ag-il-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 20, 2009, 10:52:20 AM3/20/09
to °listo 'la bona lingvo'
En mesaĝo en aziaj listoj mi trovis la esprimon Ag-il-o por traduki la anglan Agent in Agent Orange (konvencia nomo por dioksimo dum la milito en Vjetnamujo).

Kion vi pensas? Ŝajne nia samlistano Thu havis brilan ideon.

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Mar 20, 2009, 2:13:50 PM3/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> En mesaĝo en aziaj listoj mi trovis la esprimon Ag-il-o por traduki la anglan Agent in Agent Orange (konvencia nomo por dioksimo dum la milito en Vjetnamujo).
Tiu Agent Orange ne estis "pura" dioksino, sed enhavis "iom" da dioksino kiel malpuraĵo, kiuj okazigis terurajn sekvojn, ne nur en Vjetnamujo, sed en ĉiuj landoj, kie tiuj produktoj estis amase uzataj, interalie de publikaj servoj.
 
Amike salutas
Leo
 
 

Renato Corsetti

unread,
Mar 20, 2009, 2:25:16 PM3/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Tiu Agent Orange ne estis "pura" dioksino

Bone pri la klarigo. Kiel vi tradukus Agent?

Amike

Renato



Leo De Cooman

unread,
Mar 20, 2009, 3:09:17 PM3/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
>> Leo:
>>Tiu Agent Orange ne estis "pura" dioksino
>Bone pri la klarigo. Kiel vi tradukus Agent?

La terminon "Agent Orange" mi simple ne tradukus, ĉar temas pri ia kodita nomo de produkto. La vorto "agilo" por mi estas bonvena, kiam temas ekzemple pri kemiaĵo, kiu (re)agas kun alia kemiaĵo.
En la kazo de "Agent Orange" temas pri kemiaĵoj, kiuj agas sur kreskaĵoj malsanigante aŭ mortigante ilin.
 
Amike salutas
Leo

ro-esp

unread,
Mar 21, 2009, 10:03:40 PM3/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
unuasente, mi ne trovas sencon en la vorto...
mi atendas komentojn de aliaj
gxis, Ronaldo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages