Re: konsilo de la tago: descendi - malsupreniri

13 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Oct 21, 2013, 6:40:48 AM10/21/13
to esperanto-esta...@yahoogroups.com, la-bona...@googlegroups.com
"Tempesto super Akonkagva" nur uzas descendi kaj ascendi anstatau "(mal)supreniri".
Tiu tre populara libro kun fama esperantitsa autoro ne facile ararus, chu, uzante tro "malfacilan" vorton.
Mi rekomendas oficialigi "descendi" kaj "ascendi", almenau certe ne malrekomendi ghin.
 
Amike,
 
Johan
 
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zondag 20 oktober 2013 18:49
Onderwerp: konsilo de la tago: descendi - malsupreniri

 

descend·i → mal·supr·e·n·ir·i

__._,_.___
Reply via web post Reply to sender Reply to group Start a New Topic Messages in this topic (1)
Recent Activity:
La signo "-->" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataue uzu unu el la esprimoj dekstre de "-->".
La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo.
[fun] signifas, ke la radiko estas Fundamenta, [zam] signifas, ke la radiko estas iam uzita de Zamenhof, [3oa] au similaj signifas, ke temas pri vorto oficialigita en la 3-a Oficiala Aldono.
La linio prezentita chi tie venas el la listo http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj .

*  *  *
CHI TIU LISTO NE AKCEPTAS RESPONDOJN! Se vi volas diskuti pri la ricevita linio, bonvolu alighi al la listo <la-bona...@googlegroups.com> kaj diskuti tie, au bonvolu skribi al <la.bona...@gmail.com>.
.

__,_._,___

Renato Corsetti

unread,
Oct 21, 2013, 6:20:23 AM10/21/13
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
|   "Tempesto super Akonkagva" nur uzas descendi kaj ascendi anstatau "(mal)supreniri".
Laŭ mi 'descendi' kaj 'ascendi' estas klaraj ekzemploj de la 'eŭropa malsano de Esperanto'. Eĉ se oni ne konas la latinan oni vidas, ke temas pri du kunmetitaj vortoj: 'de-scendi' kaj 'a(d)-scendi' = pli mapli al 'de-grimpi' kaj 'al-grimpi'.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Marcos Cramer

unread,
Oct 21, 2013, 6:22:22 AM10/21/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi pensas, ke se ni ne plu malrekomendus "ascendi" kaj "descendi", ni tro distanciĝus de la ideoj de Piron por ankoraŭ uzi la nomon de lia verko "La bona lingvo" por nia projekto. Li ja en tiu verko mem uzas tiujn du vortojn kiel ekzemplojn por klarigi sian vidpunkton.

Amike,
Markos

lowenstein, anna

unread,
Oct 21, 2013, 6:48:15 AM10/21/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne memoras, kion Piron rekomendis aŭ malrekomendis en sia libro. Sed al mi estas absolute evidente, ke tiuj vortoj estas malrekomendindaj. Interalie, unu estas malo de la alia. Do, eĉ se oni uzus unu el la du (kion mi ne konsilus), la alia devus utiligi la prefikson mal-.

Anna


2013/10/21 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>
Mi pensas, ke se ni ne plu malrekomendus "ascendi" kaj "descendi", ni tro distanciĝus de la ideoj de Piron por ankoraŭ uzi la nomon de lia verko "La bona lingvo" por nia projekto. Li ja en tiu verko mem uzas tiujn du vortojn kiel ekzemplojn por klarigi sian vidpunkton.

Amike,
Markos

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Johan Derks

unread,
Oct 21, 2013, 7:29:17 AM10/21/13
to la-bona...@googlegroups.com
Jes, Renato, sed "malsupreniri", pro longeco, ankau ne plachas al mi.
Kie estas mia "La litomisla tombejo" :>( , en kiu Karolo Pič kreas la vortojn alscendi apud descendi ?
Se paroli pri facileco de lernado, tiu vortoparo (mi nur donas ghin kiel ekzemplon kaj instigon por konsideri, ne kiel proponon)
ne malfaciligus la lingvon.
Mallonge: malrekomendado de vortoj en iuj kazoj ne estas solvo, sed faras la polarighadon de "literatura" lingvajho kaj "simpla" lingvajho pli granda.
 
Amike,
Johan
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: maandag 21 oktober 2013 12:20
Onderwerp: (la bona lingvo) konsilo de la tago: descendi - malsupreniri
--

lowenstein, anna

unread,
Oct 21, 2013, 7:01:39 AM10/21/13
to la-bona...@googlegroups.com
Kion signifas la radiko "scend-" en la paro "alscendi" kaj "descendi"?
Anna


2013/10/21 Johan Derks <johan...@gmail.com>

Renato Corsetti

unread,
Oct 21, 2013, 7:02:11 AM10/21/13
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
|   Mallonge: malrekomendado de vortoj en iuj kazoj ne estas solvo, sed faras la polarighadon de "literatura" lingvajho kaj "simpla" lingvajho pli granda.
La 11-a ordono, kiun Dio donis al Moseo, diras: literaturistoj parolu kiel la popolo, vi ne estas elektita raso.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

caraco jean-claude

unread,
Oct 21, 2013, 9:21:47 AM10/21/13
to la-bona...@googlegroups.com
"scend-" ne ekzistas en Esperanto. Tamen oni povas diri "alsupri" kaj "desupri".

Jean-Claude

Johan Derks

unread,
Oct 21, 2013, 11:37:27 AM10/21/13
to la-bona...@googlegroups.com
Jen, bona ideo, Jean-Claude, por ke ni ne restu che tro malfantaziaj rekomendajhoj.
 
Chu ni faru la linion
ascendi --> alsupri, supreniri
kaj
descendi --> desupri, malsupreniri, alvali  ?
 
Johan Derks
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: maandag 21 oktober 2013 15:21
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) konsilo de la tago: descendi - malsupreniri

Renato Corsetti

unread,
Oct 21, 2013, 11:56:11 AM10/21/13
to la-bona...@googlegroups.com

Johan:

 

|   Jen, bona ideo, Jean-Claude

 

Bone, mi aldonas la proponojn de Jean-Clause al niaj linioj.

 

Amike

 

Renato

 

--------------

renato corsetti

renato....@esperanto.org

 

 

J-K Rinaldo de Padova.IT.EU

unread,
Oct 27, 2013, 9:35:05 AM10/27/13
to la-bona...@googlegroups.com, esperanto-esta...@yahoogroups.com

Johan Derks skribis: ...Mi rekomendas oficialigi "descendi" kaj "ascendi"

Laŭ mi la proponitaj SSV
- ascendi --> alsupri, supreniri
- descendi --> desupri, malsupreniri, alvali
estas formoj klaraj kaj efikaj por esprimi la signifojn.
J-K Rinaldo

Pjer

unread,
Oct 28, 2013, 5:53:28 AM10/28/13
to la-bona...@googlegroups.com, esperanto-esta...@yahoogroups.com
Prave, mi jam uzas de pluraj jaroj tiujn s-s-vortojn, kiuj estis donitaj kaj klarigitaj de Claude Piron en lia libro La Bona Lingvo!
Pjer.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages