Re: kvar kromaj vortoj de Niko

3 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Feb 4, 2009, 5:27:23 PM2/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
> salamo : seka kolbaso

jes, salamo apartenas al la kategorio "sekaj kolbasoj", kiom
homo apartenas al la kategorio "mamuloj"....cetere tia linio
law mi estas sensenca, cxar ecx mi ne scius kion imagi pro
la "seka". Cxu aliaj kolbasoj enhavas pli da akvo?

Cxu entute ekzistas internacia difino de "salamo"? La vorto
pensigas pri "salami", kolbaso ege simila al NL-e cervelaat,
theeworst kaj metworst. La malsimilo estas ke NL-a "salami"
cxiam anhavas ajlon, kaj estas markita per blanka ekstero.
Tamen, en belgio acxeteblas "salami" sen ajlo...


> Saloniko : Tesaloniko (de PIV)

Cxu ni havu linion Konstantinopel: istanbul ?

> salpingito : inflamo (brulumo) de /

"ovodukto" sxajnas funkcii

> Saltiero : rubando, kordono, ornama cheno

unue, cxu ne necesas interkrampe (ceremonia, solena) ?
due, cxu ne same necesas indiko ke estu io portata
malstrikte (?) cxirkaw la kolo, kun pinto surbruste ?

gxis, Ronaldo

Anna Lowenstein

unread,
Feb 5, 2009, 6:53:04 AM2/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi j’us rimarkis, ke oni diskutas pri “Salamo”. Mi ne scias, kiom mi jam
maltrafis.
Mi mem nomas g’in “Spic-kolbaso”. Kompreneble estas amaso da malsamaj
specoj. En Italujo, la plej ordinaraj nomig’as “hungara” kaj “milana”, sed
ekzistas multaj aliaj, ankau’ regionaj variaj’oj.
Se oni aldonas al tiuj ankau’ c’iujn germanajn, polajn, hungarajn ktp.
ktp. oni evidente ne povas havi nomon en Esperanto por c’iu malsama speco!
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di ro-esp
Inviato: mercoledì 4 febbraio 2009 23.27
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: kvar kromaj vortoj de Niko

Renato Corsetti

unread,
Feb 5, 2009, 7:13:09 AM2/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:
Mi mem nomas g'in 'Spic-kolbaso'. 
. . .

oni evidente ne povas havi nomon en Esperanto por c'iu malsama speco!
Mi registris:

salam·o → kolbas·o (laŭbezone kun aldona specifiga vorto, ekzemple "hungara kolbaso")

Renato

Marcos Cramer

unread,
Feb 5, 2009, 8:18:56 AM2/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
salam·o → kolbas·o (laŭbezone kun aldona specifiga vorto, ekzemple "hungara kolbaso")

Laŭ mi la simpla "kolbaso" preskaŭ ĉiam estas tro malpreciza.

Mi preferus linion de la formo

salam·o → spic·kolbas·o, sek·a kolbas·o (laŭbezone kun aldona specifiga vorto, ekzemple "hungara spickolbaso")

Amike,

Marcos

Bertilo Wennergren

unread,
Feb 5, 2009, 8:40:03 AM2/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:

>> salam·o → kolbas·o *(laŭbezone kun aldona specifiga vorto, ekzemple
>> "hungara kolbaso")*

> Laŭ mi la simpla "kolbaso" preskaŭ ĉiam estas tro malpreciza.
>
> Mi preferus linion de la formo
>
> salam·o → spic·kolbas·o, sek·a kolbas·o (laŭbezone kun aldona specifiga
> vorto, ekzemple "hungara spickolbaso")

Certe Esperanto ne povas havi apartan vorton por ĉiu speco
de kolbaso, kiu ekzistas en la mondo. Sed laŭ mi indas, ke
Esperanto havu nomon de ĉiu speco, kiu konatiĝis tutmonde,
kaj precipe de ĉiu speco, kiu konatiĝis tutmonde sub pli-malpli
unu sama nomo uzata en grandega nombro de diversaj lingvoj en
ĉiuj mondopartoj.

Tiel statas pri salamo. Ŝajnas, ke tiu kolbaso estas konata
en la tuta mondo, kaj ke oni uzas en grandega plimulto el
ĉiuj lingvoj nomon similan al "salami". Mi scias, ke interalie
en la Korea kaj la Japana lingvoj, ĝi nomiĝas ĝuste tiel.
Aldonindas ekzemple la lingvoj Turka, Rusa, Tagaloga, Hebrea
k.t.p., k.t.p. Fakte eĉ en la Ĉina lingvo uziĝas vorto, kiu
esence estas (kiom eble) laŭsona transpreno de la vorto
"salami": "shalemei".

Finfine la regulo 15a de la Fundamento ja devas por io
validi. Se ĝi ne validas por vortoj kiel "salamo", tiam
ĝi tute ne validas, kaj mi tamen dubas, ke la celo de
tiu ĉi listo estas tute aboli tiun Fundamentan regulon.
Sendube oni multe misuzis tiun regulon, sed kiam temas
pri "salamo", oni uzis ĝis plene laŭcele kaj nekritikeble.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Marcos Cramer

unread,
Feb 5, 2009, 9:04:02 AM2/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al Bertilo pri lia mesaĝo pri "salamo".

Mi kompreneble ne sciis, ke la vorto estas tiel disvastiĝinta eĉ ekster Eŭropo, kaj ke eĉ la ĉina (kiu ĝenerale transprenas malmultajn fremdvortojn) havas ĝin. Mi konsentas ke tiukaze la 15-a regulo vere povas esti aplikata.

Do, ni ne povas malrekomendi la vorton per "→". Tamen mi pensas ke la linio povus resti kun "~":

salam·o ~ spic·kolbas·o, sek·a kolbas·o (laŭbezone kun aldona specifiga vorto, ekzemple "hungara spickolbaso")

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Feb 5, 2009, 9:39:02 AM2/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:
Sendube oni multe misuzis tiun regulon, sed kiam temas
pri "salamo", oni uzis ĝis plene laŭcele kaj nekritikeble.
Certe, sed mi havas plian problemon, eble nur mian.

Se "salamo" laŭ la regulo 15-a eniras Esperanton, ĉu ĝi ne estas preciza samsignifaĵo por "kolbaso"? Alivorte, ĉu ni volas arĥaikigi la vorton "kolbas-", kiu ŝajnas al mi ankoraŭ tre vivanta.

Tio estas iom ĝenerala problemo, kiu prezentiĝas en ĉiuj vortoj en Esperanto, kiuj ne havis la bonŝancon fariĝi tutmonda.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Feb 5, 2009, 9:41:42 AM2/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
salam·o ~ spic·kolbas·o, sek·a kolbas·o (laŭbezone kun aldona specifiga vorto, ekzemple "hungara spickolbaso")
Bone. Sed mi kredas, ke vi vidas malsamecojn inter kolbas- kaj salam-, kiuj por mi estas tre nebulaj.  Oni povus meti, laŭ mi, kaj spic- kaj seka inter krampojn.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Feb 5, 2009, 10:27:38 AM2/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis:


> Se "salamo" laŭ la regulo 15-a eniras Esperanton, ĉu ĝi ne estas preciza samsignifaĵo por "kolbaso"?

Certe ne. "Kolbaso" estas tre ĝenerala vorto. Ĝi estas ajna afero farita el viando kaj/aŭ internaĵoj, erigitaj, eble spicitaj, kaj enmetitaj en inteston. Ĝi povas esti farita el kruda aŭ kuirita viando. Ĝi povas esti tre fajne erigita aŭ enteni pli grandajn erojn. Ĝi povas esti mola aŭ malmola. Ĝi povas esti taŭga por manĝi ĝin varme kiel ĉefan pladon (ekzemple kun terpomoj aŭ legomoj), aŭ ĝi povas esti taŭga por manĝi ĝin malvarme sur pano, tranĉite en maldikajn tranĉaĵojn. Ĝi povas esti longe konservebla aŭ nur mallonge. Do temas pri tre ĝenerala vorto, por multaj sufiĉe malsamaj aferoj, kiuj tamen havas iun komunecon, pro kiu taŭgas la komuna vorto "kolbaso".

