devi-i

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jun 10, 2009, 2:32:40 AM6/10/09
to °listo 'la bona lingvo'
pro diskuto en alia listo, ĉu ni havu la linion:

devi-i [zam] --> de-voj-iĝ-i ?

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Jun 10, 2009, 3:55:50 AM6/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
devi-i [zam] --> de-voj-iĝ-i ?

Ni jam havas tiun linion.

Por ne troplenigi chi tiun diskutliston, mi petas chiujn kontroli niajn listojn antau ol proponi novan linion.

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jun 10, 2009, 4:08:30 AM6/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Por ne troplenigi chi tiun diskutliston, mi petas chiujn kontroli niajn listojn antau ol proponi novan linion.
vi tute pravas. Mi mem petas tion de tempo al tempo, sed mem ne faris.

Amike

Renato



ro-esp

unread,
Jun 10, 2009, 1:45:30 PM6/10/09
to la-bona...@googlegroups.com

Date: Wed 10 Jun 2009 00:55
From: Marcos Cramer


>> devi-i [zam] --> de-voj-iĝ-i ?


> Ni jam havas tiun linion.

Povas esti, sed mi ne tute kontentas prie... iom harfende mi
povus substreki ke por devio tute ne necesas vojo. Suficxas
direkto, kurso, gvidlinio, ordonaro ktp

gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Jun 11, 2009, 2:57:55 AM6/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
iom harfende mi
povus substreki ke por devio tute ne necesas vojo. Suficxas
direkto, kurso, gvidlinio, ordonaro ktp
Ĉu vi volas aldoni "mis-direkt-iĝ-i", "mal-obe-i"?

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Jun 11, 2009, 7:09:25 AM6/11/09
to la-bona...@googlegroups.com


2009/6/11, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
     Pro diverseco de kuntekstoj kaj de fakaj specialaj sencoj, multo estus skribebla pri "devi/". En miaj iamaj notoj pri la PIV, mi trovas por tiu paragrafo tri paghojn. Eble ne utilus; ke multon el tio mi chi tien transskribu, char niaj tabeloj eble ne devas konkuri kun la vortaroj de Wüster kaj de Haferkorn.
     Al la lauvorta "de/ voj/ igh/i" ni tamen eble povus aldoni "de/klin/igh/i", "de/flank/igh/i" au "flank/e/n/igh/i", "mis/kurb/igh/i", "mis/direkt/igh/i", "de/mez/igh/i", sed kun indikoj pri la diferencoj (pri la lastaj tri nepre chi tiel, prefere per faro de apartaj paragrafoj).

Renato Corsetti

unread,
Jun 11, 2009, 8:18:28 AM6/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:


Al la lauvorta " de/ voj/ igh/i" ni tamen eble povus aldoni
Mi aldonis kelkajn. Nun la linio estas iom peza:

devi·i [zam] → de·voj·iĝ·i, de·flank·iĝ·i, flank·e·n·iĝ·i; (por la signifo 'forlasi la antaŭvidatan voj-planon') mis·kurb·iĝ·i, mis·direkt·iĝ·i, de·mez·iĝ·i

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Jun 11, 2009, 11:54:40 AM6/11/09
to la-bona...@googlegroups.com


2009/6/11, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
     Pardonon mi petas. Anstatau skribi, ke oni devas aldoni indikojn pri la signifodiferencoj, mi estus devinta mem proponi ian vortigon por tio. Mi ne havas tempon nun por tio. Sed eble aliaj el ni povus tion provi, helpe de la NPIV (kaj eble de iuj aliaj vortaroj).
     Tiuj atentu, ke "mis·kurb·iĝ·i" estas direbla pri io longa kaj, normale, nur iomete kurba, ekzemple homa spino, kaj ke "de·mez·iĝ·i" taugas nur por la statistikista signifo (la 5-a en la NPIV).
     Kiel ofte, la (N)PIV por siaj PIV-lingvajhoj mem proponas fortradukajhojn, tiujn uzante en la difinoj au klarigoj. Tiel okazas ankau pri "devi/i" (tamen ne por la 5-a signifo).
 

ro-esp

unread,
Jun 12, 2009, 5:44:26 PM6/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
From: Renato Corsetti


Ronaldo:
>> /iom harfende mi


>> povus substreki ke por devio tute ne necesas vojo. Suficxas

> >direkto, kurso, gvidlinio, ordonaro ktp/

> Ĉu vi volas aldoni "mis-direkt-iĝ-i", "mal-obe-i"?

hmm.. tiujn du ne, eble aliajn...kun ekzemploj/precizigoj :

- dekursigxo (largxsence), (parta) malrespekto (de ordonaro, gvidlinio)

eble iu havas aliajn proponojn
gxis, Ronaldo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages