Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Antonio De Salvo
Inviato: mercoledì 11 gennaio 2012 12:25
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: damn-i
Mi samopinias kiel Marcos.
Persone, lauxokaze mi uzas “damne!” ekkrie, samvalore kiel “diable!” aux “malbenon!”, sendistinge pri ilia nuanca diferenco.
Gxis
Antonio
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Marcos Cramer
Inviato: mercoledì 11 gennaio 2012 11:06
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) damn-i
"Kondamni" estas "deklari iun/ion
puninda/riprochinda/malprava" (germane "verurteilen", angle
"condemn" au "convict"), "damni" estas
"deklari iun puninda per la suferoj de la infero" (germane
"verdammen", angle "damn") kaj "malbeni" estas
"alvoki la dian malfavoron sur iun" (germane "verfluchen",
angle "curse"). Temas pri tri sufiche malsamaj signifoj, tiel ke mi
ne opinias ke oni povas anstatauigi "damni" per "kondamni"
au "malbeni".
Chiuokaze, "damn/" ankau estas jam tre enradikighinta kiel bazvorto
por slangaj koler-esprimoj en parola Esperanto (almenau inter nuntempaj
junuloj), ekzemple "damnite!" kaj "damnajho!".
Mi preferus oficialigi "damn/i" ol listigi ghin en SSV.
Amike,
Markos
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: giovedì 12 gennaio 2012 12:42
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: damn-i
Renato:
Dankon, Thu!
> chết tiệt: ĉiuj mortintaj, senescepte. Ofte uzata por
insulti aŭ malbeni: đồ chết tiết! damne al vi! bệnh chết tiệt: damnita
malsano.
>Estas tre interese, ke en la dialekto de
Romo oni uzas similan esprimon: li mortacci tua = la aĉaj mortintoj de via familio, por insulti homon aŭ simple por diri
"damne al vi!".
Ecx pli interese, ke cxiam en la roma dialekto, se oni volas prigravigi la
insulton, oni aldonas al la malbeno “fi-mortintoj viaj” la voston “kaj de via
avo”. La kialo de cxi tiu aldono datigxas de la malnov-Roma epoko (ni diru,
antaux dumil jaroj), cxar tiam la parencaj rilatoj limigxis al tri sxtupoj (la
subjekto, la patro kaj la avo), kaj aldonante “kaj de via avo” oni celis
plivastigi la malbenon gxis pli malnova tempo kaj pli ampleksa familia rilato
(iusence, samkiel en la vjetnama oni celas “cxiujn mortintojn, senescepte”).
Alia insulto tipa de la roma dialekto estas “va’ a morì ammazzato” = “mortu mortigite”, parenca al la vjetnama
chết giẫm: morti sur la vojo, sen sepulto (ofte uzita kiel insulto). Đồ chết giẫm! Damne al vi!
gxis
Antonio
~~~
renato corsetti
ren...@esperanto.org