On 22 Set, 22:02, Renato Corsetti <
renato.corse...@virgilio.it> wrote:
> Silvia:spam·o → trud·mesaĝ·o
>
> > Mi deziras scii cxiam pri komputilaj aferoj kiel vi tradukus la
> italan vorton spammatore, nome kiu sin trudas en ies elektronika posxto.
> Mi tradukis gxin per la vorto de mi inventita Spamisto, cxu tio tauxgas?
>
> Ĝi taŭgas. Sed laŭ niaj listoj
> (http://www.bonalingvo.org/index.php/Ssv:_S):spam·o → trud·mesaĝ·o .
>
> Alivorte en pli purisma Esperanto oni povas ankaŭ pensi pri
> "trud-mesaĝisto" aŭ "mesaĝ-trudisto".
>
> Amike
>
> Renato
Pli purisma Esperanto?
Pli fanatika pseudo-Esperanto!
Mi mem uzas la esprimon "trudmesaĝo", sed _nur_ cxar mi preferas, laux
_pure stila_ vidpunkto, stilon lingvan kiu plejeble evidentigu la
signifojn enhavatajn (aux enhaveblaj) ene de vortoj.
Jen, do, mia persona _stila_ elekto estas suficxe ofte "kunmetisma".
Tio, tamen, neniel rilatas pretendatan "purecon" de la lingvo. Kaj tia
purismo ne vere celas al "pureco" lingva, sed al fanatike elpensita
malprava bildo pri la lingvo Esperanto.
Jen la pravigo de miaj vortoj:
"Por ke ia regno estu forta kaj glora kaj povu sane
disvolviĝadi, estas necese, ke ĉiu regnano sciu, ke li
neniam dependos de la kapricoj de tiu aŭ alia persono, sed
devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn
leĝojn de sia lando, kiuj estas egale devigaj por la
regantoj kaj regatoj kaj en kiuj neniu havas la rajton fari arbitre
laŭ persona bontrovo ian ŝanĝon aŭ
aldonon. Tiel same por ke nia afero bone progresadu, estas necese, ke
ĉiu esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝodonanto
por li ĉiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita
verko. Tial, por meti finon al ĉiuj
malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu esperantisto
sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi, la
aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro
tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de
ĉiuj esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por
Esperanto, kaj li petas, ke la okuloj de ĉiuj esperantistoj
estu ĉiam turnataj ne al li, sed al tiu ĉi
libro. Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj
aŭtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie,
ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti
rigardata kiel deviga por ĉiuj; ĉio, kio estas
kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona,
se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de
Esperanto mem. Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la
libro « Fundamento de Esperanto », devas esti rigardataj kiel
oficialaj; ĉio alia, kion mi verkis aŭ verkos, konsilas,
korektas, aprobas k. t. p., estas nur verkoj privataj, kiujn la
esperantistoj ― se ili trovas tion ĉi utila por la unueco de
nia afero ― povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel
deviga."
(Antauxparolo de la Fundamento de Esperanto)
Inter la "klaraj", "fundamentaj", "oficialaj" "legxoj" "devigaj" por
ni cxiuj (ecx por Zamenhof, siatempe), "en kiuj neniu havas la rajton
fari arbitre laŭ persona bontrovo ian ŝanĝon aŭ aldonon", estas la
jena:
15. Les mots "étrangers" c.-à-d. ceux que la plupart des
langues ont empruntés à la même source, ne
changent pas en Esperanto. Ils prennent seulement
l’orthographe et les terminaisons grammaticales de la
langue. Mais quand, dans une catégorie, plusieurs mots
différents dérivent de la même racine, il vaut mieux
n’employer que le mot fondamental, sans altération, et
former les autres d’après les règles de la langue
internationale. Ex.: tragédie ― tragedi'o, tragique ―
tragedi'a.
15.
The so-called „foreign” words, i. e. words which
the greater number of languages have derived from
the same source, undergo no change in the international
language, beyond conforming to its system of
orthography. ― Such is the rule with regard to primary
words, derivatives are better formed (from the primary word)
according to the rules of the international
grammar, e. g. teatr'o,
„theatre”, but teatr'a,
„theatrical”, (not teatrical'a), etc.
15. Sogenannte Fremdwörter, d.h. solche Wörter, welche die
Mehrheit der Sprachen aus einer und derselben fremden Quelle entlehnt
hat, werden in der internationalen Sprache unverändert gebraucht,
indem sie nur die internationale Orthographie annehmen; aber bei
verschiedenen Wörtern, die eine gemeinsame Wurzel haben, ist es
besser, nur das Grundwort unverändert zu gebrauchen, die
abgeleiteten Wörter aber ― nach den Regeln der internationalen
Sprache zu bilden; z.B. Theater, teatr'o; theatralisch,
teatr'a.
15. Такъ называемыя „иностранныя” слова,
т.е. такія,
которыя большинствомъ языковъ взяты изъ одного чужого
источника, употребляются въ международномъ языкѣ безъ
измѣненія, принимая только орѳографію этого языка;
но при различныхъ словахъ одного корня лучше употреблять
безъ измѣненія только основное слово, а другія образовать
по правиламъ международнаго языка (Примѣръ: театръ ―
teatr|o, но театральный ― teatr|a).
15.
Tak zwane wyrazy „cudzoziemskie” t. j. takie,
które większość języków przyjęła z jednego obcego źródła,
nie ulegają w języku międzynarodowym żadnéj zmianie,
lecz otrzymują tylko pisownię międzynarodową;
przy rozmaitych wszakże wyrazach jednego źródłosłowu,
lepiéj używać bez zmiany tylko wyrazu pierwotnego, a
inne tworzyć według prawideł języka międzynarodowego
(np. teatr/o ― teatr, lecz teatralny
― teatr/a).
Ni do rigardu al la angla vorto "spam". Cxu gxi estas nur angla?
Jen iom da datumoj el Vikipedio, facile kontroleblaj fare de cxiuj:
germana - spam
greka - Σπαμ
angla - spam
hispana - spam
franca - spam
hungara - spam
itala - spam
bahasa indonesia - spam
rusa - Спам
pola - spam
ktp...
Do, ne estas dubo ke en _vere pura_ esperanto tute jam ekzsistas, tute
oficiale, pro la 15 fundamenta oficiala nesxangbla kaj obeenda regulo,
la vorto "spam'o".
Cxia alia ideo pri pureco, kiun puristoj pretendas havi, estas malica
distordo de la koncepto "pureco".
En pura esperanto, do, ja ekzisas kaj "spam'o", kaj - kompreneble -
esprimoj kiel "trud'mesagx'o".
Mi kutime elektas la duan, sed nur pro stilaj kialoj.
Ancxjo.