propono pri kunlaboro

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Dec 4, 2009, 11:22:11 AM12/4/09
to °listo 'la bona lingvo', ° listo 'Klasika Esperanto', ° listo 'tutmondeca esperanto'
Bart Demeyre kreis ĉi tiun retejon:
http://www.kono.be/vivo/

Li ŝatus, ke ni rigardu ĝin kaj cerbumu pri kiel ni povas kunlabori per la rezultoj de niaj diskutoj.

Amike

Renato


Johan Derks

unread,
Dec 5, 2009, 3:36:48 AM12/5/09
to Tutmondeca...@yahoogroups.com, °listo 'la bona lingvo', ° listo 'Klasika Esperanto'
Unuarigarde la ideo shajnas bona kaj la prezentomaniero orda kaj bela (kvankam mi ankorau ne bone komprenis chiujn teknikajhojn, ekzemple tiujn sub 'Gravaj shanghoj'), sed ............
chu Bart Demeyre (kiun mi ne konas) povus pli larghe priskribi:
1. la diferencon inter la listoj la-bona-lingvo (vortodiskuta), Tutmondeca-Esperanto (principoj kaj mastrumado de vortokreado kaj formortado, de landonomoj, de kvalito de lernolibroj ks) kaj Ade-diskuto (ne de Klasika Esperanto, char ghi finighos je la 15a de decembro) unuflanke kaj de ReVo, Majstro, Komputeko kaj Vikipedio aliflanke ?
2. la celojn kaj funkciadon de ReVo, Majstro, Komputeko kaj Vikipedio ?
3. sian propran ideon pri kunlaborado ? 
4. la esencon de la priskribo de ViVo:
ViVo estas celita por la vortoj kiuj "vivas" kaj do ankoraŭ povas "morti", malaperi. Multaj el ili meritos la eternan vivon kaj eniros la paradizon por la vortoj, tio estas la ReVo (Reta Vortaro) de Esperanto. La ViVo-vikio estas diskutejo, antaŭpreparejo por aliaj vortaroj kaj terminaroj kiel ReVo, Vikivortaro kaj la vortaro de Lernu
Chu tiu priskribo implicas, ke pli da vortoj devas vivi au pli da ili devas formorti ? Kio estas la bezono de 'antaupreparejo' ?
Chu la deziro krei ordigitan diskutadon ankau inter malsamaj vortarejoj ne kondukos al plia netravidebleco ?
 
 
Johan Derks

Renato Corsetti

unread,
Dec 5, 2009, 10:02:16 AM12/5/09
to Tutmondeca...@yahoogroups.com, °listo 'la bona lingvo', ° listo 'Klasika Esperanto', Bart Demeyere
Johan Derks:
Unuarigarde la ideo shajnas bona kaj la prezentomaniero orda kaj bela (kvankam mi ankorau ne bone komprenis chiujn teknikajhojn, ekzemple tiujn sub 'Gravaj shanghoj'), sed ............ chu Bart Demeyre (kiun mi ne konas) povus pli larghe priskribi:
Bart ne estas membro de niaj listoj. Mi plusendas al li viajn petojn, kaj vi rajtas interkorespondi private.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages