Saluton,
chu instanco -> jughpovo ?
- instanc·o → (unua, dua, lasta...) jugh·ad·o
instanc·o → (decid·o·pov·a) instituci·o
Mi ĵus kontrolis kaj en PV kaj en NPIV. La difinoj estas identaj, inkluzive de la ekzemploj.
Instanco: 1. Grado de juĝa povo. 2. Aŭtoritato posedanta juĝan aŭ decidan povon.
Mi saltas la liston de ekzemploj, kiujn vi povas legi mem, sed la unua por la dua signifo estas: “la magistrato kaj ĉiuj publikaj instancoj de la urbo akcelas la entreprenon”.
Mi mem neniam uzis aŭ aŭdis la vorton en la unua (laŭ mi tre dubinda) signifo de la difino, sed mi regule aŭdas kaj uzas ĝin en la dua.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì
4 dicembre 2009 22.33
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo)
instanc-o
Jen la kerno de mia principa prilingva malkonsento kun Francisko :
vershajne por li la lingvoj kaj aparte Esperanto estas fosilioj, ili
ne rajtas shanghi, char se ekzemple la semantika kampo de instanco en
multaj lingvoj evoluas, anstatau atente sekvi tion Francisko anoncas
ke tio estas malghusta.
Kun tia sinteno mi fakte havas nenion komunan.
Mi tamen devas klarigi ke koncerne Esperanton mi preferus multe pli
aktivan lingvopolitikon flanke ekz. de la Akademio, do tute ne la
simplan, pasivan kaj pompe neutralan nurkonstatemon de homoj kiuj
devus defendi la lingvon de pli seriozaj dangheroj ol la
pliampleksigho de la semantika kampo de instanco.
Jose' Antonio