jxetono

0 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 24, 2009, 2:40:20 AM3/24/09
to ET.LBL.diskutlisto
Mi proponas ekzameni
- jxetono el jeton F --> plastika/metala monmarko

Samtempe mi atentigas pri samspeca neologismo
- ficxo el fiche F --> papera monmarko

Tiuj proponoj estas nur komencaj por startigi la diskuton
J-K Rinaldo

Marcos Cramer

unread,
Mar 24, 2009, 6:40:37 AM3/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
- jxetono el jeton F  --> plastika/metala monmarko

Laŭ mia kompreno, "ĵetono" ne nepre rilatas al mono. Ĝi ankaŭ povas esti uzata por reprezenti poentojn en iu ludo, sen ke tiuj poentoj iel rilatas al mono.

Kiel ĝenerala anstataŭigo verŝajne taŭgas "ludmarko".

Amike,

Marcos

Antonio De Salvo

unread,
Mar 24, 2009, 10:59:38 AM3/24/09
to la-bona...@googlegroups.com


Rinaldo:

>- jxetono el jeton F  --> plastika/metala monmarko

 

Marcos Cramer:

>Laŭ mia kompreno, "ĵetono" ne nepre rilatas al mono. Ĝi ankaŭ povas esti uzata por reprezenti poentojn en iu ludo, sen ke tiuj poentoj iel rilatas al mono.
>

Kiel ĝenerala anstataŭigo verŝajne taŭgas "ludmarko".

Prave, sed nur en unu el la signifoj (= ludmarko).

Tamen, jxetono povas utili ankaux por aliaj celoj ol ludi (ekz. por funkciigi auxtomatan disdonilon, aux telefonon).

Gxis

Antonio

 

 

Renato Corsetti

unread,
Mar 24, 2009, 2:50:08 PM3/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Prave, sed nur en unu el la signifoj (= ludmarko).

Mi provizore registris:

ĵeton·o → (en ludoj) lud·mark·o, en aliaj okazoj) mon·mark·o, disk·et·o

Kritikoj bonvenaj.

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages