(la bona lingvo) Re: firm(a)-o

4 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Apr 23, 2010, 10:43:16 AM4/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: "Anna Lowenstein" <anna.lo...@esperanto.org>
> Date: Apr 22 09:52AM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/db2497e5596f2bfa
>
> Mi ?us rigardis la Universalan Vortaron en la Fundamento, kaj mi ne
> kredas, ke la duobla uzo de ?firm/? estis neintenca. La substantiva
> linio estas presentita kiel aparta deriva?o sub la kapvorto, a? pli
> precize la kapradiko, firm?.

vivu unikodo :-(

> firm' ferme, compacte | firm | fest | ??????? | staly, mocny.
>
>
>
> firm'o raison (de commerce),
> enseigne | firm | Firma | ????? | firma.

Cxu ni ne jam delonge konsensis ke tiu dua signifo estas evitenda,
favore al firmao ?

firma adreso ja ne nepre estas firmaa adreso

> From: Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>
> Date: Apr 22 08:32AM -0700
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/acc27d69498706f4
>
> On 22 Apr., 09:52, "Anna Lowenstein" <anna.lowenst...@esperanto.org>
> wrote:
>
>> mi ne kredas, ke la duobla uzo de ?firm/? estis neintenca.
>
> Same pri mi. Tial, por esprimi la germanan "Firma", mi klopodas eviti
> "firmao" kaj uzi "firmo".

mi tion bedawras. Cxu vi ne povus uzi "entrepreno" aw "kompanio" (vorto
kiun mi evitas uzi law la senco de "roto")

gxis, Ronaldo N

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Apr 23, 2010, 11:13:38 AM4/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna Lowenstein skribis
> Mi ĵus rigardis la Universalan Vortaron en la Fundamento, kaj mi ne kredas, ke la duobla uzo de “firm/” estis neintenca. La substantiva linio estas presentita kiel aparta derivaĵo sub la kapvorto, aŭ pli precize la kapradiko, firm’.
Sed poste Ronaldo N. - kiel kutime - fuŝe citis tiun skribon jene
>> Mi ?us rigardis la Universalan Vortaron en la Fundamento, kaj mi ne
>> kredas, ke la duobla uzo de ?firm/? estis neintenca. La substantiva
>> linio estas presentita kiel aparta deriva?o sub la kapvorto, a? pli
>> precize la kapradiko, firm?.
Krome ironie li aldonis: vivu unikodo.

Tiu miskribo venas de misŝaltita kodigo en via postilo.
Unikodo estas la kodigo kiu permesas al ni ĉiuj skribi per regula esperanto.

Bv. bone kodigi vian aparaton.
J-K

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Subscription settings: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/subscribe?hl=eo

Andreas Kueck

unread,
Apr 23, 2010, 11:30:56 AM4/23/10
to la bona lingvo
On 23 Apr., 16:43, ro-esp <ro-...@dds.nl> wrote:

> Cxu ni ne jam delonge konsensis ke tiu dua signifo estas evitenda,  
> favore al firmao ?

Efektive multaj esperantistoj uzas "firmao". Sed ghi ne estas oficiala
kaj - kio estas ech pli "malbona" ol nura ne-oficialeco - formo nova
sen ia tolerdeklaro fare de la Akademio.

Se la Akademio esprimus almenau ian toleron de "firmao", mi
senskrupule uzus ghin, same kiel mi iafoje uzas "konversi" (t. e. de
la Akademio oficiale tolerata formo nova al la oficiala
"konversacii"). Dume mi uzas "firmo".

Kompreneble mi ne trudas mian lingvostilon al aliaj - kaj persone mi
toleras "firmao", uzatan de aliaj :-)

> firma adreso ja ne nepre estas firmaa adreso

Anstatau "firmaa adreso" kaj "firma adreso" mi uzas "firmo-adreso".

--
Andreas Kueck

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Subscription settings: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/subscribe?hl=eo

Fra Simo

unread,
Apr 23, 2010, 11:52:59 AM4/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/4/23 ro-esp <ro-...@dds.nl>


From: Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>
Date: Apr 22 08:32AM -0700
Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/acc27d69498706f4

On 22 Apr., 09:52, "Anna Lowenstein" <anna.lowenst...@esperanto.org>
wrote:

mi ne kredas, ke la duobla uzo de ?firm/? estis neintenca.

Same pri mi. Tial, por esprimi la germanan "Firma", mi klopodas eviti
"firmao" kaj uzi "firmo".

mi tion bedawras. Cxu vi ne povus uzi "entrepreno" aw "kompanio" (vorto
kiun mi evitas uzi law la senco de "roto")

gxis, Ronaldo N

     Mi ne certe scias, kio kauzis tiun strangajhon, ke "firm/o" aperas sub la adjektivo "firm/" en la UV : supozeble tio, ke LLZ aparte kreis chiun el la du radikoj, kaj tro rapide kunigis siajn slipojn. Li ja laboris dum jaroj kaj en tre malhelpantaj cirkonstancoj.
    Sed tute certe ne eblas, ke en unu sama lingvo la sama literocheno "firm/" havu ambau signifojn.

     Kion vi opinias pri "negoc/ej/o" kiel ebla fortradukajho de "firm/o" ?.




--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Andreas Kueck

unread,
Apr 23, 2010, 2:56:51 PM4/23/10
to la bona lingvo
On 23 Apr., 17:52, Fra Simo <fras...@gmail.com> wrote:

>      Mi ne certe scias, kio kauzis tiun strangajhon, ke "*firm/o*" aperas
> sub la adjektivo "*firm/*" en la UV : supozeble tio, ke *LLZ* aparte kreis
> chiun el la du radikoj, kaj tro rapide kunigis siajn slipojn. Li ja laboris
> dum jaroj kaj en tre malhelpantaj cirkonstancoj.
>     Sed tute certe ne eblas, ke en unu sama lingvo la sama literocheno "*
> firm/*" havu ambau signifojn.

Zamenhof uzis la radikon "firm'" en ambau signifoj ankau ekster la
Fundamento; jen citajhoj:

1) "mi parolas en la nomo de la firmo" (el "La batalo de l' vivo")
2) "mi esperas post interkonsento kun la firmo Hachette" (el
"Paroladoj de Zamenhof")
3) "Kun tiu firma kaj solena decido en la koro ni kriu" (el
"Paroladoj de Zamenhof")

--
Andreas Kueck

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Subscription settings: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/subscribe?hl=eo

Fra Simo

unread,
Apr 24, 2010, 2:16:54 AM4/24/10
to la-bona...@googlegroups.com
     Dankon al Andreo por la chi-subaj citajhoj !
     Tiuj konfirmas, ke ne pro lastamomenta kompostista malatento ambau radikoj aperas en la Universala Vortaro (kompostista au redaktora lastamomenta malatento povus klarigi nur tion, ke "firm/o" aperas subparagrafe sub "firm/", kaj ne kiel aparta paragrafo : la intermiksado okazis ne nur surpapere, sed ankau encerbe). Pri "firm/a" oni trovas pli multajn en la PIV ;  mi ne dubas, ke ankau pri "firm/o" oni povus kolekti kelkajn pliajn.
     Ili neniel chesigas la ne-akcepteblecon de samtempa uzado en unu sama lingvo (almenaue : en Esperanto, kies vorteroj estas libere reuzeblaj en novaj vortoj) de la radikoj de "firm/o" kaj de "firm/a".
     Oni ne povas fari shanghon en la prodifine ne-shanghebla Fundamento, ne nur pro la interkonsentita ne-shanghebleco, sed ankau por ke chiuj ghisnunaj tekstoj restu kompreneblaj
     Tamen, kiam la demando estas al ni prezentita,
ni ne povas instigi, ke la demandintoj uzadu la vorton "firm/o".

      La kauzo de la bedaurinda kunpushigho inter du radikoj "firm/" estas klara : la premo de alilingvaj formoj "firme",
"firm", "Firma", "firma" kaj similaj, kun chiufoja rea forgeso pri ekzisto de la Esperanta "firm/a". Similaj akcidentoj bedaurinde ne maloftas.

     Cetere mi opinias, ke nia grupo lau-eble malmulte okupighu pri malrekomendado de Fundamentajhoj. Kvankam indus escepton fari pri "firm/o", mi ne insistas,ke ni baldau havu paragrafon pri tiu vorto en niaj tabeloj.


2010/4/23 Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>

--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Renato Corsetti

unread,
Apr 24, 2010, 4:55:56 AM4/24/10
to la-bona...@googlegroups.com, "° listo 'oficialigindaj radikoj' <\"\" \">"
Francisko:


Kvankam indus escepton fari pri "firm/o", mi ne insistas,ke ni baldau havu paragrafon pri tiu vorto en niaj tabeloj.
Fakte ni jam havas linion pri tio:

firm·o [fun] (en la senco de komerca entrepreno) → firma·o

Efektive, laŭ la rekomendo de Andreas, indus proponi la oficialigon de "firmao" aŭ elpensi alian solvon.

Amike

Renato


Johan Derks

unread,
Apr 26, 2010, 3:27:49 AM4/26/10
to la bona lingvo

Renato:
> Efektive, laŭ la rekomendo de Andreas, indus proponi la oficialigon de
> "firmao" aŭ elpensi alian solvon.

Mi favoras tion, samtempe respektante la kontrauargumentojn de Andreas
kaj Francisko.

Mi notis che Andreas:
> Anstatau "firmaa adreso" kaj "firma adreso" mi uzas "firmo-adreso".
Kial ne firm-adreso (se oni ne akceptas 'firmao'?)
Miaopinie firmo-adreso estas nekonsilinda 'solvo', char ghi pensigas
min pri alia gramatikeca solvo pro semantika distingemo:
radio-aparato kaj radi-aparato, unua estanta radio, dua: aparato kiu
radias.
En tiu kazo nia grupo ankorau ne trovis solvon. Ech konsultante la
SSV, mi ankorau trovas:
resendadon al radi·o·ricev·il·o, radi·o·send·ad·o kaj
radi·o·bild·ig·i. Tio miaopinie devus esti
radi·ricev·il·o, radi·send·ad·o kaj radi·bild·ig·i.
Johan

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Subscription settings: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/subscribe?hl=eo

Renato Corsetti

unread,
Apr 26, 2010, 5:24:35 AM4/26/10
to la-bona...@googlegroups.com, oficialigin...@yahoogroups.com
Johan:
Mi favoras tion, samtempe respektante la kontrauargumentojn de Andreas
kaj Francisko.
Bone. Estas malfermita la konkurso en la listo 'oficialigindaj-radikoj' por la plej bona difino de "firma-".

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Apr 26, 2010, 5:27:24 AM4/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
radio-aparato kaj radi-aparato, unua estanta radio, dua: aparato kiu
radias.
En tiu kazo nia grupo ankorau ne trovis solvon. Ech konsultante la
SSV, mi ankorau trovas:
resendadon al radi·o·ricev·il·o, radi·o·send·ad·o kaj
radi·o·bild·ig·i. Tio miaopinie devus esti
radi·ricev·il·o, radi·send·ad·o kaj radi·bild·ig·i.
Por komplezi vin, mi pretas fari la ŝanĝon, se neniu protestas, sed tio por mi ne implicas iu ajn ŝanĝo de signifo, laŭ la principo:

brust-o-ŝild-o = brust-ŝildo [la intermetata "o" estas nur faciligilo por la elparolo).

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Apr 26, 2010, 9:42:22 AM4/26/10
to la bona lingvo
On 26 Apr., 09:27, Johan Derks <derks....@tiscali.nl> wrote:
> Renato:
>
> > Efektive, laŭ la rekomendo de Andreas, indus proponi la oficialigon de
> > "firmao" aŭ elpensi alian solvon.
>
> Mi favoras tion, samtempe respektante la kontrauargumentojn de Andreas
> kaj Francisko.

Eble iuj miskomprenis min. Char ghi estas formo nova, mi ne uzas
"firmao", dum ghi ne estas almenau oficiale tolerata de la Akademio.
Mi neniel kontrauas oficialigon de "firmao" (au de aliaj formoj novaj)
- male, kredeble estus tre utile, se la Akademio oficialigus tiun
vorton.

> Mi notis che Andreas:> Anstatau "firmaa adreso" kaj "firma adreso" mi uzas "firmo-adreso".
>
> Kial ne firm-adreso (se oni ne akceptas 'firmao'?)

Ankau "firm-adreso" estas bona. Mi dirus "firmo-adreso", por emfazi,
ke mi ne celas "firma dreso".

--
Andreas Kueck

Anna Lowenstein

unread,
Apr 26, 2010, 11:57:31 AM4/26/10
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ne sekvis la antaŭan diskuton. Tamen, kiel la unua parto de kunmetaĵo ne estas diferenco inter radi- kaj radio-. Radio-aparato kaj Radi-aparato havas la saman signifon.

Kiel Renato mencias, oni nur aldonas la -o- por faciligi la prononcon. Oni ne vere bezonas la -o- en la kunmetaĵo “radi(o)aparato”, kaj ĝi nur ĉeestas, ĉar ni kutimas en niaj naciaj lingvoj, ke la vorto “radio” finiĝas per -o.

En kunmetaĵoj de du substantivoj, ekz. okulvitroj, litoĉambro, matenmanĝo, k.s., la aldono de -o- aŭ de streketo estas laŭvola kaj ne signifoporta.

Kore,

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 26 aprile 2010 11.27
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) -o- en kunmetitaj vortoj

Renato Corsetti

unread,
Apr 26, 2010, 2:53:33 PM4/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

Mi neniel kontrauas oficialigon de "firmao" (au de aliaj formoj novaj)
- male, kredeble estus tre utile, se la Akademio oficialigus tiun
vorton.
Bone!

Amike

Renato


Johan Derks

unread,
Apr 27, 2010, 7:17:09 AM4/27/10
to la bona lingvo
Renato:
> Por komplezi vin, mi pretas fari la ŝanĝon, se neniu protestas, sed tio
> por mi ne implicas iu ajn ŝanĝo de signifo, laŭ la principo:
>
> brust-o-ŝild-o = brust-ŝildo [la intermetata "o" estas nur faciligilo
> por la elparolo).

Evidente.
Amike,
Johano

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Subscription settings: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/subscribe?hl=eo

ro-esp

unread,
Apr 27, 2010, 2:35:14 PM4/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: "J-K Rinaldo el Padova.IT.EU" <espera...@libero.it>
> Date: Apr 23 05:13PM +0200

> Sed poste Ronaldo N. - kiel kutime - fuŝe citis tiun skribon jene
>>> kredas, ke la duobla uzo de ?firm/? estis neintenca. La substantiva
>>> linio estas presentita kiel aparta deriva?o sub la kapvorto, a? pli
>>> precize la kapradiko, firm?.
> Krome ironie li aldonis: vivu unikodo.
>
> Tiu miskribo venas de misŝaltita kodigo en via postilo.

la posXtilo ne estas mia

> From: Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>

> Se la Akademio esprimus almenau ian toleron de "firmao", mi
> senskrupule uzus ghin

eble ci aw mi proponu ion tian ene de AdE-d...@yahoogroups.com

,>> firma adreso ja ne nepre estas firmaa adreso
>
> Anstatau "firmaa adreso" kaj "firma adreso" mi uzas "firmo-adreso".

tiu eblas por la unua, sed "firma adreso" por mi estas adreso kiu
validos antawvideble konsiderinde longan tempon, kiel germana "fester
wohnsitz"
aw franca "domicile fixe"

> From: Fra Simo <fra...@gmail.com>

> Mi ne certe scias, kio kauzis tiun strangajhon, ke "*firm/o*" aperas
> sub la adjektivo "*firm/*" en la UV : supozeble tio, ke *LLZ* aparte kreis
> chiun el la du radikoj, kaj tro rapide kunigis siajn slipojn. Li ja laboris
> dum jaroj kaj en tre malhelpantaj cirkonstancoj.
> Sed tute certe ne eblas, ke en unu sama lingvo la sama literocheno "*
> firm/*" havu ambau signifojn.

Nu, versxajne Zamenhof pawsis la anglan, kaj la saman fenomenon ni renkontas
cxe atendi, nur, suficxe ktp


> Kion vi opinias pri "*negoc/ej/o*" kiel ebla fortradukajho de "*firm/o*"

firmao ne estas ejo, sed organizo, kolektivo de homoj, kiu faras iujn taskojn
por perlabori sian vivtenon

gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages