Ni momente havas la jenajn du liniojn:
aerodin·o → flug·maŝin·o, flug·aparat·o, flug·vetur·il·o
aerostat·o
[zam] ~ (gasa) flug·balono
Kiel oni povas legi en la artikolo "Flugmaŝino" de la Esperanta Vikipedio (
eo.wikipedia.org/wiki/Flugmaŝino), la signifo de "aerodino" estas "flugmaŝino pli peza ol aero" (kio inkluzivigas interalie aviadilojn, helikopterojn, raketojn kaj glisparaŝutojn), dum la signifo de "aerostato" estas "flusmaŝino pli malpeza ol aero" (kio inkluzivigas varmaerbalonojn kaj aerŝipojn).
Neniu el niaj alternativoj al "aerodino" entenas la ideon ke temas pri io pli peza ol aero. Ili estas do tro ĝeneralaj. Aliflanke, la alternativojn al "aerostato" mi komprenus same kiel "varmaerbolono", kio malinkluzivigus la aerŝipojn, kiuj ja estas aerostatoj.
En la germana ne ekzistas kutimaj vortoj similaj al "aerodino" kaj "aerostato". La koncerna artikolo en la germanlingva Vikipedio (
de.wikipedia.org/wiki/Luftfahrzeug) do uzas la malimplicitajn esprimojn "leichter als Luft" kaj "schwerer al Luft" ("pli malpeza ol aero" kaj "pli peza ol aero") por klarigi la distingon. La anglalingva artikolo mencias la fakan esprimon "aerodyne", sed ne uzas ĝin; anstataŭe ĝi uzas "heavier-than-air aircraft". En vortaroj Esperanta-germana kaj angla-germana oni trovas la tradukon "Schwerer-als-Luft-Flugzeug" por "aerodino"/"aerodyne".
Ĉar por la germana ne gravas apartaj koncizaj esprimoj por tiuj klasoj de flugmaŝinoj, mi havas la senton, ke ankaŭ Esperanto ne bezonas ilin. Do laŭ mi niaj alternativoj rajtas esti pezaj esprimoj kiel "flugmaŝino pli peza ol aero". Mi do proponus ŝanĝi la liniojn jene:
aerodin·o → flug·maŝin·o pli pez·a ol aer·o
aerostat·o
[zam] → flug·maŝin·o pli mal·pez·a ol aer·o
Antaŭe la linio pri "aerostato" havis la signon "~". Por mi tamen na havas sencon doni malsamajn signojn al ĉi tiuj tre parencaj linioj. La fakto, ke Zamenhof hazarde uzi "aerostato" sed ne "aerodino" ne tro influu nin.
Kion opinias la aliaj? Ĉu eble ambaŭ linioj estu prezentataj kun "~" por permesi koncizan esprimon al fakuloj?
Amike,
Marcos