Mi klarigis al li la sencon en tiu kunteksto, sed mi demandas min, ĉu ni ne devus havi linion:
bis [4oa] (en la senco de aldona numero) --> A, .1 (aŭ alia taŭga maniero por komprenigi, ke temas pri aldonita ero, ekzemple 10bis --> 10A, 10.1)
Chu vere "bis" foje havas la signifon chi tie menciitan de vi?
Chu vi povas mencii aliajn uzojn de la vorto kun chi tiu signifo?
"Bis" devenas de latina vorto, kiu signifas "dufoje" kaj ankaux "duoble".
"Bis bina sunt quattuor" lauxvorte signifas: "dufoje po du estas kvar".
En koncertoj ktp., "biso" estas du(a)foja plenumo de muzikajxo - kvankam en
la praktiko ankaux povas esti kroma plenumo de muzikajxo ne plenumita
antauxe.
Se oni en nova eldono de libro(serio) ensxovas novan paragrafon, cxapitron,
volumon k.s., ne volante sxangxi la originan numeradon, oni en kelkaj
lingvoj - ne nur la itala kaj franca, sed ankaux la hispana - numeras gxin
per la numero de la antauxa unuo, aldonante "bis" = "du(a)foja (numero)".
Mi cxi tie ne volas malkasxi, kial "superjaro" hispanlingve estas "año
bisiesto".
Otto
ne nur la itala kaj franca, sed ankaux la hispana - numeras gxin per la numero de la antauxa unuo, aldonante "bis" = "du(a)foja (numero)".
> Do, la tuta latinida mondo!
Pardonu iometan devojiĝon. Mi ŝatus foje legi viajn
observojn el reala lingvouzo en Esperantujo.
En Bjalistoko estis multaj brilaj muzikprezentoj, el
kiuj mi tamen povis ĉeesti nur kelkajn. Tie mi
vidis plurfoje tre entuziasman publikon. Do, estis
perfektaj situacioj por krii "bis!". Se vi ĉeestis,
ĉu vi aŭdis tian ekkrion?
Mi mem ne notis ion tian. Mi pensas, ke mi rimarkus
kaj memorus, se aŭdiĝus "bis". Certe iu kriis ekz.
la iom alisencan "bravo!", tion mi memoras, kaj ĝi
ja ne estas pure esperanta esprimo sed tamen iom
internacia.
Kvankam mi konas la vorton, mi sentus ĝin ege "papera"
esprimo de miaj raviteco. Spontanea krio estus eble
"ripeton!", "ankoraŭ!", "pli, pli!", "refoje!" aŭ io
simila. Por mi mem bone servis intensa aplaŭdado,
eventuale ritma, kaj ŝajnis ke la muzikistoj komprenis
tion.
Harri
En Bjalistoko estis multaj brilaj muzikprezentoj, el
kiuj mi tamen povis ĉeesti nur kelkajn. Tie mi
vidis plurfoje tre entuziasman publikon. Do, estis
perfektaj situacioj por krii "bis!". Se vi ĉeestis,
ĉu vi aŭdis tian ekkrion?
Mi mem ne notis ion tian. Mi pensas, ke mi rimarkus
kaj memorus, se aŭdiĝus "bis". Certe iu kriis ekz.
la iom alisencan "bravo!", tion mi memoras, kaj ĝi
ja ne estas pure esperanta esprimo sed tamen iom
internacia.
Kvankam mi konas la vorton, mi sentus ĝin ege "papera"
esprimo de miaj raviteco. Spontanea krio estus eble
"ripeton!", "ankoraŭ!", "pli, pli!", "refoje!" aŭ io
simila. Por mi mem bone servis intensa aplaŭdado,
eventuale ritma, kaj ŝajnis ke la muzikistoj komprenis
tion.
Mi ŝatus foje legi viajn observojn el reala lingvouzo en Esperantujo.
Honeste, mi ne estis atentanta pri tio, sed efektive mi havas la impreson, ke mi ne aŭdis ĝin.. . . estis perfektaj situacioj por krii "bis!". Se vi ĉeestis, ĉu vi aŭdis tian ekkrion?
Kvankam mi konas la vorton, mi sentus ĝin ege "papera" esprimo de miaj raviteco. Spontanea krio estus eble "ripeton!", "ankoraŭ!", "pli, pli!", "refoje!" aŭ io simila.
Kiel interjekcio preskaux cxio tauxgas. Pensu pri "Gxis!", kiu ecx rimas kun
"bis". Neniu gxin konsideras tro mallonga por tauxgi kiel oportuna adiauxa
elkrio.
Eble en Bjalistoko mi ne auxdis "bis!"-kriojn, sed en aliaj
Esperanto-arangxoj mi nebule memoras esti auxdinta tiajn, eble de
slavlingvanoj. La E-a-rusa vortaro de Bokarev efektive donas kiel tradukon
de "bis!" "bis!", kaj kiel tradukon de "bisi" "bisirovat'". La vorto
apartenas ankaux al la repertuaro (por resti cxe la muzika lingvajxo) de
Pola Radio.
En la hispana oni kutimas krii "Otra, otra!" = "Alian, alian!",
interpreteble kiel "alian fojon (denove)" aux "alian muzikajxon".
La E-a-norvega vortaro tradukas "bis!" per "dakapo!" (el la itala "da capo"
= "de-komence"), kio aludas ripeton. Se biso ne estas ripeto de jam
prezentita muzikajxo, oni nomas gxin "ekstranummer" (mi ne bezonas traduki).
Otto
Mi proponas lasi nur la du unuajn vortojn - sufiĉas
La Reta Vortaro difinas kakofonio per "malharmonio".
Pri la proponita samsignifaĵo, ĉu entute kakofonio estas eco? Al mi ĝi
ŝajnas esti aĵo, eble pro influo de la itala lingvo.
--
Fabio
Ne nur de la itala. Cxu "mal-bel-son-ec-o, mal-bel-son-ajx-o"? Laux mia
impreso la vorto estas uzata cxefe, kiam la malbelsonajxo estas lauxta, kun
proksimuma signifo "bruegacxo" (tamen tion mi ne proponas por la linio).
Otto
Finfine, vorto de kiu oni ne propronis depreni la negativan nuancon! (Cetere, estus malfacile trovi neuxtran anstatauxan terminon, cxar ja la vorto kakofonio venas el la grekaj vortoj kakòs = malbona kaj fonìa = sono).
Cxe-okaze: mi havus kelkajn proponojn pri modifo de Libio, sed...
Amike kaj sxerce
Antonio
Cxe-okaze: mi havus kelkajn proponojn pri modifo de Libio, sed...
jes
> Mi kompletigas mian proponon al la jeno: kakofoni-o --> son-a?-ec-o
> (=eco "esti sona?a"); son-a?-a?-o (=sona?a konkreta?o).
Mi pensus tuj pri io kia: multe da vocxoj kaj/aw muzikinstrumentoj,
kiuj sonas law neharmonia maniero...
gxis, Ronaldo N
mi ne kredas ke mi iam ajn renkontis "avan" sen "gard". ne mirigas ke homoj
evitas konfuzon (av-ano, av-an-ul-o)
> Date: Wed 26 Aug 2009 10:07
> From: Renato Corsetti
>
>
> La? PIV "avano" estas tio, kion mi nomus en Espernato "anta?o".
>
> Kio pri la linio
>
> avan-o --> anta?-o ?
nur se vi aldonas precizigojn - "antaw" ja jam havas plurajn signifojn.
"avangardo" law mi indikas antawgrupon tehxnologian, kulturan,
sciencan - gxi ne estas uzata
kadre de biciklokonkurso
gxis, Ronaldo N