Renato Corsetti:
urli-o --> mumps-o
Mi respondas:
por mi estas egale, cxar per si mem mi komprenas nek unu nek alian vorton.
Temas pri (epidemia/ virusa) parotidito.
En la itala, gxi estas popole nomata “orecchioni” (lauxvorte = orelegoj).
Mumpso estas pauxsajxo laux la angla “mumps”
Urlio, kontrauxe, estas kriplajxo de la franca adjektivo “ourlien”, kiu siavice venas el “oreillons” (gxuste “orelegoj”).
Mi forte dubas, tamen, cxu ecx francoj kapablas rekoni tiun malsanon en la termino “urlio”.
Gxis
Antonio De Salvo
Tiu malsano havas multajn popolajn nomojn. En la norvega la gxenerala vorto
estas "kusma", kies origina signifo laux la vortaroj estas "sxvelajxo", sed
ili ne indikas, de kiu lingvo gxi devenas. Gxi sentigxas kiel vorto fremda,
eble grekdevena. En la sveda la gxenerala vorto estas "pås-sjuka" =
"saket-malsano". En la "nov-norvega" (nynorsk) estas indikita kiel sinonimo
"kinn-taske" (vango-ujeto). En norvegaj dialektoj estas uzataj multaj
pli-malpli pitoreskaj esprimoj, kiujn mi ne memoras; sed mi memoretas, ke
unu iel rilatas al "porko", eble pro tio, ke la sxvelajxo similas al porka
sxinko. En la hispana, laux la vortaroj, "papera" povas signifi kaj "strumo"
kaj "parotidito", sed por la lasta oni pli ofte uzas la pluralan "paperas".
La vorto estas derivita de "papo", kiu povas signifi diversajn pufajxojn,
i.a. tiun inter mentono kaj kolo. La ceterajn etimologiajn donitajxojn pri
cxi tiu vorto mi konservas por mi mem.
Otto
Mi forte dubas, tamen, cxu ecx francoj kapablas rekoni tiun malsanon en la termino “urlio”.
*urli-o* --> mumps-o, saliv-gland-a inflam-o
Inflamo de ĉe-orela saliva glando estas la simptomo, kiu donis ankaŭ
la sciencan nomon "parotitis". Mi opinias, ke ne necesas pliprecizigi
la glandon (ekzistas ankaŭ aliaj salivaj glandoj) nek mencii aliajn
simptomojn. Se oni sentas bezonon de "orelo" ĉi tie, eble oni povus
nomi la glandon "orela glando, orelglando" (science "glandula
parotidea", t.e. "ĉe-orela"), kaj paroli pri "orelglanda inflamo". Sed
"orelmalsano" igas pensi pri io tute alia.
Harri
*urli-o* --> mumps-o, saliv-gland-a inflam-o
Mi dankas pro la atentigo.
Gxis
Antonio
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Pilar Otto
Inviato: martedì 21 ottobre 2008 10.10
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: R: urli-o
Ech "parotit/o" estus pli glutebla, ol "mumps/o" au "urli/o".Sed hu io en "post/orel/a gland/o/shvel/o" estas pliboniginda ?
Mi pardonpetas kaj pentofaras: pravas Otto Pilar, cxar fakte "uzino" venas
(tra la franca) el la latina "usus" = uzo.