Salamo estas speco de kolbaso (kiu mem denove konsistas el diversaj subspecoj): Ĝi estas farita el kruda viando, kun pli grandaj eroj de viando kaj graso, longe konservebla, plej ofte manĝata malvarme (ofte sur pano). Ĝi estas sekigita, kaj apartenas al la pli malmolaj kolbasospecoj. Ĝi apartenas al la pli spicaj kolbasospecoj.

Do tute ne temas pri samsignifaj aferoj. Same kiel "besto" kaj "fiŝo" ne estas samsignifaj.

Por ilustri mian tekston, mi sendas du bildojn de salamoj kaj du bildojn de ne-salamaj kolbasoj.

Amike,

Marcos
Salamo.jpg
germana_tranchita_salamo.jpg
germana_kolbaso_(ne_salamo).jpg
kolbaso_(ne_salamo).jpg

Anna Lowenstein

unread,
Feb 5, 2009, 10:54:43 AM2/5/09
to la-bona...@googlegroups.com

Dankon pro la belaj bildoj, Marcos! Ili vere vekas la apetiton! (se oni ne estas vegetarano, kompreneble…) Sed en Italujo, oni nomas tiujn germanajn kolbasojn “wurstel”, ec’ parolante en la itala – oni ne nomas ilin per la itala vorto “salsiccia”, vers’ajne c’ar ilia konsisto estas tiel malsama. Mi aldonas bildon de tipaj italaj kolbasoj – antau’ la kuirado, kompreneble!

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: giovedì 5 febbraio 2009 16.28
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: Salam-o

Italaj kolbasoj (nekuiritaj).jpg

Pilar Otto

unread,
Feb 5, 2009, 10:57:43 AM2/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Certe, sed mi havas plian problemon, eble nur mian.
>
> Se "salamo" laŭ la regulo 15-a eniras Esperanton, ĉu ĝi ne estas
> preciza samsignifaĵo por "kolbaso"? Alivorte, ĉu ni volas arĥaikigi
> la vorton "kolbas-", kiu ŝajnas al mi ankoraŭ tre vivanta.

NENIEL! Kiam mi acxetas "varmajn kolbasojn" (angle: "Hot dogs"), ne venus al
mi en la kapon nomi ilin salamoj! Eble mi nomus ilin "vienaj kolbasoj".
"Kolbaso" por mi estas tiel gxenerala, kiel la angla "sausage", la germana
"Wurst", la hispana "salchicha" (eble ecx "embutido", la rusa "kolbasa", la
sveda "korv" kaj la dana kaj norvega "pølse".

Otto

Fra Simo

unread,
Feb 5, 2009, 2:40:16 PM2/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/2/5 Anna Lowenstein <anna.lo...@virgilio.it>:
>
>   Mi j'us rimarkis, ke oni diskutas pri "Salamo". Mi ne scias, kiom mi jam
> maltrafis.
     Same pri mi (ankau pri multaj aliaj temoj). Mi petas senkulpigon.
>   Mi mem nomas g'in "Spic-kolbaso". Kompreneble estas amaso da malsamaj
> specoj. En Italujo, la plej ordinaraj nomig'as "hungara" kaj "milana", sed
> ekzistas multaj aliaj, ankau' regionaj variaj'oj.
>   Se oni aldonas al tiuj ankau' c'iujn germanajn, polajn, hungarajn ktp.
> ktp. oni evidente ne povas havi nomon en Esperanto por c'iu malsama speco
     Oni ja povas (almenaue, povu) chion ajn nomi en Esperanto.  Sed oni ne havu iun apartan radikon , nek nepre iun apartan vorton por chiu nomotajho.
 
      Se mi ne eraras, chio tio, kion oni en diversaj landoj nomas per "salami", eble kun iu alia fina vokalo, au iel tre simile, kaj ankau multaj alie nomataj manghajhoj simile havantaj formon pli au malpli bastonsimilan, estas kolbasoj el diversaj specoj, do por chio sufichas la radiko "kolbas/". Prave Grosjean-Maupin egale tradukas per "kolbaso" la francajn "saucisse" <sosis'> (uzata por kolbasoj pli molaj kaj kuirotaj au kuiritaj), kaj "saucisson" <sosison'> (uzata por kolbasoj pli malmolaj, do pli sekaj, kaj ne kuirotaj nek kuiritaj), la francan "boudin" <buden'> per "sangokolbaso", la francan "andouille"<anduj'> per "tripkolbaso"...
     Al tiu radiko oni lau-bezone almetu pliajn vorterojn per kunmeto, kiel en la jhusaj du ekzemploj, au pliajn vortojn, speciale adjektivojn, por havi duvortajn, eble kelkvortajn terminojn. Por tiaj kolbasoj, kiajn oni nomas france "saucisson", hungare "szalami" <sala mi>, mi preferus havi la vorton "kolbas/o", ne kunmetajhojn.
     La difino de "salam/o" trovebla en la PIV tre bone konvenas por hungara "szalami", speciale por tiel nomata "téli szalami" <tee li sa la mi> (lauvorte "kolbaso (por)vintra"). Mi ne scias, kiom ghi konvenas ankau por la italaj kolbasoj itale nomataj "salami" <salami>.
     Antau, ol firme fiksi la terminojn por multaj kolbasospecoj, estus utile fari tabelon pri chi tiuj, kun lau-eble precizaj difinoj. Tio ne malhelpas, ke ni tuj skribu ion similoan al tio, kion en nia tabelo de ssv mi jam trovas :
salam·o ~ spic·kolbas·o, sek·a kolbas·o (laŭbezone kun aldona specifiga vorto, ekzemple "hungara spickolbaso")
     Mi tamen ne komprenas, kial ni proponas du fortradukojn (al "spic·kolbas·o" kaj respektive al "sek·a kolbas·o"). Se estu diferenco inter tiuj du, ni tiun diferencon indiku. Se ambau estas precize samsignifaj, ni rezignu pri unu el la du. Mia prefero iras al la dua ;  sed mi ne havas sufiche vastan kaj precizan konon pri la vasta kampo de la kolbasoj por plene certi, ke pri chi tio mi ne malpravas (chu efektive, kontraue al mia impreso, nur tiajn kolbasojn karakterizas enesto de spicoj ?).
     Amike salutas                                    Francisko

 
 

Fra Simo

unread,
Feb 5, 2009, 2:56:15 PM2/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
[[[NIGRE]]]

Fra Simo

unread,
Feb 5, 2009, 2:57:31 PM2/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
[[[Simplatekste]]]

Renato Corsetti

unread,
Feb 6, 2009, 6:56:39 AM2/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:


Saloniko : Tesaloniko (de PIV)

Cxu ni havu linion   Konstantinopel: istanbul    ?
Ne, ni ne havas linion pri tio, se dla du aferoj ŝajnas la mi iom malsamaj. Tesaloniko estas la efektive uzata nuna nomo en Tesaloniko, dum Saloniko estas la nomo uzata en kelkaj eŭropaj lingvoj.

Mi ne havas fortan opinion pri la afero.

Renato


Renato Corsetti

unread,
Feb 6, 2009, 6:57:59 AM2/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
Saltiero : rubando, kordono, ornama cheno

unue, cxu ne necesas interkrampe (ceremonia, solena) ?
due, cxu ne same necesas indiko ke estu io portata
malstrikte (?) cxirkaw la kolo, kun pinto surbruste ?
Mi ne havas ideon pri la aĵo. Ĉu Antonio scias pri ĝi?

amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Feb 6, 2009, 8:21:05 AM2/6/09
to la-bona...@googlegroups.com

La sama urbo normale ne devus havi du nomojn en Esperanto! Se eu’ropaj esperantistoj nomas g’in Saloniko, eble tio okazas, c’ar ili c’iam au’dis nur tiun nomon, kaj ne scias, ke la grekoj nomas g’in alimaniere. Mi pensas, ke estus relative facile konvinki eu’ropajn esperantistojn, ke ili uzu la grekan nomon, dum vers’ajne estus malfacile konvinki grekajn esperantistojn, ke ili uzu la eu’ropan!

Rilate al Konstantinopolo kaj Istanbulo, tamen, oni bezonas ambau’ nomojn. Oni ne povus diri, ke la c’efurbo de la bizanca imperio en la 5a jc. estis Istanbulo.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 6 febbraio 2009 12.57
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Tesalonik-o

Renato Corsetti

unread,
Feb 6, 2009, 9:26:56 AM2/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

La sama urbo normale ne devus havi du nomojn en Esperanto!

Jes. De tempo al tempo estas malfacile elekti. Mi prove registras Tesalonikon.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Feb 6, 2009, 9:59:50 AM2/6/09
to la-bona...@googlegroups.com

 

Anna Lowenstein:

>La sama urbo normale ne devus havi du nomojn en Esperanto! Se eu’ropaj esperantistoj nomas g’in Saloniko, eble tio okazas, c’ar ili c’iam au’dis nur tiun nomon, kaj ne scias, ke la grekoj nomas g’in alimaniere. Mi pensas, ke estus relative facile konvinki eu’ropajn esperantistojn, ke ili uzu la grekan nomon, dum vers’ajne estus malfacile konvinki grekajn esperantistojn, ke ili uzu la eu’ropan!

 

 

Se mi ne eraras, la nomo de la urbo restis praktike sensxangxa en la malnovgreka kaj en la novgreka (Θεσσαλονίκη = Thessaloniki), dum en aliaj lingvoj gxi sxangxigxis al “Saloniko” aux io simila, eble pro influo de la turka nomo “Selanik”.

Do, versxajne por moderna greko la nomo Saloniko ne nur sonas strange, sed eble ecx ofende, se tiu nomo estas ligita kun la turka regado.

Aliflanke, en la kristane influita mondo, oni parolas pri “Saloniko” dum labortagoj, kaj “Tesaloniko” dimancxe: ja, oni dauxre referencas al Tesaloniko kiam oni lauxtlegas la du leterojn, kiujn sankta Pauxlo skribis “al la Tesalonikanoj” (itale: Tessalonicesi; germane: Thessalonicher; angle: Thessalonians; france: Thessaloniciens; hispane: tesalonicenses; portugale: Tessalonicenses; pole: Tesaloniczan; ktp).

La strangajxo estas (mi pretus veti pri tio), ke tre malmultaj el la auxskultantoj scias, ke Tesaloniko egalas al Saloniko, kaj ecx pli malmultaj scias, kie trovigxas Saloniko (la afero, tamen, estas ecx pli mistera kiam temas pri aliaj leteroj de Pauxlo, ekzemple tiuj al la Filipianoj aux al la Kolosanoj).

 

Entute, do, mi aplikus ambaux nomojn, kun reciproka resendo.

Gxis

Antonio

 

 



Antonio De Salvo

unread,
Feb 6, 2009, 10:11:17 AM2/6/09
to la-bona...@googlegroups.com

Ronaldo:

>Saltiero : rubando, kordono, ornama cheno
Renato:

>Mi ne havas ideon pri la aĵo. Ĉu Antonio scias pri ĝi?

Mi ne scias.

Tamen, en iu retejo mi trovis saltire = saltiero.

Se tiel, “saltiero” signifus “kruco de Sankta Andreo”, t.e. X-forma kruco (kaj emblemo); sed mi ne certas pri tio.

Amike

Antonio

 


Renato Corsetti

unread,
Feb 6, 2009, 11:22:53 AM2/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

  Aliflanke, en la kristane influita mondo, oni parolas pri “Saloniko” dum labortagoj, kaj “Tesaloniko” dimancxe: ja, oni dauxre referencas al Tesaloniko kiam oni lauxtlegas la du leterojn, kiujn sankta Pauxlo skribis “al la Tesalonikanoj”

Ni sekvu Sanktan Paŭlon kaj sanktigu la dimanĉon. (kun interresendo).

Renato

Renato Corsetti

unread,
Feb 6, 2009, 11:29:34 AM2/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Se tiel, “saltiero” signifus “kruco de Sankta Andreo”, t.e. X-forma kruco (kaj emblemo); sed mi ne certas pri tio.

La mistero daŭras. Eble ni bezonas kleran franclingvanon por kalrigi la aferon.

Amike

Renato


Nicolas Gaufillet

unread,
Feb 7, 2009, 4:07:40 AM2/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Klarigu al mi kion mi eble povos klarigi...

2009/2/6 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>



--


l'esperanto, pourquoi pas ?
http://esperanto-jeunes.org/

Renato Corsetti

unread,
Feb 7, 2009, 4:09:23 AM2/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Nicolas:
Klarigu al mi kion mi eble povos klarigi...
Ĉu en la franca ekzistas vorto simila al saltière aŭ saltier, kun la signifo "ornama aŭ cermonia kolĉeno"?

Amike

Renato


Nicolas Gaufillet

unread,
Feb 7, 2009, 4:18:25 AM2/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Nek saltier, nek saltière ekzitas, mi kontrolis en vortaro...
Mi opinias ke ni bezonas kleran anglalingvano : http://www.google.fr/search?hl=fr&client=firefox-a&rls=org.mozilla:fr:official&hs=VF4&defl=en&q=define:Saltier&ei=mFGNSeaWAcyA_gbD7rS0DA&sa=X&oi=glossary_definition&ct=title

2009/2/7 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Renato Corsetti

unread,
Feb 7, 2009, 4:32:09 AM2/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Nicolas:
Nek saltier, nek saltière ekzitas, mi kontrolis en vortaro...
Mi opinias ke ni bezonas kleran anglalingvano
Tamen la signifo de la angla simila vorto rialtas al io tute malsama ol kol-ĉeno, pri kiu parolas PIV.

La mistero plidensiĝas.

Renato


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Feb 7, 2009, 6:04:08 AM2/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Rilate al Konstantinopolo kaj Istanbulo, tamen, oni bezonas ambau’
nomojn. Oni ne povus diri, ke la c’efurbo de la
> bizanca imperio en la 5a jc. estis Istanbulo.
Ne nur... prahistorie gxi nomigxis Bizanco, se mi ne eraras.

J_K Rinaldo el Padova.IT.EU

Grosjean Mireille

unread,
Feb 7, 2009, 6:46:03 AM2/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
saluton!
Mi estis skolto. mi havis "sautoir", plektogalonon, kiu pendis che mia maldekstra  shultro. Estis buklo chirkaù mia brako. Poste estis denove nur unu "shnuro", kiu atingis la butonon de mia brusta posho. Chu tio estas saltiero? Tio indikis nivelon, funkcion. Koloro ludis rolon.
 
Mirejo el Funabashi

2009/2/7 Nicolas Gaufillet <nova...@gmail.com>
Mireeyu (en japana lingvo)
mirejo.blogspot.com
skajpe: mirejo1
fr: A TRAVERS LE MONDE PAR
L'ESPERANTO
eo: TRA LA MONDO PER ESPERANTO
jp: SEKAIGO DE SEKAIJU
Esperanto (エスペラント) = SEKAIGO (世界語)

Marcos Cramer

unread,
Feb 7, 2009, 6:51:02 AM2/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Rinaldo respondis al Anna:
 
 > Oni ne povus diri, ke la c'efurbo de la
 > bizanca imperio en la 5a jc. estis Istanbulo.
Ne nur... prahistorie gxi nomigxis Bizanco, se mi ne eraras.

La nomo Bizanco rilatas al la samloka urbo, kiu en la kvara jarcento p.K. estis novkonstruita kiel nova ĉefurbo; ekde tiam ĝi nomiĝis Konstantinopolo. Do parolante pri la 5-a jarcento, oni nomas ĝin jam Konstantinopolo.

"Prahistorio" estas la tempo antaŭ la unuaj skribaj dokmentoj. En la regiono ĉirkaŭ Bizanco la prahistorio do finiĝis proksimume en la tempo, kiam fondiĝis Bizanco (7-a jarcento antaŭ Kristo). Do ne eblas nomi Bizanco "prahistoria".

(En kelkaj partoj de Afriko, la prahistorio aliflanke daŭris ĝis la 19-a jarcento.)

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Feb 7, 2009, 2:20:52 PM2/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mireille:
Mi estis skolto. mi havis "sautoir", plektogalonon, kiu pendis che mia maldekstra  shultro. Estis buklo chirkaù mia brako. Poste estis denove nur unu "shnuro", kiu atingis la butonon de mia brusta posho. Chu tio estas saltiero?
Dankon, Mireille! Vi venis preskaŭ al la solvo. Se vi serĉas "sautoir" en la reto, vi vidas, ke en la francaj paĝoj, ĝi estas longa perla kolĉeno, kiel tiuj portitaj dum la 20-aj jaroj.

En la angla, oni ĉefe aludas al Edvardaj "sautoir", kiuj ŝajnas havi la ecojn de tiuj en PIV.

Mi kredas, ke "kolĉeno" estas pli ol sufiĉa "traduko" eventuale kun la adjektivoj "perla" aŭ
"longa".

Kion vi pensas?

Renato


SAUTOIR
A sautoir (also known as a rope) is a long necklace (longer than opera-length), often with an ornament (a tassel or pendant) at the end. Sautoirs were common during the Edwardian era.
Full article >>>


Sautoir: (Soh-TWAH) A long rope style necklace popularized in the Edwardian era because Queen Alexandra often wore them. They were usually decorated with seed pearls and had a tassel as a pendant.
Full article >>>


SAUTOIR A long necklace, usually about 40" with a pendant or ornament at the bottom.
SCATTER PINS A grouping of several small pins worn together ...
Full article >>>


Sautoir soh-TWAH) - Long, rope style necklace popularized in the Edwardian era.
Scarab - Sacred beetle in Ancient Egypt; fine, gold, original scarab pendant.
Full article >>>


Sautoir
An extremely long neck chain, which falls below the waistline and terminates with a tassel or pendant. Popular in the early 20th century
Seal ...
Full article >>>


Sautoir
Sautoir is a long necklace with either a pendant or a tassel dangling from it.
Full article >>>


Sautoir
(Soh-TWAH) a long rope style necklace, often with a tassel or pendant at the end, these were popularized in the Edwardian era because Edward's Queen Alexandra often wore them.
Sautoir
Long necklace ending in a tassel ...
Full article >>>


The plunging necklines of the day called for long pendants, and sautoirs with tassels. Short hair made decorative combs obsolete, but exposed the ears to assertive earrings like long dangles.
Full article >>>


Leo De Cooman

unread,
Feb 7, 2009, 2:49:20 PM2/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio skribis:
>Tamen, en iu retejo mi trovis saltire = saltiero.
Se tiel, “saltiero” signifus “kruco de Sankta Andreo”, t.e. X-forma kruco (kaj emblemo); sed mi ne certas pri tio.
__
Mi mallonge serĉis pri "saltier" en la interretaj bildoj kaj rimarkis kelkajn ŝildojn kun tia kruco. Mi ne havis la tempon legi la tekstojn.
Amike salutas
Leo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages