Laux mi
terciar-a --> tri-a-vic-a
ternar-a --> tri-element-a aux tri-kompon-ant-a
Vastalto
terciar-a --> tri-a-vic-a ternar-a --> tri-element-a aux tri-kompon-ant-a
Renato Corsetti:
>tercian-a -->
tri-a-tag-a (febr-o)
>terciar-a --> tri-a-rang-a
>ternar-a --> tri-op-a
Mi respondas, momente, pri “terciana” (la aliajn du vortojn mi pritraktos pli poste).
Laux mia scio, la difino en PIV (“tia, ke gxi atake okazas cxiun duan tagon, kaj tiel restas unutaga senfebra intervalo”) estas tute erara.
Fakte, “terciana/ triataga” febro okazas ne cxiun duan, sed cxiun trian tagon: dum du tagoj la febro forestas, la trian tagon gxi reaperas (do, tute male on dirite en PIV, la tria tago ne estas senfebra, sed febra).
Cxar tiu febro povas esti aux nemortiga aux mortiga, kaj gxi povas manifestigxi per po unu, du aux tri atakoj, oni distingas (tion mi notis en mia vortaro):
benigna/ nemortiga/ nepereiga terciana/ triataga febro;
maligna/ mortiga/ pereiga terciana/ triataga febro;
duataka terciana/ triataga febro;
simpla/ unuataka terciana/ triataga febro;
triataka terciana/ triataga febro
Amike
Antonio
Renato
Corsetti:
>ternar-a --> tri-op-a
La vorto “ternara” estas notita en PIV kun nur unu signifo: havanta tri komponantojn.
Se tiel, la klarigo estas simpla: trielementa; trikomponanta; triopa.
Tamen, mi ne povas ignori, ke en pluraj lingvoj ekzistas simila vorto (ekz. “ternary” en la angla, “ternario” en la itala, “ternaer” en la germana, ktp) kun pliaj signifoj. Ankaux en cxi tiu kazo, PIV transprenis nur unu el la signifoj.
Por informo, mi transkribas la esperantan parton de la kapvorto “ternario” en mia vortaro.
Amike
Antonio
ternara; trielementa; trikomponanta;
ekz.: ternara/ trielementa/ trikomponanta kombinajxo; ternara/ trielementa/ trikomponanta alojo/ metalmiksajxo;
je tri pulsoj/ tempoj; tripulsa; tritempa;
ekz.: muzikajxo je tri pulsoj/ tempoj; tripulsa/ tritempa muzikajxo;
trifaka;
trisilaba;
triversa;
ekz.: triversa strofo;
triregimenta;
ekz.: triregimenta divizio;
ternara; tribaza; triuma;
ekz.: ternara/ tribaza/ triuma nombrado;
ternara; trisimbola; trivalora;
ekz.: ternara/ trisimbola/ trivalora kodo;
tri(op)o;
trisilaba vorto;
(muzik)nota trio;
tercino
Amike
Antonio
La vorto “ternara” estas notita en PIV kun nur unu signifo: havanta tri komponantojn.