En PIV oni trovas la formon "alfa"
neasimilitan por la greka litero. Pro diskuto en la listo de la
Akademio mi pensas, ke ni devus havi la linion:
alfa (greka litero) --> alf-o, grek-a a, (kiel vicmontra vorto) unu-a
Lau la PIV, "alf/o" jam estas nomo de "speco de stipo". Ni povus rekomendi fortradukon de tiu "alf/o" al iu duvortajho, sed ni devas por la unua litero de la greka alfabeto fari tian rekomendon, kiu estu imitebla pri la ceteraj literoj. Nu, oni ne povus fortraduki la Fundamentan "bet/o".
Unu maniero elturnighi estus rekomendi por la grekaj literoj la formojn "alfa/o", "beta/o", kaj simile por la similaj (sed ne chiuj grekaj literonomoj estas similaj al tiuj unuaj du).
Unu alia estus rekomendi la nomojn "greka a", "greka b/o", k. t. p., lau unu el la Renataj proponoj. Sed ni antau efektiva rekomendado devus esti elektintaj formojn por chiuj grekaj literoj.
CHar "alfa" ne estas Esperanta vorto (ankau ne de malbona Esperanto), sed ne-Esperantigita fremdajho, ech neniulingvajho (sed, almenau ofte, nevorta numero, en tabeloj ofte vortigebla per adverbo, ne adjektivo) eble estus pli bone, ke ni ne skribu : "(kiel vicmontra vorto)". CHu anstataue eblus "(kiel vicmontrilo)" au "(kiel vicomontrilo)", au chu "(kiel vicmontrajho)" au "(kiel vicomontrajho)" ?
Por la vic(o)montrila uzomaniero "unu-a" eble ne en chiaj kuntekstoj sufichos, eble ech en multaj ne. Ekzemple "alfa-radioj" estas radioj el unu aparta speco, sed ne unuaj radioj. Indas pripensi, chu ni rekomendu "radi/o/j unu/a spec/a/j", chu "radi/o/j helium/kern/a/j", chu ion alian. Foje necesos adverbo, ne adjektivo, kiel mi diris en la jhusa alineajho.
--
http://www.frasimo.blogspot.com/ [journal en ligne, en français]
NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !