antropogena

5 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Nov 23, 2014, 6:49:46 AM11/23/14
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ĵus hazarde retrovis malnovan noton mian, en kiu mi notis la ideon aldoni la jenan linion al SSV:

antropogena --> homkaŭzata

Kion opinias la aliaj?

Amike,
Markos

lowenstein, anna

unread,
Nov 23, 2014, 6:56:21 AM11/23/14
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu eventuale Homkaŭzata/ita?

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Nov 23, 2014, 7:07:30 AM11/23/14
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:

|   antropogena --> homkaŭzata

en ordo laŭ mi.

renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Pjer

unread,
Nov 24, 2014, 10:23:34 AM11/24/14
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@gmail.com

En la franca oni uzas : anthropogénie ou anthropogénèse" pri du najbaraj adjektivaj sencoj : Pri studo de la apero de la homo sed ankaù pri studo de la disvolviĝo de la homspeco , do fakte la franca  adjektiva formo "anthropogénique"eble povus respondi respektive al du formoj kiel proponis Anna : "homkaùzita kaj homkaùzata". ĉu eblas ankaù "homaperstuda" ?

Fakte, ĉu ne pli bone prezenti unue la substantivan formon : antropogen'o ?
ĉu prihoma aperstudo, homaperstudo ?

Amike, Pjer.

José Antonio Vergara

unread,
Nov 24, 2014, 11:24:34 AM11/24/14
to ° listo 'la bona lingvo'
Antropogenezo: studo pri la ekesto de la homo

Ĝi estas tre interesa eseo de la marksisma sciencisto Anton Pannekoek, kiun oni eldonis en esperanto en 1978

--

Renato Corsetti

unread,
Nov 25, 2014, 4:42:37 AM11/25/14
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al Pjer kaj José Antonio pro la lastaj kontribuoj. Mi provis esplori en PIV kaj en nia retejo.

Nun ni havas la liniojn:
antrop·o (en sciencaj vortoj) → hom·o, hom·simil·a
antropoid·a → hom·simil·a
antropolog·o [7oa] ~ hom·sciencisto, hom·stud·ant·o
antropologi·o [1oa] ~ hom·scienc·o, hom·esplor·o
antroponim·o → hom·nomo
antroponimi·o → hom·nom·o·scienc·o

Nun eble ni devus aldoni liniojn pri:

Antropogenezo: studo pri la ekesto de la homo
antropogena --> homkaŭzata/-ita

Sed laŭ PIV estas multaj aliaj linioj aldonindaj:
antropometrio
antropocentra
antropofago
antropomorfismo
antropopiteko

Eble tutunue ni povus aldoni:

antropogenez-o --> hom-ekesto
antropogen-a --> homkaŭzata

Mi estas malferma al aliaj proponoj.

Amike

Marcos Cramer

unread,
Nov 25, 2014, 4:51:26 AM11/25/14
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:


Eble tutunue ni povus aldoni:

antropogenez-o --> hom-ekesto
antropogen-a --> homkaŭzata

Mi estas malferma al aliaj proponoj.

Mi pensas ke Anna prevas pri tio, ke foje "homkaŭzita" povas esti pli taŭga ol "homkaŭzata". Do la linio pri "antropogena" estu

antropogen·a --> hom·kaŭz·at·a, hom·kaŭz·it·a

Pri la linio pri "antropogenezo" mi plene konsentas.

Amike,
Markos

Josenilton

unread,
Nov 25, 2014, 7:03:40 AM11/25/14
to la-bona...@googlegroups.com
Unuarigarde, ANTROPOGENA aspektas kiel io, kio kreas/generas homon, konsidere ke -GEN- rilatas al kreo/genero.

--

Renato Corsetti

unread,
Nov 25, 2014, 7:43:15 AM11/25/14
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:


|   antropogen·a --> hom·kaŭz·at·a, hom·kaŭz·it·a
Pri la linio pri "antropogenezo" mi plene konsentas.

Bone. Mi proviore registris ĉi tiujn du linioj. Indas daŭrigi pri la aliaj.

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Renato Corsetti

unread,
Dec 26, 2014, 5:59:17 AM12/26/14
to la-bona...@googlegroups.com
Solvinte provizore la problemo pri antropogenezo kaj antopogena, restas nun la radikoj:

antropometrio
antropocentra
antropofago
antropomorfismo
antropopiteko

Proponoj atendataj.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages