Re: "animacio"

3 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Sep 10, 2009, 12:35:00 PM9/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
law mi temas pri filmo farita ne per filmado de movigxantaj aferoj, sed
farita bildon post bildo, tiel ke se oni montras la filmon, oni "vidas"
movigxon. La nocio ampleksas desegnofilmojn, sed ankaw tiujn filmoj
faritaj per pupoj
gxis, Ronaldo

--
http://www.esperanto.net

Marcos Cramer

unread,
Oct 2, 2009, 8:02:40 AM10/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis:

law mi temas pri filmo farita ne per filmado de movigxantaj aferoj, sed
farita bildon post bildo, tiel ke se oni montras la filmon, oni "vidas"
movigxon. La nocio ampleksas desegnofilmojn, sed ankaw tiujn filmoj
faritaj per pupoj

Ronaldo pravas. La diferenco inter 'animacio' kaj 'realaĵfilmo' estas ke ĉe 'realaĵfilmo' okazas filmado, dum kiu la filmilo produktas tiom da bildoj ĉiusekunde kiom oni poste montras ĉiusekunde, dum ĉe 'animacio' la produkado de la unuopaj bildoj povas esti (kaj kutime estas) multe pli malrapida ol la posta montrado de bildoj en la filmo.

Ni nuntempe havas la jenan linion:

animaci·o → mov·ŝajn·ig·o; desegn·o·film·o

La unua alternativo ne klarigas, ke temas pri speco de filmo. La dua alternativo estas tro limiga, ĉar ne ĉiuj animacioj estas desegnataj. Unu esprimo, kiu fakte povas kovri la saman signifokampon kiel 'animacio', estas "movŝajniga filmo". Ĉu la aliaj konsentus kun la jena linio:

animaci·o → mov·ŝajn·ig·a film·o

Ĉu eble tiu linio aperu nur kun "~" anstataŭ "→"?

Kiam ni pensas pri alternativo por "animacio", ni ankaŭ devas pensi pri bona Esperanta vorto por ĝia malo, kiun mi ĉi-supre laŭ la germana ekzemplo ("Realfilm") nomis "realaĵfilmo". En la angla, la vorto por 'mal-animacio' estas "live action". Laŭ la interlingvaj ligiloj ĉe Vikipedio, multaj lingvoj (la itala, hispana, portugala, pola ktp) transprenis la anglan esprimon "live action", dum la norvega uzas analoge al la germana la esprimon "realfilm". Fakte tia 'realaĵfilmo' ne nepre entenas vivulojn, pro kio io kiel "viv-aga filmo" laŭ mi ne povas taŭgi. Ĝi tamen certe estas produktata per filmado de realaj objektoj, pro kio "realaĵfilmo" ŝajnas al mi bona esprimo. Ĉu la aliaj konsentas?

Amike,

Marcos

Andreas Kueck

unread,
Oct 2, 2009, 4:02:53 PM10/2/09
to la bona lingvo
On 2 Okt., 14:02, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> Ni nuntempe havas la jenan linion:
>
> animaci·o → mov·ŝajn·ig·o; desegn·o·film·o

Ne nepre necesa linio pro la internacieco de la vorto: Ghin prenis
interalie la indonezia, japana, korea, malaja kaj turka.

--
Andreas Kueck

Cvi Solt

unread,
Oct 2, 2009, 4:10:44 PM10/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/10/2 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>:

> Ronaldo skribis:
>
>> law mi temas pri filmo farita ne per filmado de movigxantaj aferoj, sed
>> farita bildon post bildo, tiel ke se oni montras la filmon, oni "vidas"
>> movigxon. La nocio ampleksas desegnofilmojn, sed ankaw tiujn filmoj
>> faritaj per pupoj
>
> Ronaldo pravas. La diferenco inter 'animacio' kaj 'realaĵfilmo' estas ke ĉe
> 'realaĵfilmo' okazas filmado, dum kiu la filmilo produktas tiom da bildoj
> ĉiusekunde kiom oni poste montras ĉiusekunde, dum ĉe 'animacio' la produkado
> de la unuopaj bildoj povas esti (kaj kutime estas) multe pli malrapida ol la
> posta montrado de bildoj en la filmo.
>
> Ni nuntempe havas la jenan linion:
>
> animaci·o → mov·ŝajn·ig·o; desegn·o·film·o
>
> La unua alternativo ne klarigas, ke temas pri speco de filmo. La dua
> alternativo estas tro limiga, ĉar ne ĉiuj animacioj estas desegnataj. Unu
> esprimo, kiu fakte povas kovri la saman signifokampon kiel 'animacio', estas
> "movŝajniga filmo". Ĉu la aliaj konsentus kun la jena linio:
>
> animaci·o → mov·ŝajn·ig·a film·o

