gerilo

2 views
Skip to first unread message

Luis Ignacio Raudón Uribe

unread,
Nov 9, 2011, 1:07:13 AM11/9/11
to la bona lingvo
Hodiaŭ, mi serchis esperantan tradukon por la hispana vorto
"gerrilla"(pr gerija).Mi trovis 'gerilo'-n, sed legante PIV-an difinon
por ghi, mi rimarkis, ke tiu chi vorto ne esta(i)s oficialigita. Chu
estas rekomendo por anstauanto de 'gerilo'?
Amike,
Luis Raudon.
Akapulko, Meksiko.

Marcos Cramer

unread,
Nov 9, 2011, 7:41:58 AM11/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Antau kvar jaroj mi en chi tiu listo starigis similan demandon pri "gerilo", kaj tiam nia komuna konkludo (de la kundiskutintoj Renato, Bertilo kaj mi) estis, ke "gerilo" estas sufiche uzinda radiko, kiun oni ne facile povas anstatauigi per kunmetajho.

Tiutempe ni ankorau ne havis nian liston de oficialigindaj radikoj, al kiu ni nuntempe transigas ne-oficialajn vortojn, kiujn ni ne konsideras anstatauigindaj. Mi do nun faros proponon en nia diskutlisto oficialigindaj-radikoj tie listigi la radikon "gerilo".

Amike,
Markos

Pjer

unread,
Nov 12, 2011, 7:17:31 AM11/12/11
to la bona lingvo
Ĉu: geril'o --> batal'et'ad'o
Ĉu ankoraŭ: punkt'ad'a milito
Amike, Pjer.

Antonio De Salvo

unread,
Nov 12, 2011, 10:07:58 AM11/12/11
to la-bona...@googlegroups.com

Mi tute ne komprenus, legante "bataletado" aux "punktada milito", ke temas pri gerilo, nome milito (ofte akra kaj senkompata, certe ne "eta") mastrumata de malgrandaj nearmeaj unuoj, kiuj evitas frontan atakon sed inside, surprize kaj rapide batalas kontraux regula armeo: ekzemple, partizana gerilo.
Laux mi, "gerilo" estas tiom internacia, ke oni povas gxin alpreni sempere en esperanton.
Se nepre oni petus de mi samsignifan esprimon, mi kapablus sugesti nur "liberpafista milito" (kio tamen estas priskribo, kaj ecx ne tute trafa).
Amike
Antonio De Salvo


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pjer
Inviato: sabato 12 novembre 2011 13:18
A: la bona lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) Re: gerilo

Ĉu: geril'o --> batal'et'ad'o
Ĉu ankoraŭ: punkt'ad'a milito
Amike, Pjer.

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Fabio Bettani

unread,
Nov 12, 2011, 10:15:56 AM11/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Laux mi, "gerilo" estas tiom internacia, ke oni povas gxin alpreni
> se[n]pere en esperanton.

Krome, lastatempe la vorto ankaŭ uzatas figursence, en esprimoj kiaj
"gerila surmerkatigo" (guerrilla marketing), tio estas, surmerkatigo
de nova produkto ne per impona reklamokampanjo sed per etaj, lertaj,
ofte surprizaj kaj atentokaptaj kampanjeroj.

Ajna eventuala propono pri anstataŭigo de "gerilo" per kunmetaĵo devas
ankaŭ enkalkuli tiun nemaloftan uzon.

Amike

--
Fabio

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages