Re: (la bona lingvo) Re: grafitio

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Sep 2, 2008, 7:21:40 AM9/2/08
to la-bona...@googlegroups.com

-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: Fra Simo <fra...@gmail.com>

> Mi pensas, ke jena linio estu en la listo de SSV.
>
> grafitio --> murskribajxo
>
> Kiel vi opinias?


ke graffiti ankaw ampleksas vere belajn pentrajxojn, krom skribajxojn kaj
simplacxajn markojn ("tag", t.e. marko kiun foje nur la farinto konas, kaj
kiu nur signas ke ri estis tie)

Mi ne vidas kialojn enplekti radikon "skrap-" aw sufikson "acx-"


gxis, Ronaldo


Andreas Kueck

unread,
Sep 2, 2008, 10:25:52 AM9/2/08
to la bona lingvo


On 2 Sep., 13:21, "ro-esp" <ro-...@dds.nl> wrote:
> -----Oorspronkelijk bericht-----
> Van: Fra Simo <fras...@gmail.com>
>
> > Mi pensas, ke jena linio estu en la listo de SSV.
>
> > grafitio --> murskribajxo
>
> > Kiel vi opinias?

Mi proponas la vorton "mur-artfarbajho".

--
Andreas Kueck

Andreas Kueck

unread,
Sep 2, 2008, 10:28:35 AM9/2/08
to la bona lingvo
Au eble pli bone: "mur-farb-artajho".

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Sep 2, 2008, 11:19:08 AM9/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Mi proponas la vorton "mur-artfarbajho".
Ĉu laŭ vi temas ĉefe pri arto? Mi komprenis, ke temas pri skribo, sed ebel ni pensas pri malsamaj aĵoj.

Amike

Renato


Dave Rutan

unread,
Sep 2, 2008, 11:28:37 AM9/2/08
to la-bona...@googlegroups.com

Laux mi, ofte la skribajxo estas nur malgxentilajxoj, senartaj.

Dave


--
Esprimoj:
http://koplushia.tripod.com/Esperanto/esprimoj.html


Detlef Karthaus

unread,
Sep 2, 2008, 11:40:00 AM9/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Eble grafito estas tre ampleksa fenomeno kiu bezonas pli ol unu vorto.
Jen anglalingva artikolo de Prof Goldman kiu defendas grafiton kiel artajxon.
 
Mi auxdis ke en argentino grafito estis respondo al politikaj premoj kaj sxtata cenzuro, kaj la skribajxoj estis fakte politikaj mesagxoj.
 
Alia afero estas la smxiracxo sur metroo-vagonoj en Nov-Jorko.

amike
Detlef
 
2008/9/2 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Marcos Cramer

unread,
Sep 2, 2008, 12:44:22 PM9/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
La modernaj 'grafitioj' ofte ligighas iel al la hiphopa subkulturo. En tiu subkulturo gravas du specoj de 'grafitioj':

* La unua (angle ankau nomata "tag") estas skribajho de iuj literoj, kiuj estas kutime la kashnomo de la skribanto au de lia grupo. La literoj ofte aperas iom pli arte ol en kutima skribo, sed tamen ne vere indas nomi tion artajho.
* La dua speco de 'grafitio' estas vera artajho, ofte tre bela: Povas temi pri bele ornamitaj kaj grand-aree pentritaj literoj (denove povas esti la kashnomo de la skribanto au de lia grupo, sed ankau alia teksto), sed ankau povas temi pri pentrajho tute sen literoj.

Por la unua mi uzus "murskribajho", por la dua "murartajho". Tamen mi ne certas, chu ni vere tute malrekomendu "grafitio"; ghi povus esti akceptebla termino por paroli pri la supraj du fenomenoj kune (kiuj almenau en la hiphopa subkulturo ofte estas traktataj kune). Do lau mi ni menciu ghin nur kun "=", ne kun "-->".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Sep 2, 2008, 1:02:23 PM9/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

|  la hiphopa subkulturo.

Kio estas la hiphopa kulturo?

ni menciu ghin nur kun "=", ne kun "-->".
Tio ne estas problemo.

Hiphop- estas problemo.

Amike

Renato



Marcos Cramer

unread,
Sep 2, 2008, 1:26:15 PM9/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Kio estas la hiphopa kulturo?

Legu che eo.wikipedia.org/wiki/Hiphopo au pli amplekse che alilingvaj versioj de la artikolo.

Hiphop- estas problemo.

Paroli pri tiu subkulturo kaj la al ghi ligita muzika stilo per iu kunmetajho anstatau per la radiko "hiphop" lau mi estas tre strange. Unue, mi tute ne povas elpensi, kia kunmetajho povus taugi (kvankam mi bone konas hiphopon). Due, chu ni tiam ankau uzu kunmetajhojn anstatau "framasono", "jhazo", "punko" kaj aliaj radikoj por apartaj homgrupoj kaj muzikstiloj? Lau mi ne.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Sep 2, 2008, 3:47:46 PM9/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

| Paroli pri tiu subkulturo kaj la al ghi ligita muzika stilo per iu kunmetajho anstatau per la radiko "hiphop" lau mi estas tre strange.

Bone. Ĝi ne eniras niajn listojn.

Amike

Renato



ro-esp

unread,
Sep 3, 2008, 5:54:42 PM9/3/08
to la-bona...@googlegroups.com

-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: Detlef Karthaus <detl...@gmail.com>


> Eble grafito estas tre ampleksa fenomeno kiu bezonas pli ol unu vorto.
> Jen anglalingva artikolo de Prof Goldman kiu defendas grafiton kiel
> artajxon.http://www.graffiti.org/faq/stowers.html

Grafito estas formo de karbono, kiel diamanto kaj karamelo. Vi trovos
gxin en krajono ;-)
gxis, Ronaldo


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages