"galveziko" = "hxolecisto/kolecisto"
"galdukto" = "hxoledoko/koledoko"
PIV havas la formojn kolecisto kaj koledoko.
Kio pri viaj lingvoj?
En la norvega: "kolecisto" = "galle-blære" (galveziko). "Koledoko" estis al mi nekonata, sed mia vortaro diras "galle-gang". Jam antauxe mi klarigetis pri "gang", kiu i.a. signifas "iro". Gxi ankaux signifas "irejo", do fakte "koridoro".En la hispana: "galo" estas "bilis" aux "hiel". La galvezikon oni nomas cxu iom fakece "vesícula biliar", cxu iom pli popolece "vejiga de la bilis". "Koledokon" mia vortaro nomas simple "colédoco", markante gxin "anat.".Otto
>Cxu ni pliesperantigu al 'galujo' kaj 'galfluejo'?
Mi registris tiun variaj'ojn. Cetere "fluejo"
s'ajnas al mi bona samaj'o (ekvivalento) por "dukto", ankau' en "akvedukto".
Otto:
>>"galle-blære". . . "galle-gang".
Bone. La norvega kaj la hispana (parte) subtenas
nin kaj ankau' la araba, lau' tio, kion mi povis malkovri.
>>Jam antauxe mi
>>klarigetis pri "gang", kiu i.a. signifas "iro". Gxi ankaux signifas "irejo",
>>do fakte "koridoro".
ankau' tion mi registris.
amike
renato
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato....@gmail.com>
-------------------------------------
> "galveziko" = "hxolecisto/kolecisto"
> "galdukto" = "hxoledoko/koledoko"
>
> PIV havas la formojn kolecisto kaj koledoko.
>
> Kio pri viaj lingvoj?
En la japana:
"galveziko" = "hxolecisto/kolecisto" = tan-no^(galo-sako)
"galdukto" = "hxoledoko/koledoko" = so^-tan-kan(tuta-gala-dukto)
"Tanno^" estas vorto en gxenerala uzo, dum "so^tankan" estas medicina
termino, kiun mi neniam auxdis.
Amike,
Tadasi
---------------------------
SAKA Tadasi
Nisi-marunouti 19-16
Tu-si, Mie-ken
514-0035 Japanio
En Taghika lingvo kolecisto tradukighas "TALHXADON" KAJ KOLEDOKO = " ROHI TALHXABAROR" sed ankaux oni uzas "hxoledohx" anstataux koledoko sed holeciston nur kuracistoj uzas.
estime,
Saidabi S
>En Taghika lingvo kolecisto tradukighas "TALHXADON" KAJ KOLEDOKO = "
>ROHI TALHXABAROR" sed ankaux oni uzas "hxoledohx" anstataux
>koledoko sed holeciston nur kuracistoj uzas.
Dankon, Saidnabi! Interesa situacio en kiu hxoledoko esta spli popole
konata ol hxolecisto.
Amike
Renato