vojerismo

8 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Aug 21, 2008, 9:50:55 AM8/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Jhus estis kreita Vikipedia artikolo kun la titolo "vojerismo", kiu temas pri "formo de sekseco, che kiu vojero (jung-spektanto) sekse ekscitighas pro observado de senvestighanto aŭ nudaj homoj au pro spektado de seksumadoj".

En la vikipedia diskutejo estighis diskuto pri tiu novradiko. Iu proponis "amrigard(ul)ismo, seksrigard(ul)ismo, fikrigard(ul)ismo", alia argumentis kontrau kunmetajho asertante ke la kunmetajho devus esti monstrajho kiel "sekskasxsubrigardademo". Mi jhus mem afishis mian  opinion, kie mi menciis la eblojn "nudrigardemo aux rigard-ekscitigxemo (aux -ism- anstataux -em- cxe ambaux)".

Kion opinias aliaj listanoj pri kiel esprimi tion?

Amike,

Marcos

Cindy McKee

unread,
Aug 21, 2008, 10:03:41 AM8/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Kaj la Comprehensive English-Esperanto Dictionary de Peter Benson donas la teruran vorton "skopofiliulo", "skopofili-".
Seksgvatanto ?

2008/8/21 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>



--
Cindy McKee
Cindio

Anna Lowenstein

unread,
Aug 21, 2008, 10:21:46 AM8/21/08
to la-bona...@googlegroups.com

Ankau’ mi pensis pri “gvatanto” – kvankam fakte tio ne estas oficiala vorto. Eble “kas’-rigardanto”, “fi-gvatanto”. “Kas’-rigardanto” kompreneble ne nepre rilatus al seksaj aferoj, sed la vorto estus klara enkuntekste.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Cindy McKee
Inviato: giovedì 21 agosto 2008 16.04
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: vojerismo

Renato Corsetti

unread,
Aug 21, 2008, 10:32:47 AM8/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Kion opinias aliaj listanoj pri kiel esprimi tion?
>
Kial ne la simpla "rigardismo"? Eble "seks-rigardismo".

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Aug 21, 2008, 12:00:07 PM8/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

| Ankau’ mi pensis pri “gvatanto”

Provizore mi registris chion:

vojer-o --> kasx-rigard-ant-o, fi-gvat-ant-o, seks-rigard-ant-o
vojer-ism-o --> (seks-)rigard-ism-o

Per komentoj de la aliaj listanoj ni povos rdukti la nombron de
samsignifaĵoj.

Amike

Renato

Dirk Bindmann

unread,
Aug 21, 2008, 1:09:48 PM8/21/08
to Marcos Cramer
Je 2008-08-21, 15:50,
skribis Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>:

> Jhus estis kreita Vikipedia artikolo kun la titolo "vojerismo",

> Kion opinias aliaj listanoj pri kiel esprimi tion?

Gvatemo, gvatemismo au, se dezirindas pli pompa/intelektula/felietona
stilo, io grekdevena post gvat-: gvatofilio au io pli longa.

Cetere: gvatemo ne nepre rilatas al seksumo. Mi uzus la vorton en pli
largha senco.

Kore
Dirk

Harri Laine

unread,
Aug 22, 2008, 5:48:04 AM8/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato, 21.8.2008 17:32:

> Kial ne la simpla "rigardismo"? Eble "seks-rigardismo".

Tre bona propono! La pli longan el tiuj oni bezonus nur malofte.

La proponojn kun "gvat" mi ne tre shatas. "Gvati" estas ne oficiala,
sed precipe ghi shajnas havi ankau la nuancon "(havi la taskon)
nerimarkite observi", ekz. en la vorto "gvatisto". Se oni volas fari
vorton surbaze de "gvat", estu prefere "gvatismo". Sed "rigardismo"
tute sufichas, lau mia opinio. Ankau nia kara PIV donas la sinonimon
"rigardado" kaj la ulo-nomon "rigardulo".

"Fi" kaj "ach" estas malofte taugaj elementoj, se oni celas havi terminon.

--
Harri

ro-esp

unread,
Aug 22, 2008, 7:15:03 AM8/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
estimataj

"skopofilio" estas iom fremda, sed almenaw ne kawzas la konfuzon kiom
voj/er/ism/o

La vortero "fi" estas uzmalinda, cxar ne estas nia tasko jugxi la fenomenon

gxis, Ronaldo


Harri Laine

unread,
Aug 22, 2008, 8:15:34 AM8/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
ro-esp, 22.8.2008 14:15:

> "skopofilio" estas iom fremda, sed almenaw ne kawzas la konfuzon
> kiom voj/er/ism/o

Se oni nepre volas sciencan neologismon, oni transskribu ghin
lau-PIV-e: vuajerismo.

Sed necesas tre singarda aliro al tiaj terminoj. Shajnas, ke voyeurism
kaj scopophilie (k.s. vortoj) povas esti uzataj ankau por malsamaj
fenomenoj. Ekz. nur scopophilia estas uzata por la pli ghenerala
"plezuro rigardi" (fenomeno ja seksisma, ekz. en analizo pri Holivudaj
filmoj, sed ne temas pri la nun pritraktata rigardismo).

Pri la disvastigho de sciencaj nomoj de chi tiu malordo (disorder,
trouble, Störung), serchu la kodon F65.3 en diverslingvaj versioj de
la internacia klasado de malsanoj (ICD-10) de Monda Organizo pri Sano.

Ekzemple, mi trovis por F65.3:

angle voyeurism
france voyeurisme
germane Voyeurismus
ruse вуайеризм = vuajerizm
finne (seksuaalinen) tirkistelyhäiriö

Japane shajnas esti 窃視症, tri skribsignoj kiuj eble kombinas la
ideojn sekret+rigard+malsan (tion mi ne estas kompetenta bone
analizi). La finna vorto "tirkistely" estas uzata pri kasha rigardado
(ni diru ekz. tra shlosiltruo en apudan chambron) kaj "häiriö"
signifas "malordo, gheno, perturbo".

Mi ankorau preferas la proponon "(seks)rigardismo".

Amike
Harri

HIROTAKA Masaaki

unread,
Aug 22, 2008, 8:52:53 AM8/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
Harri Laine skribis:

>Japane shajnas esti 窃視症, tri skribsignoj kiuj eble kombinas la
>ideojn sekret+rigard+malsan (tion mi ne estas kompetenta bone
>analizi).

Vi ja pravas! Pli precize la unua litero signifas "(sekrete/kasxe)
sxteli".

Cetere, cxu oni jam agnoskas, ke -ism- estas uzebla por malsano en la
bona lingvo? (Tio cxi estas simpla demando.)

Vastalto

Pilar Otto

unread,
Aug 22, 2008, 9:13:12 AM8/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
Spontanea reago, skribita en psika strecxiteco pro tro multaj retmesagxoj
legendaj en tro malmulta tempo:

Kiam mi legis la temlinion, mi analizis "vojero" kiel "voj-ero" = "parteto
de vojo". Legante la mesagxon mi tamen konstatis, ke temas pri la franca
"voyeur". La norvega vorto estas "kikker", derivita de verbo, kiu signifas
proksimume "rigard(et)i", kaj kies germana ekvivalento estas "kucken". Alia
derivajxo de la sama verbo estas "kikkert" = "lorno"! Eble oni povus formi
manipuleblan vorton similan al "kasxrigardemulo", sed mi nun ne havas
koncentropovon pli konstrue pensi.

Personon, kiu manias pri la mala fenomeno, angle "exhibitionist"(?), oni
norvege nomas "blotter", derivita de verbo, kiu signifas "nudigi",
"malkovri".

Otto

Harri Laine

unread,
Aug 22, 2008, 10:08:59 AM8/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
HIROTAKA Masaaki, 22.8.2008 15:52, skribis pri la japana 窃視症, kiun
mi supozis kombino sekret+rigard+malsan

> Pli precize la unua litero signifas "(sekrete/kasxe) sxteli".

Tre interese! Oni proponis kombinajhojn kun "kash-", sed chu ne
"shtel-" estus pli trafa, se oni volas tiajn kunmetojn
(shtelrigardulo, -ismo)?

> Cetere, cxu oni jam agnoskas, ke -ism- estas uzebla por malsano en
> la bona lingvo? (Tio cxi estas simpla demando.)

Mi ne scias, sed mi ne malaprobus ghin. Ghi shajnas sufiche natura
plivastigo de la ghenerala signifo de "ism". Ismo ja ofte estas la
kauzo de konduto, kiun iuj aliaj opinias stranga. Ankau rigardismo,
se akceptata kiel nomo de psika malordo, estas tia kauzo.

Iom pli malfacile komprenebla estas la PIVa senco (ism-, senco 4)
"venenigho" au PIV-stile "toksigho". Sub tiu PIV metas ankau
alkoholismon, kiun mi ne komprenas kiel venenighon.

La diversaj "toks(in)"-vortoj de PIV meritus lokon ankau en la
bonvortaro, sed pri tiuj eble oni devas diskuti.

Harri

Renato Corsetti

unread,
Aug 28, 2008, 6:21:41 AM8/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al ĉiuj mesaĝintoj. Mi povis legi la mesaĝojn nur nun, reveninte
d ela Itala Kongreso de Espernato.

Sekve mi aldonis "ŝtel-" al "kaŝ-". Mi aldonis la radikojn "vuajerism-"
kaj "skopofili-".

Mi konsentas kun Harri ke "Rigardis.o" (la plej baza) povus esti la solvo.

>> Cetere, cxu oni jam agnoskas, ke -ism- estas uzebla por malsano en
>> la bona lingvo? (Tio cxi estas simpla demando.)
>>

Ne vere. Mi eĉ ne pensis pri la afero. "ŝtel-rigard-mal-san-o" estus
ebla, sed eble iom peza.


> La diversaj "toks(in)"-vortoj de PIV meritus lokon ankau en la
> bonvortaro, sed pri tiuj eble oni devas diskuti.
>

Se vi listigas ilin, ni volonte diskutas kaj enprenas ilin.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Aug 28, 2008, 6:33:36 AM8/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
Intertempe ankau la Vikipedia artikolo havas la titolon "rigardismo". Tie estas menciataj ankau la alternativoj "seksrigardismo" kaj "skopofilio"; la alternativo "vuajerismo" estas menciata kiel evitinda, kaj "vojerismo" tute ne plu aperas. Tio jam estas tre bona rezulto por la Vikipedio (en niaj listoj ankau "skopofilio" aperas kiel evitinda; sed ni ne povas atendi ke la Vikipedio tute konsentas kun nia listo; rilate al tiu artikolo ghi nun jam estas multe pli bonlingva ol rilate al aliaj temoj).

En PIV nur aperas la formo "vuajerismo", kaj "vojerismo" shajne estis nur uzata de unusola Vikipediisto, kaj nun jam forigita el la Vikipedio. Do lau mi ni ankau povus forigi la formon "vojerismo" el niaj listoj, kaj nur mencii kiel evitindaj la aliloke troveblajn "vuajerismo" kaj "skopofilio".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Aug 28, 2008, 10:34:56 AM8/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Intertempe ankau la Vikipedia artikolo havas la titolon "rigardismo". Tie
> estas menciataj ankau la alternativoj "seksrigardismo" kaj "skopofilio"; la
> alternativo "vuajerismo" estas menciata kiel evitinda, kaj "vojerismo" tute
> ne plu aperas.
Tre bone!

> ni ankau povus forigi la formon "vojerismo" el niaj listoj, kaj nur
> mencii kiel evitindaj la aliloke troveblajn "vuajerismo" kaj "skopofilio".
>
Mi aranĝos tiel.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages