- bangalo el bungalow (angle)
bangalo --> teretagxa somerdom(et)o
- cxaledo el chalet (france)
cxaledo --> montara lignodom(et)o
- dacxo el la rusa
dacxo --> rusa somerdom(et)o
J-K Rinaldo
J-K Rinaldo:
>Jen tri novaj proponoj:
>bangalo --> teretagxa somerdom(et)o
>cxaledo --> montara lignodom(et)o
>dacxo --> rusa somerdom(et)o
"Bangalo" (lauxvorte, "bengala" domo) estas plia ekzemplo pri la diversaj signifoj donitaj al unu sxajne internacia vorto; fakte, en gxenerala senco gxi signifas "unuetagxa dometo, kun pajla tegmento kaj ampleksa verando"; sed en Hindio kaj Pakistano gxi signifas "unufamilia domo"; en Usono, gxi povas ankaux havi pli ol unu etagxo, kaj gastigi ampleksan famiglio; en Sudafriko gxi signifas "feri-domo"; en Italujo gxi estas ligna unuetagxa feri-dometo ene de kampadejo.
Cxiukaze, mi dirus "unuetagxa", ne "teretagxa" (teretagxa povus doni la impreson, ke eblas surkonstrui sur bangalo).
Pri dacxo, sxajnas al mi, ke jam okazis diskuto.
Cxiukaze, mi ne dirus "somer"dom(et)o, sed feri-domo aux libertempa domo, cxar gxi estas uzata ne nur dum somero (libertempado okazas ankaux alisezone); krome, nur dum difinita sovetunia epoko dacxoj estis "dometoj" (unuetagxaj, malvastaj kaj sen hejtado), dum pli frue kaj pli poste dacxoj estas ofte imponaj kaj plueretagxaj konstruajxoj (vidu sube la dacxon de Boris Pasternak).
Gxis
Antonio

Jxus leginte la mesagxon, kiun mi mem sendis antaux kelkaj minutoj, mi konstatis, ke ensxteligxis tajperaro (famiglio = familion).
Antaux kelkaj tagoj mi anstatauxigis mian komputilon kaj gxisdatigis cxiujn programojn; la nova versio de la tekstoprilabora programo estas tro inteligenta, kaj gxi auxtomate “korektas” la vortojn, kiujn gxi opinias mistajpitaj; kaj cxar la itala lingvo estas simila al esperanto (lauxforme, se ne lauxsignife), la programo meminiciate arogas al si la rajton “korekti” la esperantajn vortojn kiuj similas al iuj italaj (por informo: en la itala “famiglio” signifas “doma servisto, dungita cxe familio”).
Gxis
Antonio
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Antonio De Salvo
Inviato: venerdì 6 marzo 2009 19.20
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: bangalo, cxaledo, dacxo
Auxtomataj literum-korektaj programoj estas la plej falsaj kaj trompemaj
"amikoj", kiuj ekzistas, kaj krome ili perdigas al la homoj ilian kapablon
mem korekti erarojn! Ili devus esti markitaj per "EVI"!
Otto
Amike
Renato
Renato
Ĉu mi registru ĝin?
amike
Renato
> dacx-o --> rus-a liber-temp-a dom-o
>
Ĉu mi registru ĝin?
daĉ·o → (rus·a) feri·dom·a
Marcos:
daĉ·o → (rus·a) feri·dom·a
bv korekti: feri-dom-o
Gxis
Antonio
> cxaled-o --> mont-ar-a lign-o-dom-(et-)o
>
Kion vi pensas?
Renato
Mireeyu (en japana lingvo)
mirejo.blogspot.com
skajpe: mirejo1
fr: A TRAVERS LE MONDE PAR
L'ESPERANTO
eo: TRA LA MONDO PER ESPERANTO
jp: SEKAIGO DE SEKAIJU
Esperanto (エスペラント) = SEKAIGO (世界語)
Bone!kiel sviso mi konsentas...
> bangal-o --> ter-etagx-a somer-dom-(et-)o
>
Kion vi pensas? Ĉu ni akceptu ĝin aŭ prefere registru "bangal-o" inter
la 'oficialigindaj radikoj'?
Mi ne opinias ke "bangalo" estas oficialiginda vorto.
bangal·o → (unu·etaĝ·a) (feri·)dom·(et·)o
Marcos Cramer:
>Mi ne opinias ke
"bangalo" estas oficialiginda vorto.
En Italujo oni uzas la anglan vorton “bungalow” por “unuetagxa dometo ene de kampadejo aux somerumejo”, sed… oni elparolas gxin laux la skriba formo, do “bùngalov”, tiel ke neniu italo rekonus ke “bangalo” egalas al “bungalow”!
Gxis
Antonio