Vorto de la tago - HU!

5 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Apr 12, 2013, 5:51:13 AM4/12/13
to °listo 'lbl'
Kion vi pensas pri ĉi tiu interjekcio/ekkri-vorto? Ĝi estas zamenhofa sed nek fundmaneta nek oficiala.

Ĉu mi registru ĝin kun tiu signifo (ektimo) en http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Son-imitoj_en_Esperanto ?

Amike

Renato


HU!
Interjekcio, uzata por esprimi ektimon:

Hu! Vi tre timigis min! La bestetoj ektimis ion kaj komencis hui. Fariĝis bruo, tumulto, babilado, kurego, hu ha, tuta foiro! Estis nokto. Hu hu! Tion ni aŭdis en la arbaro.

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Nguyen Xuan Thu

unread,
Apr 12, 2013, 6:32:56 AM4/12/13
to la-bona...@googlegroups.com
Kia koincido!
Laŭ Granda Vjet-esperanta vortaro:
hù dọa signifas minaci; minacante timigi
 
Mi klarigas:
hù dọa, prononcu /hu zoa/
dọa = minaci
hù = timigi
Tamen "hu" ne estas sonfigura (sonimita) vorto en la parolata vjetnama.
Amike,
Thu

 
2013/4/12 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
 
 

Andrea Fontana

unread,
Apr 12, 2013, 6:34:15 PM4/12/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.org
Verdire mi ĝin uzas por esprimi ion, kiel: "atendu momenton!: mi forgesis diri al vi la jenon..."
Eble, tia uzo estas miakaze kauzata de la itala ekkrivorto "Uh!"

Renato Corsetti

unread,
Apr 13, 2013, 4:02:53 AM4/13/13
to la-bona...@googlegroups.com
Andrea:
|    Verdire mi ĝin uzas por esprimi ion, kiel: "atendu momenton!: mi forgesis diri al vi la jenon..."
Eble, tia uzo estas miakaze kauzata de la itala ekkrivorto "Uh!"
Fakte lau mia observo pri ekkrivortoj, chiuj esperantistoj uzas tiujn de sia propra lingvo. Estas ankorau longa vojo al unuecigo de tio.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages