la pseudosufikso -i- (estis: demokrat-o)

4 views
Skip to first unread message

José Antonio Vergara

unread,
Sep 16, 2009, 12:01:00 PM9/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos :

> 3. "demokrato" estas signife (du ĝis tri silabojn) pli mallonge ol la de ni
> proponitaj alternativoj al ĝi.

Tiu tria, trafa argumento vere pensigas min, kaj ech igas min shanghi
mian antauan opinion ! Mi opinias ke vere tumondeca lingvo devas havi
vortojn kiel eble plej mallongajn.

Mi ne havis tempon legi chiujn mesaghojn pri tiu chi temo, sed
supozeble multaj el ni konsentas pri la baza punkto, do la nekonveno
havi duoblan paron demokrat-, demokrati-. Chi-kaze, mi revenas al la
impreso ke eble konvenas havi demokrat- kiel bazan radikon. La a-vorto
"demokrata" facile donas la semantikan enhavon de "demokratia", lau
mia lingvosento.

Pli ghenerale, la okcidentdialekta tendenco utiligi -i- kvazau ghi
estus sufikso en landonomoj, sciencoj, ktp estas lau mi vere
maltrankviliga.

Mi bedauras konfesi ne esti tiom radikala kiom tiuj samlistanoj kiuj
energie rifuzas la grekdevenajn sciencajn terminojn. Male, pro
diversaj kialoj mi subtenas la paralelan ekziston kun formoj
facillingvaj tiaj kiaj vivscienco, terscienco, ktp, i.a. char la
perEsperanta lernado de tiuj etimologiaj elementoj fakte povas esti
pluso por neeuroplingvaj homoj. Sed la duoblaj paroj
"biolog-/biologi-" estas plia pliplorinda hontajho pro tiu malbenata
-i-.

Mi kredas ke la unua formo devus esti la baza, sed por nomi la
koncernan sciencon : biologo (= vivscienco) / biolog'ist'o

José Antonio

Renato Corsetti

unread,
Sep 16, 2009, 3:11:13 PM9/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Kara José  Antonio,

via propono estas klara:

havi la linion: demokrati-o --> demokrat-ec-o

kaj ne la linion: demokrat-o --> demokratiano, demokratiulo.

Eble indas iom diskuti kion ni faru ĉe ĉiuj similaj okazoj.

Amike

Renato


José Antonio Vergara

unread,
Sep 16, 2009, 3:38:13 PM9/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato :

> via [José Antonio] propono estas klara:


> havi la linion: demokrati-o --> demokrat-ec-o
> kaj ne la linion: demokrat-o --> demokratiano, demokratiulo.

Jes, ghuste tiel.

Oni ne forgesu ke la vorto demokratio ankau povas signifi
"demokrataron", ekzemple che la nomo de kelkaj politikaj skoloj : la
iama itala "democrazia cristiana" fakte konsistis (lau ili mem) el
"kristana demokrataro" kiu organizis sin kiel politikan forton por
influi la socion kaj atingi shtatpotencerojn.

La vorto demokratismo estus regule farita nomo por chiuj ideologioj
kiuj opinias sin inspiritaj de demokrataj ideoj, kaj se oni bezonas
iel emfazi per o-vorto ke iu lando estas "demokratio", chu estus tro
skemisme diri ekz. ke "Chilo nun estas demokratujo" ?

Pirone skemisme,

José Antonio

Marcos Cramer

unread,
Sep 16, 2009, 3:52:35 PM9/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio skribis:


> Mi kredas ke la unua formo devus esti la baza, sed por nomi la
> koncernan sciencon : biologo (= vivscienco) / biolog'ist'o

"Biologio" estas Fundamenta vorto, kaj forte enradikiĝinta en la reala lingvouzo de Esperanto. Proponi ĝian anstataŭigon per "biologo" do estas reformisma propono (kaj aldone tre konfuza por la multaj Esperantistoj kiuj jam lernis la vorton "biologo" kun la signifo "biologiisto", eĉ se ni konsideras tiun vorton evitinda).

Mi ĝenerale kontraŭas reformismon, kaj preferas proponi skemismajn formojn nur kiam ili kontraŭas nek la Fundamenton nek tiujn partojn de la ĝenerala lingvouzo kiuj klare jam forte enradikiĝis en la lingvon.

Do en ĉi tiu kazo ni restu ĉe "biologio" kaj "biologiisto".

> La a-vorto "demokrata" facile donas la semantikan enhavon
> de "demokratia", lau mia lingvosento.

Tute ne. "Demokrata" povas nur signifi "rilata al demokratoj", do "rilate al subtenantoj de demokratio", dum "demokratia" signifas "rilata al demokratio" (aldone al "rilata al" oni povas ankaŭ aldoni "havanta ecojn de" al ĉiuj ĉi klarigoj). Por mi tio estas grava diferenco ne ignorebla.

Aldone, vi ne klarigas koiel esprimi "demokratio" surbaze de la radiko "demokrat/". Tio ŝajnas al mi tute neeble.

Amike,

Marcos

Johan Derks

unread,
Sep 16, 2009, 3:53:21 PM9/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
 
Mi pensis ke la decido pri demokratio - demokrato estis farita.
Do, kiel chiuj povas konstati: akceptinte tiun decidon mi informis la anojn de ede...@googlegroups.com pri tiu decido,
char ghi kontrauis antauan kritikon de mi en la sama diskutlisto pri ilia uzado de 'demokratio' en la senco de 'demokrateco'.
Mi ne timas aspekti arlekeno, sed tamen kameleona diskutado ne faras favoran impreson al ede-anoj.
 
Nu, al la afero: Kion pensas fari José Antonio por esprimi 'demokratio' en la senco de "reghimo en kiu la decidpovo apartenas, au pere au senpere, al la popolo"?
Tiu signifo estas oficialigita en la oka Oficiala Aldono al la Akademia Vortaro (el 1974).
Lau konsilo de la dua parto de la 15a Gramatika Regulo ghi ne ekzistu sendepende apud la radiko 'demokrato' !
Amike,
Johan Derks
 
 

 

José Antonio Vergara

unread,
Sep 16, 2009, 4:29:44 PM9/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Do en ĉi tiu kazo ni restu ĉe "biologio" kaj "biologiisto".

Nu bone, sed oni do estu firma kontrau la nenecese duobla formo
"biologo" por la fakulo, ech se ghin uzis (mi ne scias) Zamenhof mem,
char feliche li ne estas Schleyer !

> Mi ĝenerale kontraŭas reformismon, kaj preferas proponi skemismajn formojn
> nur kiam ili kontraŭas nek la Fundamenton nek tiujn partojn de la ĝenerala
> lingvouzo kiuj klare jam forte enradikiĝis en la lingvon.

Mi ne kredas esti reformisto, sed mi opinias ke la lingvo estus pli
demokratia (do, mi agnoskas la distingon demokrata/demokratia) se ghi
estus pli skema.

> Tute ne. "Demokrata" povas nur signifi "rilata al demokratoj", do "rilate al
> subtenantoj de demokratio", dum "demokratia" signifas "rilata al demokratio"

Kaj tamen estas semantika rilato inter ambau nocioj, kiun do ni
rezignu esprimi per vortoderiva Esperanto.

Amike,

José Antonio

Leo De Cooman

unread,
Sep 16, 2009, 6:32:51 PM9/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio skribis:

> Kaj tamen estas semantika rilato inter ambau nocioj, kiun do ni rezignu
> esprimi per vortoderiva Esperanto.

Mi havas la saman senton.

Amike salutas
Leo

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Sep 16, 2009, 5:38:33 PM9/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti ha scritto:

> havi la linion: demokrati-o --> demokrat-ec-o
>
> kaj ne la linion: demokrat-o --> demokratiano, demokratiulo.
>
Mi enlistigus ambaŭ:
- demokrati-o --> demokrat-ec-o, demokt-ar-o, demokrata reĝimo
- demokrato --> demokratulo.

Tiuokaze la radiko "demokrat-" devus havi kiel baza signifo "demokrat-a".

J-K Rinaldo

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Sep 16, 2009, 6:02:39 PM9/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi min senerarigas:

Renato Corsetti petis opiniojn pri:
> havi la linion: demokrati-o --> demokrat-ec-o
> kaj ne la linion: demokrat-o --> demokratiano, demokratiulo.

Mi enlistigus ambaŭ:
- demokrati-o --> demokrat-ec-o, demokt-ul-ar-o, demokrat-a reĝimo
- demokrat-o --> demokrat-ul-o

Renato Corsetti

unread,
Sep 17, 2009, 4:49:30 AM9/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
Mi ne timas aspekti arlekeno, sed tamen kameleona diskutado ne faras favoran impreson al ede-anoj.
Nu, niaj diskutoj pri lingvaj temoj fakte neniam finiĝas, sed momente tio, kion vi diris al EDE, ankoraŭ validas.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Sep 17, 2009, 4:56:14 AM9/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio skribis:
Kaj tamen estas semantika rilato inter ambau nocioj, kiun do ni rezignu 
esprimi per vortoderiva Esperanto.
    
