Levanto

3 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Dec 27, 2025, 12:23:32 AM12/27/25
to la bona lingvo
Ni havas:
  • levanto → mezoriento
  • levanteno → mezorientano
Tio estas malĝusta, kaj mi proponas forigi ilin. Levanto estas nur specifa parto de la mezoriento ĉirkaŭ Sirio kaj Israelo. La vorto ŝajne ekzistas en la japana (レバント lebanto), la ĉina (黎凡特 lifante), la hinda (लेवंत levant), kaj ĝenerale ŝajnas tutmonda (eĉ se ne komunuza).

Krome, PIV havas (kaj mi subtenas):
  • Levantio, Levantenio, Levantenujo → Levanto
  • levanteno → levantano
Levanto ja estas la plej ofta formo.

Leo De Cooman

unread,
Dec 28, 2025, 9:01:16 AM12/28/25
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ne kontraŭas.

Amike salutas Leo

Op 27/12/2025 om 06:23 schreef noammohr:
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/6b2680e3-5b7c-4d60-8098-05971c79a654n%40googlegroups.com.

Gabriel Beecham

unread,
Dec 29, 2025, 7:57:49 AM (13 days ago) 12/29/25
to la-bona...@googlegroups.com
Tiu vorto «mezorienta» ne taŭgas. La termino «Levanto» pli kongruas kun «Proksim-Oriento». Laŭ la PIV-a difino, «Mez-Oriento» povas inkluzivi Iranon, Afganujon, Hindujon ktp.

Do eventuale:

Levanto/Levantenujo ➡️ Proksim-Oriento

levantano/levanteno ➡️ proksimorientano

Amike, 

Gabriel

Noam Mohr

unread,
Dec 29, 2025, 11:04:04 PM (13 days ago) 12/29/25
to la-bona...@googlegroups.com
Estas bonege aŭdi sugestojn de Gabriel! Mi esperas, ke vi ofte kunhavis viajn ideojn.

Miaopinie, ankaŭ proksimoriento ne taŭgas. Proksimoriento entenas Turkujon, la levanto ne. 

Vere proksimoriento estas malbona vorto. La signifo estas neklara kaj varias (iuj diras ke ĝi entenas Egiptujon, aliaj ne), malkiel levanto. Ĝi estas ankaŭ malofta, eĉ arĥaika, vorto. Kaj ĝi nur havas sencon de eŭropa vidpunkto.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages