujn mesaĝojn, mi pensas ke ni havas kelkajn praktikajn alternativojn:

1 - ne havi iun ajn linion kaj proponi oficialigon de "fagopiro"

2 - havi linion de la speco

fagopir-o = (aparta speco de) poligon-o

kaj proponi oficialigon de fagopir-o


Pri ŝanĝo de la signifo de fundamentaj radikoj ni apenaŭ okupiĝus ĉar oni ankaŭ teorie eble ne rajtas.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Mar 23, 2010, 2:05:29 PM3/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

poligon·o [kiel geometria termino] → mult·angul·o
Kion opinias la aliaj?

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Mar 23, 2010, 5:09:41 PM3/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

Leginte ĉiujn mesaĝojn, mi pensas ke ni havas kelkajn praktikajn alternativojn:

1 - ne havi iun ajn linion kaj proponi oficialigon de "fagopiro"

Kun ĉi tiu propono mi konsentas.

Amike,

Marcos

Marcos Cramer

unread,
Mar 23, 2010, 5:11:48 PM3/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
poligon·o [kiel geometria termino] → mult·angul·o

Pli bone "plurangulo" aŭ "plurlatero". Ja plurangulo ne nepre hvas multajn angulojn. Ekzempe triangulo estas plurangulo, sed "tri" por laŭ mia impreso ne estas "multaj".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 24, 2010, 4:24:06 AM3/24/10
to la-bona...@googlegroups.com
Provizore mi registris:

poligon·o (kiel geometria termino) → plur·angul·o

Amike

Renato


Johan Derks

unread,
Mar 25, 2010, 10:03:09 AM3/25/10
to la bona lingvo

On Mar 24, 9:24 am, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Provizore mi registris:
>

> poligon·o /(kiel geometria termino)/ → plur·angul·o

Mi distingas inter mult- kaj plur-. Ekzemple ene de EU oni favoru
politikon de multlingveco, t.e. chiuj 21 (?) lingvoj de la Unio estu
egalece traktataj, sed ankau oni favoras, ke chiu Europa civitano
lernu plurajn (kutime tri, ne multajn) lingvojn. Do oni favoras
plurlingvecon al unuopaj civitanoj.
Same pli singularo kaj pluralo: singularo --> ununombro; pluralo -->
plurnombro (kaj ne multenombro).
Tiom mi konsentas kun la provizora registrajho.

Pli 'angulo' malpli mi konsentas, char geometriaj figuroj povas esti
du- au tri-dimensiaj (almenau je mezlerneja nivelo). Tridimensie oni
specifas figurojn (solidojn) lau la nombro de la edroj kiuj limigas
ghin: kvaredro, kvinedro, dudekedro ktp.
Estas lau mi pli logike se oni, parolante pri dudimensiaj figuroj
ankau specifas la nombron de strekoj au lateroj kiuj limigas ghin:
trilatero, kvarlatero, seplatero ktp. Poste oni povas difini ecojn de
ghiaj anguloj, ekzemple ortangula trilatero, ortangula kvarlatero (=
ortangulo).
Do al mi quadrilatère (france) estas pli difiniva ol Viereck (germane)
kaj poligono (greke gonos = angulo).
Nur por la trilatera figuro oni povas, pro internacieco, akcepti
'triangulo' kiel sinonimo al trilatero.
Ghenerale pri matematikaj terminoj mi konsultas la Matematikan
Vortaron de Marc Bavant kaj li sekvas la de mi skizitan linion.
Amike,
Johan

Renato Corsetti

unread,
Mar 26, 2010, 4:24:12 AM3/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan, ĉu vi esence diras ke nia linio:
poligon·o (kiel geometria termino) → plur·angul·o
devus fariĝi:

poligon·o (kiel geometria termino) → plur-later-o, plur·angul·o ?


Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Mar 26, 2010, 4:29:41 PM3/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/3/26 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
     Ree mi rekomendas, ke ni ne rekomendu du au pli multajn samsignifajhojn, ekster iuj pravigeblaj esceptoj.

    CHu "plur/", "mult/"  au "kelk/" ?   Tial mi proponis la duan, ke la unua shajnas al mi plene nenecesa (sekve, malutila) apud la jamaj "mult/" kaj "kelk/
". Pri tio mi vidas konfirmon en la  NPIV-a  tria difino de "kelk/ " : "[...] nedifinitan kvanton de pluraj nombreblaj aferoj", kaj  en mia jhusa, ne antaupripensita  uzo de "du au pli multaj", kiu supozeble neniun el vi ekmirigis (prave Marcos rimarkigas, ke oni kutime ne diras "mult/a/j" parolante pri nur kelkaj oj ;  tamen tri oj estas pli multaj, ol nur du, ech du, ol nur unu).

     Pri neceso anstatauigi la radikon "flank/" per "later/" pri geometriajhoj mi ne konvinkighis. Tamen mi konfesas, ke la demandon mi ankorau ne sistemece konsideris.
     En la franca, supozeble lau latinaj modeloj, oni ja diras "triangle" <triangl'> ("triangulo"), "quadrilatère" <kuadrilater'> ("kvarflank(ajh)o"), "pentagone"
("kvinangulo"), "hexagone" <egzagon'>("sesangulo"), ... ,"polygone" <poligon'> ("multangulo"). Sed kial do tiun senkialan duoblecon de terminoj kun "angul/" kaj respektive kun "flank/" oni imitu en la lingvo internacia ?
     Sekve, estu :
poligon·o (kiel geometria termino) → mult·angul·o 

--

Renato Corsetti

unread,
Mar 26, 2010, 5:48:37 PM3/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

poligon·o (kiel geometria termino) → mult·angul·o 
Mi lasas la batalon al vi kaj Marcos.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Mar 27, 2010, 8:39:18 AM3/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: Fra Simo <fra...@gmail.com>
> 2010/3/26 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
>
>> devus fari?i:
>
>> poligon·o (kiel geometria termino) ? plur-later-o, plur·angul·o ?

>
>> Ree mi rekomendas, ke ni ne rekomendu du au pli multajn
> samsignifajhojn, ekster iuj pravigeblaj esceptoj.
>
> CHu "*plur/*", "*mult/*" au "*kelk/*" ? Tial mi proponis la duan,

vi proponas "mult" ?

> ke la unua shajnas al mi plene nenecesa (sekve, malutila)

Cxar ne ekzistas unu- nek du-anguloj ?


> apud la jamaj "*mult/ *" kaj "*kelk/*". Pri tio mi vidas konfirmon
> en la *NPIV*-a tria difino

PIV forbrulu...

> de "*kelk/* " : "[...] nedifinitan kvanton de pluraj nombreblaj aferoj",

Mi jam proponis difinon kia "pli ol du sed malpli ol dek"

[eble ni enkonduku vorton kia la tokipona "mute", kun signifo "pli ol du"]

> Pri neceso anstatauigi la radikon "*flank/*" per "*later/*" pri
> geometriajhoj mi ne konvinkighis.

Nu, latero estas rekta parto de linio, dum flanko povas esti ajnforma

> En la franca, supozeble lau latinaj modeloj, oni ja diras "*triangle*"
> <*triangl'*> ("tri*angul*o"), "*quadrilatère*" <*kuadrilater'*> ("kvar*flank
> *(ajh)o"), "*pentagone*" ("kvin*angul*o"), "*hexagone*" <*egzagon'*>

agrable sisteme cxu ? Kaj se mi bone komprenas Leo-n, en la
nederlandaj dependas
de la lando. NL-e vierhoek, BE-e vierzijde..

> ("sesangulo"), ... ,"*polygone*" <*poligon'*> ("multangulo"). Sed kial do
> tiun senkialan duoblecon de terminoj kun "*angul/*" kaj respektive kun "*
> flank/*" oni imitu en la lingvo internacia ?
> Sekve, estu :

sxajne elfalis parto de la mesagxo


> De: "Marc Bavant" <mj...@wanadoo.fr>
> estas prefere uzi "n-latero",
> "plurlatero", ol la respektivaj kunmetajxoj kun "-angulo". Nur "triangulo"
> faras escepton pro sia tradicieco kaj ofteco, sed "trilatero" ne
> estas malbona.

Mi konsentas

Johan Derks

unread,
Mar 27, 2010, 1:27:20 PM3/27/10
to la bona lingvo
Mi esence diras ke via linio:>> poligon·o (kiel geometria termino) →

plur·angul·o
>
> devus fariĝi:
>
> poligon·o (kiel geometria termino) → plur-later-o

char


Marcos skribis:


Ekzempe triangulo estas plurangulo, sed "tri" por laŭ mia impreso
ne estas "multaj".

Tio nur favoras plurangulo ol multangulo, sed ambau formoj estas
evitindaj, char
ghenerale oni uzu 'latero', do plurlatero (ankau ne multlatero)

Mi pensas ke chiu kiu komentas pri matematikaj terminoj konsultu unue
la oklingvan Matematikan Vortaron de Marc Bavant, char ni ne inventu
renove la radon.

Johan

Leo De Cooman

unread,
Mar 27, 2010, 5:06:24 PM3/27/10
to la-bona...@googlegroups.com, J-K Rinaldo el Padova.IT.EU
Je 27/03/2010 13:39, ro-esp skribis:
Kaj se mi bone komprenas Leo-n, en la nederlandaj dependas
de la lando. NL-e vierhoek, BE-e vierzijde..

Ĉu mi asertis tion? Mi diris, ke krom vierhoeken (kvaranguloj) ankaŭ ekzistas volledige vierzijden (kompletaj kvarlateroj) , kiuj fakte havas 6 angulojn. Marcos iom precizigis pri kio ĝuste temas: estas koncepto el iu ne-eŭklida geometrio.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Mar 28, 2010, 8:47:55 AM3/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
poligon·o (kiel geometria termino) → plur-later-o
    
Johan, mi ne havas mian propran opinion. Mi mem neniam uzis la radikon "later-", char mi apenau parolas pri matematikaj aferoj. Mi pli volonte uzus araban au vjetnaman radikon, sed pretas uzi "later-", cedante al la europa perforto, se Marcos kaj aliaj matematikistoj en chi tiu listo konsentas.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Mar 28, 2010, 11:15:23 AM3/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
     Lau Grosjean-Maupin <grojhanmopen'>, "mult/later/o" estas Zamenhofa. Tio iomete subtenas la proponon pri uzo de "later/", kaj forte mian preferon al "mult/" kontraue al "plur/". Sed en la serio komencighanta per "tri/angul/o", "mult/angul/o" estas pli kontentiga, ol "mult/flank/(ajh/)o" au "mult/later/o".
     Pri "later/o" mi konfesas, ke mi momente ne scias, per kio mi ghin anstatauigus en la jena Londonabiblia citajho trovebla en la NPIV : "kurtenoj de dek kvin ulnoj sur unu flanko", pro la danghero de kunpushigho de du eblaj sencoj de "flank/o". Tamen mi ne certas pri neceseco de "later/".

2010/3/28 Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>

mar...@melburno.org.au

unread,
Apr 1, 2010, 6:22:49 AM4/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi atentigas, ke "plurlatero" havas pli ol unu angulon, dum
"multlatero" havas pli ol kelkaj lateroj. Do dependas, kion oni volas
signifigi.

> Lau *Grosjean-Maupin* <*grojhanmopen'*>, "*mult/later/o*" estas
> Zamenhofa. Tio iomete subtenas la proponon pri uzo de "*later/*", kaj
> forte
> mian preferon al "*mult/*" kontraue al "*plur/*". Sed en la serio
> komencighanta per "*tri/angul/o*", "*mult/angul/o*" estas pli kontentiga,
> ol
> "*mult/flank/(ajh/)o*" au "*mult/later/o*".
> Pri "*later/o*" mi konfesas, ke mi momente ne scias, per kio mi ghin
> anstatauigus en la jena Londonabiblia citajho trovebla en la *NPIV *:
> "*kurtenoj
> de dek kvin ulnoj sur unu flanko*", pro la danghero de kunpushigho de du
> eblaj sencoj de "*flank/o*". Tamen mi ne certas pri neceseco de "later/".


>
> 2010/3/28 Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>
>
>> Johan:
>>
>> poligon·o (kiel geometria termino) → plur-later-o
>>
>>
>> Johan, mi ne havas mian propran opinion. Mi mem neniam uzis la radikon
>> "later-", char mi apenau parolas pri matematikaj aferoj. Mi pli volonte
>> uzus
>> araban au vjetnaman radikon, sed pretas uzi "later-", cedante al la
>> europa
>> perforto, se Marcos kaj aliaj matematikistoj en chi tiu listo konsentas.
>>
>> Amike
>>
>> Renato
>>
>> --
> http://www.frasimo.blogspot.com/
> [journal en ligne, en français]
>
> NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
> NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !
>

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
> To unsubscribe from this group, send email to
> la-bona-lingvo+unsubscribegooglegroups.com or reply to this email with the
> words "REMOVE ME" as the subject.
>


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages