2008/2/27, Keyhan Sayadpour <ksaya...@gmail.com>:
Karaj:
En la persa ni uzas simple vestern, kvankam la persaj vortoj por okcidento estas Garb kaj Bahxtar. Vestern estas suficxe mondkonata vorto kiel filmgenro kaj sxajne pli bonas. Aliflanke per unu alia vorto apenaux oni povas veki la saman sencon en la kapo de aliaj.
Sincere,
Keyhan
Mi konsentas, ke "vestern/" estus iel akceptebla lau la Regulo Dek-kvina pro sia vasta uzateco preskau senshangha en multaj lingvoj. Tamen, pro tio, ke ghi nenion ajn alian signifas per si mem, ol "(pri-)Okcident(region)a", kaj ke tiu signifo estas nepre klara al ghiaj uzantoj en la fonta lingvo, estus pli bele, se ni ghin tradukus al Esperanto helpe de la radiko "okcident/".
Unu plia kialo malshati radikon "vestern/" estas, ke ghi konsistigas unu plian pashon en la superakvego da vortoj anglalingvaj, precipe Usonaj, kiu en la nuna epoko entrudighadas en tre multajn lingvojn, tiujn grave endangherigante.
Al tiu argumento, ke "per unu alia vorto apenaux oni povas veki la saman sencon en la kapo de aliaj", mi devas respondi, ke en kapon de Esperantisto tiun vorton ankorau ne konanta, la vorto "vesterno" absolute nenian sencon vekas. Ghi iom pensigas pri la vortoj "vesti", "vesto", "vestajho", sed oni ne scias, kion fari el la posta parto de ghi.
Nur homon jam konantan la Usonan vorton "Western" formo "vesterno" renkontata en teksto Esperanta eble povas pensigi pri tiu. Mi vetas, ke ne chiuj interrilatigus ilin.
Uzante iun lingvon, oni strebadu nur tiun uzi, sen intermiksado kun iaj aliaj. Laborante por forpelado el Esperanto au ne-enlaso en Esperanton de ne-Esperantajhoj, ni formon kiel "vesterno" ne povas aprobi.
Se oni venos al interkonsento pri iu kutima maniero nomadi filmajhojn el tiu speco, la elektita maniero baldaue ighus forte elvokanta. Char ghi estus klara, ghi ankau al ne-konantoj de tiaj filmajhoj ion eksccigus pri la signifo.