Mi ne konsentas. La vorto mov·ŝajn·ig·o (mi persone preferus
vigligado) ne uzeblas nur por filmoj. Oni movŝajnigas (aŭ vigligas)
komputilludojn, poŝtelefonajn simbolojn, ŝildojn, ktp., ĉie kaj ĉiam
pli ofte.


--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Marcos Cramer

unread,
Oct 2, 2009, 4:58:15 PM10/2/09
to la-bona...@googlegroups.com

Andreas:


> Ne nepre necesa linio pro la internacieco de la vorto: Ghin prenis
> interalie la indonezia, japana, korea, malaja kaj turka.

Andreas, intertempe vi jam devus esti rimarkinta ke ni ĝenerale ne rigardas viajn atentigojn pri internacieco laŭ viaj kriterioj kiel gravan kontraŭargumenton kontraŭ listigo de novradikoj. Ĉu vere helpas, se vi ĉe ĉiu vorto, kiu plenumas viajn kriteriojn, denove ripetas tiun atentigon, malgraŭ tio ke multaj diskutlistanoj ne konsentas kun via opinio ke tiajn vortojn ni ne listigu?

Cvi:


> Mi ne konsentas. La vorto mov·ŝajn·ig·o (mi persone preferus
> vigligado) ne uzeblas nur por filmoj. Oni movŝajnigas (aŭ vigligas)
> komputilludojn, poŝtelefonajn simbolojn, ŝildojn, ktp., ĉie kaj ĉiam
> pli ofte.

Nu bone; tiuokaze oni verŝajne konservu ankaŭ "movŝajnigo", kiun ni jam havis kiel alternativon. Tiam la linio povas ekzemple esti

animaci·o → mov·ŝajn·ig·a film·o, mov·ŝajn·ig·o

Ĉu tiel vi konsentus, Cvi?

Amike,

Marcos

Cvi Solt

unread,
Oct 3, 2009, 12:59:40 AM10/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton, Marcos

>
> Nu bone; tiuokaze oni verŝajne konservu ankaŭ "movŝajnigo", kiun ni jam
> havis kiel alternativon. Tiam la linio povas ekzemple esti
>
> animaci·o → mov·ŝajn·ig·a film·o, mov·ŝajn·ig·o
>
> Ĉu tiel vi konsentus, Cvi?
>
> Amike,
>
> Marcos
>

Mi ne konsentas - mi vidas movŝanĝigon multfoje ĉiutage, kaj
mov·ŝajn·ig·an film·on (aŭ desegnfilmon - mi ne diskutos pri tio) nur
malofte.
Mi preferas lasi la filmon en la dua loko

Amike

Andreas Kueck

unread,
Oct 3, 2009, 2:19:15 AM10/3/09
to la bona lingvo
On 2 Okt., 22:58, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:
> Andreas:
>
> > Ne nepre necesa linio pro la internacieco de la vorto: Ghin prenis
> > interalie la indonezia, japana, korea, malaja kaj turka.
>
> Andreas, intertempe vi jam devus esti rimarkinta ke ni ĝenerale ne rigardas
> viajn atentigojn pri internacieco laŭ viaj kriterioj kiel gravan
> kontraŭargumenton kontraŭ listigo de novradikoj.

Se per "ni" vi celas nur tiujn, kiuj estas rimarkeblaj per siaj
kontribuoj, jes. Sed kio pri la silentaj kunlegantoj?

> Ĉu vere helpas, se vi ĉe
> ĉiu vorto, kiu plenumas viajn kriteriojn, denove ripetas tiun atentigon,
> malgraŭ tio ke multaj diskutlistanoj ne konsentas kun via opinio ke tiajn
> vortojn ni ne listigu?

Mi esperas, ke, se mi nur sufiche ofte atentigas tiel, vi kaj viaj
samideanoj ja iam shanghos vian tiurilatan ne-racian vidpunkton al
racia.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Oct 3, 2009, 3:19:57 AM10/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Mi esperas, ke, se mi nur sufiche ofte atentigas tiel, vi kaj viaj
> samideanoj ja iam shanghos vian tiurilatan ne-racian vidpunkton al
> racia.
>
Mi pensas, ke vi devos iom longe atendi. Eventuale ne g'enas min viaj
mesag'oj pri tio. Se vi povus, almenau' pere de vortaroj, iom pli
analizi la sencon en la indikitaj lingvoj, tio ankau' povos helpi. Sed
kial vi rezignas rezoni pri c'iu unuopa vorto?

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Oct 3, 2009, 4:06:42 AM10/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:


animaci·o → mov·ŝajn·ig·a film·o, mov·ŝajn·ig·o
    
Cvi:


Mi preferas lasi la filmon en la dua loko
  
Mi ne havas fortan opinion pri tio, sed vere mi konstatas kiom multe ni estas influataj de niaj lingvo. En la itala "animazione" resendas al la verbo "animare" = vivigi/doni animon, kaj estas la ago de tiu verbo. Pro tio mi metis unualoken "mov-shajnig-o". C'u ankau' Cvi estas sammaniere influata de la hispana dum Marcos de la angla?

Fakte en la anglalingva Vikipedio mi nun konstatas ke por multaj "animation" estas substantivo tute sendependa de kiu ajn verbo.

Cetere se ni estas c'e Vikipedio ni devus atenti ankau' pri:

Animeo (japane アニメ [anime]) estas alia esprimo por japanstila desegnofilmo. "Animeo" estas mallongigo de animation, anglalingva vorto por desegnofilmo. En la okcidenta mondo aŭ ekster Japanio, animeo celas nur al desegnofilmoj kiuj venas el Japanujo aŭ estas desegnataj en la stilo de la japanaj desegnofilmoj, kontraste al aliaj desegnofilmoj (ekz. Walt Disney, Warner Bros). En Japanujo aliflanke la vorto "animeo" celas ĉiujn desegnofilmojn, sendepende de ilia deveno

Estas klare ke japanaj espernatistoj emus uzi "anime-o" g'enerale por desegno-filmo.

C'u ni devus havi la linion:

anime-o --> japan-a desegn-o-film-o ?

Amike

Renato
Amike

  

Andreas Kueck

unread,
Oct 3, 2009, 5:23:03 AM10/3/09
to la bona lingvo
On 3 Okt., 09:19, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:

> Se vi povus, almenau' pere de vortaroj, iom pli
> analizi la sencon en la indikitaj lingvoj, tio ankau' povos helpi.

Se oni rigardas ekzemple la Vikipedi-paghojn
http://ko.wikipedia.org/wiki/%EC%95%A0%EB%8B%88%EB%A9%94%EC%9D%B4%EC%85%98
kaj
http://id.wikipedia.org/wiki/Animasi ,
oni konstatas jam per helpo de la animacioj en ili, ke almenau la
korea kaj indonezia tre kredeble uzas la vorton esence samsignife -
ech se oni ne komprenas la lingvojn. Trafas la dirajho: Unu animacio
diras pli, ol mil vortoj ;-)

> Sed kial vi rezignas rezoni pri c'iu unuopa vorto?

Efektive mi ja rezonas pri chiu unuopa vorto, ankau pri "animacio".
Alie mi ne estus povinta konstati tion, kion pri ghi mi konstatis.

--
Andreas Kueck

LajzTajfuno

unread,
Oct 3, 2009, 5:44:27 AM10/3/09
to la bona lingvo
Jes. Aŭ "japanstila".


Mi ankaŭ vidis vorton "movbildo" ĉe ReVo. Kial neniu pridiskutis tion?
Se mi rajtus elekti mi preferus ĝin pro ĝia identeco al vorto "動畫"
ĉina kaj japana.

Renato Corsetti

unread,
Oct 3, 2009, 6:56:49 AM10/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Lajz:
Pardonu c'iuj. Mi ne vidis ke ni jam havas la linion:

anime·o → (japan·stil·a) desegn·o·film·o
Kion pensas c'iuj pri mov-bild-o?

Amike

Renato




Cvi Solt

unread,
Oct 3, 2009, 9:19:53 AM10/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato - en alia mesaĝo:


La hispana tute ne influis mian opinion.
En la hebrea ni diras "animigado" = hanfaŝa
הנפשה

Se ni jam serĉas influon:
Mi konas personojn kiu movŝajnigas profesie, duonprofesie aŭ eĉ
ludante (ne nur infanojn). Mi eĉ laboris dum iom da tempo en komputila
movŝajnigado. Mi neniam renkontis filmdesegnistojn.

2009/10/3 Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>:
.........


Kion pensas c'iuj pri mov-bild-o?
>
> Amike
>
> Renato

Ĝi estas bona solvo.
Ĉu ni volas diri - movbildigisto? Komputila movbildiga programaro?

Bert Schumann

unread,
Oct 3, 2009, 8:21:43 PM10/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
En latinidaj lingvoj, la vorto animacio rilatas animon en la senco de
vigla aktiva agado.
Tiu vigla agado estas ghia chefa senco.
Ghia kinejo senco estas "anim-ita filmo", t.e. filmo kun movoj faritaj
el bildoj, precipe desegnoj.
Tial mi ne uzos nur "animacio" sed iun formon kun "filmo"

--
Salutas Bert SCHUMANN

Cetere, chu vi konas la
+ francan E-kastelon: http://gresillon.org
+ infankongreseton: http://bertosch.free.fr/iik2009
+ politikan E-movadon: http://e-d-e.org
.
.
.

Bert Schumann

unread,
Oct 3, 2009, 8:45:15 PM10/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Mi ankaŭ vidis vorton "movbildo" ĉe ReVo. Kial neniu pridiskutis tion?

Tiun mi shatas: mallonga kaj klara: bildo kun movoj.
La aziaj lingvoj devus pli ofte helpi trovi taugan vorton

Renato Corsetti

unread,
Oct 4, 2009, 3:57:01 AM10/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bert:

> La aziaj lingvoj devus pli ofte helpi trovi taugan vorton
>
Mi konsentas. Bedau'rinde tro malmultaj c'inaj kaj japanaj esperantistoj
partoprenas niajn laborojn. (sed tiuj, kiuj partoprenas multe helpas).

En c'i tiu aparta vorto "movbildo" estas iom stranga por eu'ropaj mensoj
pro la ununombra "bildo" (kio ne g'enas en la c'ina au' japana).

C'u "movig'antaj bildoj" au' "bild-movado" same tau'gus?

Amike

renato


Cvi Solt

unread,
Oct 4, 2009, 4:14:05 AM10/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/10/4 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
Mi jam skribis ion - ni bezonas derivatajn vortojn, kaj "moviĝantaj
bildoj" aŭ alia duvorta esprimo certe ne taŭgas.
Mi ne šаtus "Moviĝanta bildisto", "komputila moviĝanta bildfara
programaro", ktp - ne nur longaj sed facile miskompreneblaj

Ni bezonas unuvortan esprimon, kaj ne pli longan ol - "bild-movado",
"movbildo", maksimume "movŝajnigo" "vigligado"

amike

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 4, 2009, 4:23:19 AM10/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skibis:

> C'u "movig'antaj bildoj" au' "bild-movado" same tau'gus?

Ambaŭ esprimoj ŝajnas esti kandidatoj por anstataŭi
la vorton "filmo" en tute ĝenerala senco. Filmo povas
esti desegnita aŭ realaĵa. Sed ni ja serĉas vorton por
tiaj filmoj, kiuj estas desegnitaj aŭ komputile
kreitaj aŭ simile - ne faritaj per kamerao, kiu
kaptas la realaĵon kaj ties realan moviĝon. Ankaŭ
kiam temas tia reala moviĝo kaj pri kamerao, ja
kreiĝas bildoj, aŭ pli ĝuste ĉeno da bildoj, kies
montrado donas la impreson de moviĝo.

Se mi ne eraras, "animation" nuntempe ofte celas
aldonaĵojn al realaĵa filmo. Iuj el la aferoj,
kiujn oni vidas en la filmo, estas realaj kaj
reale moviĝas (moviĝis...), dum aliaj estas
komputile kreitaj kaj aldonitaj al la realaĵa
filmo per "animation". Tiam ne eblas nomi tiujn
aldonitaĵojn "moviĝantaj bildoj" aŭ "bildmovado".

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Renato Corsetti

unread,
Oct 4, 2009, 4:31:26 AM10/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

> Se mi ne eraras, "animation" nuntempe ofte celas
> aldonaĵojn al realaĵa filmo.
do, la afero ig'as pli malsimpla kaj meritas pli da esploro.

amike

renato


Marcos Cramer

unread,
Oct 4, 2009, 4:59:50 AM10/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:


Jes. Intertempe ni prefere menciu nian linion pri "animacio" nur kun "~" anstataŭ "→", ĉu ne?

Amike,

Marcos

Tomaž Longyka

unread,
Oct 4, 2009, 5:16:47 AM10/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> En c'i tiu aparta vorto "movbildo" estas iom stranga por eu'ropaj mensoj
> pro la ununombra "bildo" (kio ne g'enas en la c'ina au' japana).

Ĉu eble MOVBILDARO?

Amike
Tomaso

Renato Corsetti

unread,
Oct 4, 2009, 6:35:57 AM10/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Jes. Intertempe ni prefere menciu nian linion pri "animacio" nur kun "~" anstataŭ "→", ĉu ne?
Mi ne havas ion principan kontrau' tio, se neniu alia listano protestas. Intertempe mi pluesploras kaj konstatas, ke NPIV ne konas la aferon (ec' ne sun anim-, kiel g'i povus fari).

Alivorte Vikipedio diras:

Animacio (aŭ desegnofilmomovbildo) estas optika iluzio, truko de movo kreata per seriemontrado de statikaj elementoj. Ĝenerale oni kreas ĝin per desegnitaj moviĝantaj bildoj. (vd.celuloida animacio) Animacio devenas el la latina anima (animo). Filmo kreata el animacio estas animacia filmo, tamen ilin oni ofte ne apartigas. Japandevena vorto animeo ofte mencias pri Japana animacia filmo, dum devenas el Anglalingva animation (animacio).

Do, g'i iel akceptas kaj nian "desegnofilmo" kaj ankau' "movbildo".

Mi pluesploras.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Oct 4, 2009, 7:03:03 AM10/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Alivorte Vikipedio diras:

Animacio (aŭ desegnofilmomovbildo) estas optika iluzio, truko de movo kreata per seriemontrado de statikaj elementoj. Ĝenerale oni kreas ĝin per desegnitaj moviĝantaj bildoj. (vd.celuloida animacio) Animacio devenas el la latina anima (animo). Filmo kreata el animacio estas animacia filmo, tamen ilin oni ofte ne apartigas. Japandevena vorto animeo ofte mencias pri Japana animacia filmo, dum devenas el Anglalingva animation (animacio).

Do, g'i iel akceptas kaj nian "desegnofilmo" kaj ankau' "movbildo".

Tiujn alternativojn mi enmetis en la Vikipedion post nia antaŭa diskuto pri "animacio". Mi tamen planis anstataŭigi ilin per "movŝajnigo aŭ movŝajniga filmo" aŭ io simila depende de la rezulto de nia diskuto.

Mi ankoraŭ repripensis la atentigon de Bertilo pri komputile kreataj 'animacioj' kiujn oni aldonas al realaĵfilmo. Tio certe estas kialo konraŭ la uzo de "moviĝantaj bildoj", "movbildo" kaj "bildmovado", sed ne ŝajnas konraŭi nian alternativon "movŝajnigo". Do se ni daŭre mencias "movŝajnigo" en la unua loko, ni ja povas resti ĉe la simbolo "→".

Estus bele, se ni iel povus informi la leganton, ke kiam temas pri desegnofilmo oni diru "desegnofilmo", sed sen ŝajnigi ke "desegnofilmo" vere povas anstataŭigi "animacio". Laŭ mi ni povus tion fari jene:

animaci·o ~ mov·ŝajn·ig·o; mov·ŝajn·ig·a film·o; (kiam temas pri desegnofilmo) desegn·o·film·o

Ĉu la aliaj konsentas kun ĉi tiu aranĝo?

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 4, 2009, 8:48:32 AM10/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> animaci·o ~ mov·ŝajn·ig·o; mov·ŝajn·ig·a film·o; (kiam temas pri
> desegnofilmo) desegn·o·film·o
>
> Ĉu la aliaj konsentas kun ĉi tiu aranĝo?
La c'efa konsento eble devas veni pri la signo = .

Amike

Renato


>

Vastalto

unread,
Oct 4, 2009, 9:12:35 AM10/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> skribis:

>animaci·o ~ mov·ŝajn·ig·o; mov·ŝajn·ig·a film·o; (kiam temas pri
>desegnofilmo) desegn·o·film·o
>
>Ĉu la aliaj konsentas kun ĉi tiu aranĝo?

"movsxajnigo" sen kunteksto havus pli vastan sencon ol "animacio". Gxi
povus signifi ankaux iun agon de aktoro aux iluziisto sur scenejo.
Mi preferas "movbildo"-n certe influite de la japana. Tamen gxi havas
sian logikon.
"bildo" (ekz. de kato) povas esti ne nur desegnita, sed ankaux fotita
aux komputile konstruita. Kaj laux vidpunkto de la spektantoj gravas
tio, ke la bildo mem movigxas. Tio, ke gxi konsistas el pluraj bildoj
sinsekve montritaj, estas senrilata afero por la nomado de "movbildo".
Do ni povas uzi "movbildo"-n en ununombra formo.

Vastalto (HIROTAKA Masaaki)

Marcos Cramer

unread,
Oct 4, 2009, 12:59:58 PM10/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
La c'efa konsento eble devas veni pri la signo = .

Fakte, kiel mi skribis en la teksto antaŭ mia propono, mi planis mencii la linion kun "→" kaj ne kun "~". Do laŭ mia propono la linio estu

animaci·o ~ mov·ŝajn·ig·o; mov·ŝajn·ig·a film·o; (kiam temas pri desegnofilmo) desegn·o·film·o

Vastalto en sia pledo por "movbildo" ne respondis al la kritiko ke "movbildo" ankaŭ povus signifi ajnan filmon, do inkluzive de realaĵfilmo. Ankaŭ tie ja temas pri moviĝanta bildo el la vidpunkto de la spektanto.

Amike,

Marcos

Leo De Cooman

unread,
Oct 4, 2009, 6:45:46 PM10/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bert skribis:

>> Mi ankaŭ vidis vorton "movbildo" ĉe ReVo. Kial neniu pridiskutis tion?
> Tiun mi shatas: mallonga kaj klara: bildo kun movoj.


Ankaŭ mi trovas tiun vorton klara.

Amike salutas
Leo

Vastalto

unread,
Oct 4, 2009, 9:41:19 PM10/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> skribis:

>Vastalto en sia pledo por "movbildo" ne respondis al la kritiko ke
>"movbildo" ankaŭ povus signifi ajnan filmon, do inkluzive de realaĵfilmo.
>Ankaŭ tie ja temas pri moviĝanta bildo el la vidpunkto de la spektanto.

Tiu kritiko estas same aplikebla ankaux al "movsxajnigo". Cxiuspeca
filmo (inkluzive de realajxfilmo) esence sxajnigas movon per serio da
filmeroj.
Laux vortohistorio "filmo" ekhavis sencon de "movigxanta bildo" en la
frua tempo. Gxi estis nova tekniko de prezentado kun movo.
Aliflanke "bildo" enhavas nocion/koncepton(?) de desegnajxo prezentanta
senmovan figuron. Gxi estas tradicie sen movo. Do se ni ekuzas
"movbildo"-n, gxi devas preni sencon de ia nova tekniko alispeca ol
gxisnuna "filmo" (kiu unue disvolvigxis kiel "realajxfilmo").
Tiamaniere mi rezonas pri sencodivido inter "filmo (realajxfilmo)" kaj
"movbildo" (laux la japanlingva vidpunkto).

La vorto "movbildoj" en la senco de "animacio" estas registrita en jenaj
vortaroj:
1. Nova Vortaro Esperanto-Japana (1963)
2. Vortaro de Esperanto, Eo-Ja Ja-Ea (1964)
3. Vortaro Japana-Esperanta (1982)
4. Esperanto-Cxina Vortaro (1990)
5. Granda Vortaro Cxina-Esperanta (2007)

La vorto "mov(o)bildoj" kune kun la senco de "filmo" estas registrita en
jenaj vortaroj:
6. Granda Vortaro Esperanto-Korea (1994)
7. Esperanto-Japana Vortaro (2006)

Tiu cxi lasta registras "aninmita filmo"-n kaj "animitaj desegnoj"-n
anstatauxe.

Vastalto (HIROTAKA Masaaki)

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 5, 2009, 2:28:47 AM10/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto skribis:

> Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> skribis:

>> Vastalto en sia pledo por "movbildo" ne respondis al la kritiko ke
>> "movbildo" ankaŭ povus signifi ajnan filmon, do inkluzive de realaĵfilmo.
>> Ankaŭ tie ja temas pri moviĝanta bildo el la vidpunkto de la spektanto.

> Tiu kritiko estas same aplikebla ankaux al "movsxajnigo". Cxiuspeca
> filmo (inkluzive de realajxfilmo) esence sxajnigas movon per serio da
> filmeroj.

Jes. Krome ankaŭ realaĵa filmo principe uzas specon de "animation".
Ankaŭ tiam la movo estas iluzio kreita per rapida montrado
de vico da ordinaraj bildoj, kiuj tamen estas fotoj de
realaĵo. Oni ne kutimas nomi tion "animacio" nuntempe, sed
principe ankaŭ tio estas "animation". Sed la konvencio estas
rezervi la terminon "animation" por "animation" kreita pere
de nerealaĵaj bildoj. Tute en ordo. Simile ni povas
konvencie rezervi "movbildo" por filmoj kreitaj el bildoj
nerealaĵfotaj.

> Laux vortohistorio "filmo" ekhavis sencon de "movigxanta bildo" en la
> frua tempo. Gxi estis nova tekniko de prezentado kun movo.
> Aliflanke "bildo" enhavas nocion/koncepton(?) de desegnajxo prezentanta
> senmovan figuron. Gxi estas tradicie sen movo. Do se ni ekuzas
> "movbildo"-n, gxi devas preni sencon de ia nova tekniko alispeca ol
> gxisnuna "filmo" (kiu unue disvolvigxis kiel "realajxfilmo").

Bona argumentado.

> Tiamaniere mi rezonas pri sencodivido inter "filmo (realajxfilmo)" kaj
> "movbildo" (laux la japanlingva vidpunkto).

Jes.

> La vorto "movbildoj" en la senco de "animacio" estas registrita en jenaj
> vortaroj:
> 1. Nova Vortaro Esperanto-Japana (1963)
> 2. Vortaro de Esperanto, Eo-Ja Ja-Ea (1964)
> 3. Vortaro Japana-Esperanta (1982)
> 4. Esperanto-Cxina Vortaro (1990)
> 5. Granda Vortaro Cxina-Esperanta (2007)

Tio estas tre grava informo. Se tiom da vortaroj jam
registris "movbildo" kun tia signifo (parte konvencia,
same kiel multaj aliaj terminoj), tio estas forta
argumento por ke ni akceptu tion.

Renato Corsetti

unread,
Oct 5, 2009, 3:46:59 AM10/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:

La vorto "movbildoj" en la senco de "animacio" estas registrita en jenaj 
vortaroj:
  
Mi komencas kompreni, ke tiu vorto havas grandan tradicion en la orientazia Esperantujo.

Amike

Renato


Bert Schumann

unread,
Oct 5, 2009, 4:50:54 AM10/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
> rezervi la terminon "animation" por "animation" kreita pere de nerealaĵaj bildoj.
> rezervi "movbildo" por filmoj kreitaj el bildoj nerealaĵfotaj.

Bonvolu atenti ĝeneralan regulon, ke oni kutime uzas vortojn ne ĉiam
tre precize, rektasence.
Ekzemple ni "televidas" aŭ "vidas filmon" kvankam parte pli gravas
"aŭdi" la tekston kaj son-aron ol "vidi" ion.

Tial vortoj kiel "movbildo" povus taŭgi por la plej ĝenerala senco,
kaj el realaĵfotoj kaj el ne-realaĵfotaj

mar...@melburno.org.au

unread,
Oct 6, 2009, 9:14:21 PM10/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Samtial mi neniam uzas la neologismon "spekti", char mia (kaj tiu de
la europaj etnaj lingvoj) "rigardi" kompreneble enhavas ankau la
auskultadon. Tial "spekti" estas superflua.
Amike!

Renato Corsetti

unread,
Oct 7, 2009, 4:31:44 AM10/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel:
Samtial mi neniam uzas la neologismon "spekti", char mia (kaj tiu de
la europaj etnaj lingvoj) "rigardi" kompreneble enhavas ankau la
auskultadon. Tial "spekti" estas superflua.
Pri tio ni ne povas fari ion, krom se estus granda premo. Ĝi estas nun oficiala:

http://www.bonalingvo.it/index.php?title=9oa:_spekt-i .

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages