-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
Anglalingvanoj ne rekonas la vorton “silvestro/a”. En la angla oni diras “New Year’s Eve”, t.e. “la antaŭvespero/tago de Nova Jaro”. Tial mi mem emas diri “Novjara vespero”, sed eble tio estas ambigua, ĉar oni povus miskompreni, ke temas pri la vespero de 1a de januaro. Verŝajne do la jamaj proponoj en La Bona Lingvo estas plej taŭgaj.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì
24 ottobre 2011 10.57
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo)
Silvestra vespero/tago
José Antonio
2011/10/24 Anna Lowenstein <anna.lo...@esperanto.org>:
> Almenau en la hispanamerika hispana, malgrau ghia tradicia
katolikismo, tiu vorto estas tute nekonata. En mia lando (Chilio), oni
simple diras "la noche de año nuevo", per kio oni fakte aludas la
vesperon de la 31-a de decembro.
Ankaŭ en Italujo esprimoj kiel "la notte di capodanno" estas la normalaj
esprimoj. Kiam mi estis infano oni parolis ankaŭ pri "la sera/notte di San
Silvestro", sed ankaŭ tiam la esprimo sonis tre literatura kaj iom
artefarita.
Amike
Renato
Mi konsentas ke almenaŭ usonaj anglalingvanoj ne rekonas la vorton.
(Fakte mi aŭdis ĝin antaŭ nelonge, sed opiniis ke estas alia malnova
pagana festotago kiu nun estas moda denove. :)
>Tial mi mem emas
> diri “Novjara vespero”, sed eble tio estas ambigua, ĉar oni povus
> miskompreni, ke temas pri la vespero de 1a de januaro. Verŝajne do la jamaj
> proponoj en La Bona Lingvo estas plej taŭgaj.
>...
> Per conto di Renato Corsetti
>
> Ni havas la du liniojn:
>
> silvestr·a ~ jar·fin·a
> Silvestr·o ~ jar·fin·o, jar·fin·a fest·o, jar·fin·a nokto
La problemo por almenaŭ uson-angla-lingvanoj estas ke ni ne malofte
uzas la vorton "eve" kiu signifas "vespero" (="evening"). Ekzemple la
ĉiam uzata "New Year's Eve" (nokto, kiu inkluzivas la tagon, antaŭ la
unua tago de la jaro) aŭ ĉiam uzata "Hallowe'en" (="All hallows eve")
(nokto, kiu inkluzivas la tagon, antaŭ la unua tago de novembro). Sed
oni povas simple meti "-eve" post ia evento, ekzemple "Mid-term eve"
(speciale nokto, sed povas inkluzivi la tagon, antaŭ grava lerneja
testo dum kiu oni studas, ne ludas). Por ni, "eve" estas postfikso,
sed en La Internacia Lingvo ni devas skribi la tuton: nokto/tago
antaŭ...
Pri la nekomprenebleco de "jarŝanĝiĝo", mi konsentas ke ĝi ne estas
universale aplikebla. Mi opinias ke Silvestro simple estas faka vorto
por katolikoj aŭ tiuj kulturoj kiuj uzas ĝin, ne ĝenerale konata.
--
universero trio
Esperanto, The International Language! What's that? See http://Esperanto.Org
|