Viro edzece vivanta kun virino, kun kiu li ne estas edzigita:
Nuntempe multaj viroj ne rapidas edziĝi. Ili vivas kiel konkuboj.
Ankaŭ virinoj ŝatas komence provi vivi familian vivon sen esti edzinoj kaj
pro tio iĝas konkubinoj.
Do konkub(in)eco estas sufiĉe ofta nuntempe.
------------------------
Kvankam vorto por tiu koncepto ja estas bezonata, ĉi tiu "konkubo" el PIV
ŝajnas al mi ne tre boan elpensaĵo, eltirita el "konkubino".
Por la klasika senco eble "krom-vir-o" povus funkcii apud "krom-vir-in-o".
Por la nuntempo mi havas la impreson ke la esprimo plej ofte uzata estas
"partnero".
Ĉu mi eraras?
Amike
Renato
Dante uzas “concubina” ankaux en la senco “edzino”, parolante pri Auxroro
(Dia Komedio, Purgatorio 9,1: “la concubina di Titone antico” = konkubino de
Titon’ antikva/ Peterlongo; la konkubino de Titon’ multjara/ Dondi), sed
temas pri “unikajxo”. En la nuntempa itala lingvo, “concubina” estas ofenda
vorto.
Pri la esperanta formo, sincere mi ne sxatas la viran vorton “konkubo”,
tiritan el “konkubino”: per la sama rezonado, mi devus diri ke viro, kiu
prostituigas sin, estas “puto”, tirante ton el “putino”.
Pri “partnero”: certe gxi estas neuxtra vorto, ankaux uzata. Tamen, se esti
precizaj, gxi ne redonas tute la signifon de konkub(in)o, kiu entenas la
ideon de dauxremo, ordinareco, cxiutageco, iusence stabileco. Partnero povas
esti ankaux de-temp-al-tempa.
Gxis
Antonio
Rimarkoj bonvenaj.
Amike
Renato
konkubin·o (en la senco de aldona edzino en la antikveco) → krom·vir·in·o
konkub·o (en la senco de needziĝinta kunloĝanto en la nuntempo) → viv·kun·ul·o.
Rimarkoj bonvenaj.
> "Kvankam vorto por tiu koncepto ja estas bezonata
Johan:
> Ne estas klara al mi, kion vi opinias bezonata, la koncepton de
'kromviro' au la koncepton de 'vivkunulo' ?
Mi aludis simple al la nuna koncepto de homoj kunloĝantaj sen formala geedziĝo. La propono de Francisko estas tre preciza: kvazaŭedzo.
> En tia kazo oni povus uzi 'kunkushant(in)o' (tradukante concubina, en
eble malaprobeta senco) au, neutrale 'partnero'.
"Partnero" estas tio, kion mi aŭdas tre ofte, sed Andreas atentigas, ke ĝi estas nek fundamenta nek oficiala. Eble ni devus pensi proponi ĝin por oficialigo.
Amike
Renato
Dankon, Francisko kaj Johano! Mi iom ŝanĝis tiujn liniojn sekve de viaj komentoj.
Amike
Renato
"Partnero" estas tio, kion mi aŭdas tre ofte, sed Andreas atentigas, ke ĝi estas nek fundamenta nek oficiala. Eble ni devus pensi proponi ĝin por oficialigo.
Marcos:
> La alternativoj "parulo" kaj "kunulo" tamen ankau plachas al mi.
Mi tuj aldonis “kunulo” al la variaĵoj. La plej simpla estas la plej bona.
> La fakto ke Esperanto shajne tiel longe ne bezonis chi tiun vorton eble igu nin pripensi dufoje, chu vere necesas oficialigo.
Tre sana sinteno. Pax tibi, Marce, euangelista bonae linguae! = Pacon al vi, Marco, anoncanto de la bona lingvo! [Latina devizo adaptita el devizo de Venecio]
Amike
Renato
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>