Re: (la bona lingvo) redundanco

0 views
Skip to first unread message

pjer-buvje

unread,
Sep 10, 2009, 1:38:36 PM9/10/09
to la-bona...@googlegroups.com

Eble tutsimple: ad'ec'o!chu ne?

> Message du 10/09/09 à 19h23
> De : "Renato Corsetti" <renato....@gmail.com>
> A : la-bona...@googlegroups.com
> Copie à :
> Objet : (la bona lingvo) redundanco
>
>
> > Chu "supersuficha" estus akceptebla vorto?
> >
> Mi nun enmetis ĝin kaj ni havas la linion:
>
> redundanc·o (en lingvistiko kaj en aliaj sciencoj) → super·sufiĉ·o,
> ripet·ec·o, (inform·)abund·o, balast·ec·o
>
> Ĉu ni forigu ion?
>
> Amike
>
> Renato
>
>
> >
>
> >
>

____________________________________________________

Un max d’humour, un max de sensation, un max de tendresse ! C’est video.voila.fr



Renato Corsetti

unread,
Sep 10, 2009, 4:49:38 PM9/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
pjer-buvje:
Eble tutsimple: ad'ec'o!chu ne?
dankon, pjer, pro la propono. adeco efektive similas ripetecon.
kion pensas la aliaj?

renato


Marcos Cramer

unread,
Sep 10, 2009, 5:37:08 PM9/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato responde al Pjer-Buvje:

> > Eble tutsimple: ad'ec'o!chu ne?
> dankon, pjer, pro la propono. adeco efektive similas ripetecon.
> kion pensas la aliaj?

Laŭ mi "adeco" en tiu signifo estus tute nekomprenebla. Ĝi laŭ mi
nepre ne aperu inter la alternativoj. Nun ke ni havas kvar
alternativojn, ni prefere pensu pri malpliigo de la alternativoj. Ĉe
tia preciz-signifa scienca termino ja estas preferinde havi nur unu
alternativon en nia listo; laŭ mi plej taŭgas por tio "subpersufiĉo".
Kion opinias la aliaj?

Amike,

Marcos


2009/9/10, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:

Renato Corsetti

unread,
Sep 10, 2009, 5:49:34 PM9/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
laŭ mi plej taŭgas por tio "supersufiĉo".
Kion opinias la aliaj?
Mi movis ĝin al la unua pozicio, sed laopinio de aliaj estas esenca.

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Sep 11, 2009, 5:11:06 AM9/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
pjer-buvje skribis:

> Eble tutsimple: ad'ec'o!chu ne?

Nepre ne! -ad- povas indiki ripetadon, sed gxi same povas indiki dauxradon,
do "adeco" ne havas bonan sxancon esti gxuste komprenata.

Otto

Leo De Cooman

unread,
Sep 11, 2009, 8:40:52 AM9/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
Bone!
 
Amike salutas
Leo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages