La hodiaŭa vorto de la tago estas:
TRA RA RA
Onomatopeo, imitanta:
1. Rapidan senĉesan babiladon:
Tra ra ra! Mi ne povas kompreni kion vi diras, parolu malpli
rapide.
Ni iom drinkis kaj komenciĝis tra ra ra.
2. Bruon de rapida marŝo aŭ galopo:
Mi aŭdis, kiel ili marŝis sur la strato - tra ra ra, tra ra
ra...
3. Senpaciencan rifuzon plu aŭskulti:
Tra ra ra! Mi nenion volas aŭdi.
Mi neniam aŭdis tion en normala parolado de esperantistoj. Eventuale
mi aŭdis 'bla-bla-bla' por la unua signifo kaj 'sufiĉas/sufiĉe! por
la tria signifo.
Amike
Renato