Laux miaj vortaroj ne. Prefere "publika mastrumado", eventuale "publika
administrado", "publika estrado". Mi komprenas, ke kompanio estas firmao aux
societo, kaj tio ne enestas en la tradukoj de la vortaroj. Sed mi konfesu:
mi neniam antauxe legis la vorton "regio".
Otto
Laux miaj vortaroj ne. Prefere "publika mastrumado", eventuale "publika administrado", "publika estrado". Mi komprenas, ke kompanio estas firmao aux societo, kaj tio ne enestas en la tradukoj de la vortaroj. Sed mi konfesu: mi neniam antauxe legis la vorton "regio".
Mi supozas, ke la signifo estas mastrumado aŭ administrado. Sed ne klaras al mi, ĉu temas pri la administrado aŭ la adminstrantoj aŭ la administrantaro, ktp.
Ŝajnas al mi, ke tiu vorto ankaŭ estas uzata/ita en la teatra, filma kaj muzika mondo: onder regie van... geregisseerd door... (sub "regio" de, "regiata" de...), regisseur ("regiisto") ...
Leo:
> Ŝajnas al mi, ke tiu vorto ankaŭ estas uzata/ita en la teatra, filma
> kaj muzika mondo: onder regie van... geregisseerd door... (sub
> "regio" de, "regiata" de...), regisseur ("regiisto") ...
Por tiu signifo mi dirus "regxisorado", se oni konsiderus "regxisoro"n
bonlingva.
Kaj poste mi legis sankcion (en unu el la du tute mal-samaj sencoj de tiu
vorto) de la bonlingveco de REGXISOR, "dekretitan de la bonlingvulo Renato.
Otto
En (nemoderna) itala lingvo, oni uzis la vorton “regia” (pruntitan el la franca) por indiki:
1) privatan, sed publik-ofican, kompanion al kiu estis konfidita la enkasigon de impostoj kaj akcizoj;
2) publikan instancon, kiu mastrumis monopole iun agadon (ekz. Regia tabacchi = monopolo pri tabakoj).
Hodiaux, neniu italo komprenus tiujn du signifojn; la vorto “regia” estas uzata nur en la teatra/ filma signifo (regxisorado), aux por indiki regan/ gvidan agadon (ekz oni parolas pri “cabina di regia” = regadejo).
Gxis
Antonio
Kaj poste mi legis sankcion (en unu el la du tute mal-samaj sencoj de tiu vorto) de la bonlingveco de REGXISOR, "dekretitan de la bonlingvulo Renato.