El Marcel:
Unue: "ante" havas neniel la signifon de "antaw", nek en la plena
signifo nek en (mia) reduktita signifo.
Due: En mia verko "Lingvaj Resondoj" (havebla ankaw elektronike) sub
la titolo "La reguloj pri Neceso kaj Sufi'co kaj pri
Signiforeduktado" mi donas dek-du (parte Zamenhof'ajn) kazojn de
Signiforeduktado.
Trie: Mi mencias nun nur unu el tiuj kazoj: La vorto "admirebla"
povas difini KAJ a'jojn KAJ homojn, do la alikategoriigita "admireblo
povas rilati al a'joj kaj homoj. La vorto "falanta" povas rilati al
KAJ a'joj KAJ homoj. Do teorie la alikategoriigita "falanto" povas
esti a'jo kaj homo. Sed Zamenhof decidis, ke se la participaj vortoj
(falanta, ktp) estas uzataj, alikategoriigitaj, kiel substantivoj,
ili estas nur homoj, ne a'joj. Do falanta arbo kaj falanta viro, sed
la falanto povas esti nur homo, ne a'jo.
Kvare: Mi donas, kiel Z. faris en aliaj kazoj, al la participaj solaj
adverboj ne la plenan signifon (t.e. vo'co kaj tempo), sed nur la
signifon de la aktiva aw pasiva vo'co, SE TIU ADVERBO UZATAS KUN
PREPOZICIO KIEL PREPOZICIA'JO, ekz. "ate de" = NE tempa, sed nur
pasiva, do farate de en iu ajn tempo. (Pluraj aliaj prepozicia'joj ja
ne indikas tempon). La korespondaj prepozicioj en naciaj lingvoj
estas ekz. "door" (nederlanda, "by" (angla), "av" (skandinava).
Mi uzas "ate de" kaj ante al" nur en kazoj de miskompreno, ekz."La
murdo de la policano" povas signifi "ate de la policano" kaj la
kontrawan "ante al la policano" (farita de kaj farita al).
Korajn salutojn el Marcel.