Leo:


Mi havas la saman senton.
  
Ankaŭ mi havas la saman senton.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Sep 17, 2009, 4:59:39 AM9/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos reage al Jose':

> Mi ĝenerale kontraŭas reformismon, kaj preferas proponi skemismajn
> formojn nur kiam ili kontraŭas nek la Fundamenton nek tiujn partojn de
> la ĝenerala lingvouzo kiuj klare jam forte enradikiĝis en la lingvon.

Pri tio ni ĉiuj konsentas kun plia aŭ malplia graveco donata al la
lingvouzo.

Tio signifas, ke ni devas diskuti pri ĉiu unuopa paro. Momente en la
kazo de demokrat-/demokrati- ni donis la preferon al demokrati-.

Estonte povus esti malsame.

Amike

Renato

José Antonio Vergara

unread,
Sep 17, 2009, 10:59:37 AM9/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato :

> Tio signifas, ke ni devas diskuti pri ĉiu unuopa paro. Momente en la
> kazo de demokrat-/demokrati- ni donis la preferon al demokrati-.

Jes, malgrau la atentigo de Marcos ke "demokrato" estas pli mallonga
vorto (do teorie preferinda kiel baza vorto, lau mi), vershajne la
historia deveno mem de tiu moderna nocio kaj ties vortigo, apud ghia
semantika komplekseco, igus rekomendi demokrati- kiel bazan vorton
chi-kaze.

Sed se oni serioze emas kontraustari la pli ol centjaran (eble
"bonintencan") perfortemon de la lingvo celantan fari ghin pli kaj pli
europeca kaj neregula (pro estetikaj au shovinismaj au miopaj au ajnaj
sintenoj), oni aktive klopodu malplioftigi la uzon de "demokrato".

Anstataue, ni devus aktive praktiki kaj stimuli la uzon de pli regulaj
formoj kiel tiuj jam menciitaj : demokrati'ul'o, demokrati'ism'an'o =
demokrati'ist'o.

La fleksebleco de la skema Esperanto permesus ech subjektive emfazi,
se bezonate, ke iuj homoj sentas sin aparte engaghighintaj al
demokratiaj principoj : oni povus imagi jenan aplomban deklaron : "ni,
la veraj demokrati'em'ul'oj, estas pli lojalaj al tiuj valoroj ol tiuj
bushaj 'demokratiuloj' kiuj fakte subtenas nur formalajn liberecojn
sed ne la esencajn homajn rajtojn nek aktivan, partoprenan demokration
de civitanoj", ktp.

José Antonio

Renato Corsetti

unread,
Sep 17, 2009, 11:42:31 AM9/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio:
Jes, malgrau la atentigo de Marcos ke "demokrato" estas pli mallonga
vorto (do teorie preferinda kiel baza vorto, lau mi)
Mi ne havas apartajn preferojn, sed ŝajnis la mi ke plimulto estas por demokrati-.

Anstataue, ni devus aktive praktiki kaj stimuli la uzon de pli regulaj
formoj kiel tiuj jam menciitaj : demokrati'ul'o, demokrati'ism'an'o =
demokrati'ist'o.
Certe.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Sep 18, 2009, 1:49:31 PM9/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
nenio estas perfekta, sed "ni vivas en demokratio" ne tradukeblas al
"ni vivas en demokrateco".

Se vi volas konsekvencecon, pli bone enkonduki entute novajn radikojn

tiom de mi *cxi punkte*

gxis, Ronaldo
--
http://www.esperanto.net

Fra Simo

unread,
Sep 18, 2009, 4:12:32 PM9/18/09
to la-bona...@googlegroups.com

2009/9/18, ro-esp <ro-...@dds.nl>:

nenio estas perfekta, sed "ni vivas en demokratio" ne tradukeblas al
"ni vivas en demokrateco".
 
     Prave !  Sed el adjektivo "demokrat/a" oni povus diri : "Ni viv/as en demokrat/e reg/at/a land/o" au, alisignife : "Ni viv/as sub demokrat/a reg/ad/o", simile kiel el la substantivo "demokrati/o" oni povas diri : "Ni viv/as en demokrati/e reg/at/a land/o" au, alisignife : "Ni viv/as sub demokrati/a reg/ad/o".
 
     Mi plu opinias, ke oni ne povas ambau radikojn en unu sama lingvo, se tiu estas racia au submetata al nia Regulo 15-a, ambau radikojn rekomendi, kaj krome, ke la vortosistemo estos pli glata, se "demokrati/"-on oni elektos.

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Sep 18, 2009, 6:57:47 PM9/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
ro-esp skribis:

> "ni vivas en demokratio" ne tradukeblas al "ni vivas en demokrateco".
>
Tamen ĝi estas tradukebla al "ni vivas en demokrata reĝimo".
Tio konfirmas ke:
- ĉiujn signifojn oni povas esprimi tra la baza radiko "demokrat-a";
- "demokrati-o" estas balasta radiko.

J-K Rinaldo

José Antonio Vergara

unread,
Sep 18, 2009, 7:23:17 PM9/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Johan :

> Kion pensas fari José Antonio por esprimi 'demokratio' en
> la senco de "reghimo en kiu la decidpovo apartenas, au pere au senpere, al
> la popolo"?
> Tiu signifo estas oficialigita en la oka Oficiala Aldono al la Akademia
> Vortaro (el 1974).

Nu jes, demokratio signifas ghuste tion en sia plej baza enhavo,
etimologie klarigebla.

Sed mi denove insistas je tio ke oni ne limigu la sencon de la vorto
"demokratio" nur al la sfero de la shtato, do kiel politiksistema
organizo au registaro, sed kiel modelo de rilatoj inter la anoj de
diversnivelaj homaj grupoj, de la familioj ghis la landoj, en kiu la
egalrajteco estas esenca trajto. Mi rekomendas legi la verkon Kio
estas demokratio?, de David Beetham kaj Kevin Boyle, eldonitan en E-o
de UEA (2000). Tial, ni povas prave strebi al "lingva demokratio".

> Lau konsilo de la dua parto de la 15a Gramatika Regulo ghi ne ekzistu
> sendepende apud la radiko 'demokrato' !

Kiel mi kaj aliaj jam kelkajn fojojn diris, shajnas preferinde havi
"demokration" kaj entute malrekomendi la paralelan vorton "demokrato",
ech se ghi estas longe uzata.

José Antonio

Renato Corsetti

unread,
Sep 19, 2009, 6:09:28 AM9/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:
- ĉiujn signifojn oni povas esprimi tra la  baza radiko "demokrat-a";
- "demokrati-o" estas balasta radiko.
Efektive la lastaj mesaĝoj pruvas ke ĉio estas esprimebla kaj se oni elektas "demokrat-" kaj se oni elektas "demokrati-".

Pro tio la decido ne estas facila kaj oni povus debati ĝis la fino de la tempo.

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Sep 19, 2009, 9:36:06 AM9/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
Eble ĉi-kaze dezirindas prokrasti decidon ĝis pli ĝenerala traktado de  la "...o  ...io radikparoj"
 
Amike salutas
Leo

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Sep 19, 2009, 7:49:10 PM9/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
>
> Corsetti konkludis

>
> Efektive la lastaj mesaĝoj pruvas ke ĉio estas esprimebla kaj se oni
> elektas "demokrat-" kaj se oni elektas "demokrati-".
>
Mi pledas por "demokrat-"
1e - ĉar pli antikva vorto (2a aldono anstataŭ la 8a)
2e - ĉar pli mallonga vorto
3e - ĉar "demokrat-i-o" oni povas konsideri derivita formo per la
sufikso -i-. Kaj ja en PIV, ĉe la kapvorto "-i" estas ĝuste
"demokrat-i-o" kiel ekzemplo de sufikso "signifanta sacian sistemon)


> De Coouman respondis

> Eble ĉi-kaze dezirindas prokrasti decidon ĝis pli ĝenerala traktado
de la "...o ...io radikparoj"

Tute prave.

J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Sep 20, 2009, 5:18:44 AM9/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:
Mi pledas por "demokrat-"
Dankon! Mi notas tion kaj atendas aliajn pledojn kaj malpledojn.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Sep 20, 2009, 7:03:08 AM9/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi same pledas por "demokrat-"
 
Amike salutas
Leo
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zondag 20 september 2009 10:18
Onderwerp: (la bona lingvo) demokrat-o



Neniu viruso estas trovita en la ricevita mesagho
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 8.5.409 / Virus Database: 270.13.108/2383 - Release Date: 09/19/09 17:50:00

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages