plad-o kaj plet-o

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 11, 2016, 11:10:52 AM1/11/16
to ~listo 'lbl'
La afero pri la signifo de pald-o iĝas plimalsimpa ĉar en la Univerdala Vortaro ni havas ankaŭ la linion:

plet' plateau | teaboard | Präsentirteller | подносъ | taca.

Amike

Renato
--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com



Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com


lowenstein, anna

unread,
Jan 11, 2016, 11:25:24 AM1/11/16
to la-bona...@googlegroups.com
Mi neniam aŭdis la vorton "teaboard" en la angla. Mi ĵus kontrolis en "Shorter Oxford", kiu estas historia vortaro, kaj trovis ĝin kun la klarigo "now local" (nun loka). Eble tio signifas, ke ĝi estis regiona variaĵo, kiam la vortaro aperis, sed verŝajne ĝi intertempe malaperis. Ĉiuokaze, la vorto signifis "pleto" t.e. plata tabulo sur kiu oni alportas telerojn kaj tasojn ktp. Laŭ la vortaro, "teaboard" plej ofte estis el ligno.

Kore,
Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)792 3868 432
anna.lo...@esperanto.org

Vasil Kadifeli

unread,
Jan 11, 2016, 12:43:57 PM1/11/16
to °listo 'lbl'
Mi ne komprenas kial estas kanfuzo...

pleto = "tray" en angla, ĝi estas tre kutima aĵo por porti teon kaj kafon en Turkujo, (ligna en la pasinteco sed nun plej ofte plasta)... do eble pro tio oni metis la signifon "teaboard", sed pli bone estus diri "teatray"

plado = granda telero kiun oni metas en la mezo de la tablo por ke ĉiuj prenis parton de la manĝaĵo el ĝi. Kaj ankaŭ la manĝaĵo oni ordonas en restauracio, kiel unua plado, dua plado ktp..

telero = la pladeto kiu estas metita antaŭ ĉiu manĝanto por ke li metu kaj manĝu la manĝaĵojn

Amike,
Vasil
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages