Luis :
[...]Se mi bone kaptas vian pensmanieron, oni devus forgesi kaj lughon kaj sledon por restigi nur glitveturilon. Chu?
Principe jes, sed en la praktiko mi pretas je pluraj kompromisoj. Vidu la listojn en http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj por havi ideon pri la afero.
Ke "sled/o" sidas en unu el la Oficialaj Aldonoj, tio estas plia pruvo pri malsaneco de la Akademio
Francisko:
Ke "sled/o" sidas en unu el la Oficialaj Aldonoj, tio estas plia pruvo pri malsaneco de la Akademio
Kara Francisko,
mi kaj vi apartenas jam al la dinosaŭra epoko. Vi pravas, kaj ne ĉesu memorigi nin pri tio, kvankam la Akademio kaj la mondo preferas alian vojon.
La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo «Fundamento de Esperanto», en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj «tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto». Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu troviĝas en la «Fundamento de Esperanto», ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo.
2009/2/12 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
>
> Francisko:
>
> Ke "sled/o" sidas en unu el la Oficialaj Aldonoj, tio estas plia
> pruvo pri malsaneco de la Akademio
>
> Kara Francisko,
>
> mi kaj vi apartenas jam al la dinosaŭra epoko. Vi pravas, kaj ne ĉesu memorigi nin pri tio, kvankam la Akademio kaj la mondo preferas alian vojon.
Mi ne konsentas kun Renato, ke enesto de "glit/vetur/il'" en la
Universala Vortaro dependus de niaj au aliulaj preferoj. Tio estas
efektivajho, kiun oni povas nur konstati. Nek ia ajn akademio (kaj
precipe ne la Akademio de Esperanto), nek "la mondo" povas fari, ke
tiel ne estu.
Nu, se la ghusta vortobazo Esperanta estas "glit/vetur/il'", ghi
ne povas samtempe esti "sled/", nek io ajn alia.
Tiurilate kompareblaj kun "dinosauroj" estas tiuj homoj, kiuj
kvazaue vivas ankorau antau la jaro 1905-a : kiuj ankorau ne legis la
paragrafon kvaran en la Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo,
do ne scias, ke :
>>
>> La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo «Fundamento de Esperanto», en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj «tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto». Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu troviĝas en la «Fundamento de Esperanto», ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo.
NUR tian "ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu
> Mi ne konsentas kun Renato, ke enesto de "*glit/vetur/il'*" en la
> Universala Vortaro dependus de niaj au aliulaj preferoj. Tio estas
> efektivajho, kiun oni povas nur konstati. Nek ia ajn akademio (kaj precipe
> ne la Akademio de Esperanto), nek "la mondo" povas fari, ke tiel ne estu.
Prave.
> Nu, se la ghusta vortobazo Esperanta estas "*glit/vetur/il'*", ghi ne
> povas samtempe esti "*sled/*", nek io ajn alia.
Malprave.
La ideo, ke oni ne rajtas enkonduki alian vorton, se en la Fundamento
jam ekzistas vorto por la sama ideo, estas principo ne-Fundamenta.
La principoj, kiel kaj kiom la Fundamento fiksas la bazon por nia
lingvo, kaj kiamaniere la lingvo povas evolui sur tiu bazo, troviĝas
en la Antaŭparolo de la Fundamento. Tie estas tute klare kaj eksplicite
dirite, ke ja eblas enkonduki novajn vortojn eĉ kiam jam ekzistas por
tio vorto en la Fundamento. Mi ne citos nun tiujn partojn, ĉar ĉiu el
ni povas mem relegi tiun tekston.
> Tiurilate kompareblaj kun "dinosauroj" estas tiuj homoj, kiuj kvazaue
> vivas ankorau antau la jaro 1905-a : kiuj ankorau ne legis la paragrafon
> kvaran en la Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo, do ne scias, ke :
>> La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la
>>> lingvo Esperanto estas la verketo «Fundamento de Esperanto», en kiu neniu
>>> havas la rajton fari ŝanĝon.
Prave. Oni ne povas ŝanĝi tion, kio estas en la Fundamento, sed oni ja
rajtas aldoni pliajn elementojn al la lingvo.
>> *Nur* tian "ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu
> materialo, kiu troviĝas en la «Fundamento de Esperanto»," oni en
> Esperanto "havas la rajton esprimi" en ia alia maniero.
Ĝuste. Sed se oni trovas la materialon en la Fundamento _maloportuna_,
oni ja rajtas ekuzi ion alian laŭ la klarigoj en la Antaŭparolo
de la Fundamento. La formoj novaj tamen devas ekzisti apud la formoj
malnovaj kiel paralelaĵoj, kiel Zamenhof klarigis en la Antaŭparolo
de la Fundamento.
> CHu ne ghuste kun la celo tiajn dinosaurojn kontraui estis fondita nia
> grupo "*la-bona-lingvo*" ?
Laŭ mi kompreno la listo laboras por realigi tiujn ideojn de Claude
Piron, kiujn li prezentis en la libro "La Bona Lingvo".
Zamenhof mem, kiu verkis kaj la Fundamenton, kaj ties Antaŭparolon
kaj la Bulonjan Deklaracion, tute ne interpretis la rolon kaj sencon
de la Fundamento en maniero eĉ iomete simila al la tiurilataj ideoj, por
kiuj Francisko laboras. Se oni rigardas la praktikan agadon de
Zamenhof post la apero de la Fundamento, oni devas konstati, ke estas
abismo inter liaj ideoj kaj tiuj de Francisko. Ĉu vere povas esti, ke
Zamenhof plene miskomprenis la Fundamenton? Mi pensas, ke ne.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
materialo, kiu troviĝas en la «Fundamento de Esperanto»," oni en Esperanto "havas la rajton esprimi" en ia alia maniero.
> La iom teoria debato inter Frnacisko kaj Bertilo povus daŭri longe.
Efektive.
> Ĉio turniĝas ĉirkaŭ tiu koncepto:
>
> /> *Nur* tian "ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu
> /
>>> /materialo, kiu troviĝas en la «Fundamento de Esperanto»," oni en
>>> Esperanto "havas la rajton esprimi" en ia alia maniero.
>>> /
> Inter la esperantistaro [kaj en alia tre limigita grado ankaŭ inter ni
> en ĉi tiu listo] ekzistas tuta gamo, ek de tiuj, kiel Francisko - kaj
> kompromiseme mi - por kiuj neniu vorto de la Fundamento estas
> maloportuna preskaŭ el religia principo,
Tamen ne, ĉar almenaŭ vi, kaj eble ankaŭ Francisko, iafoje ja
tute aprobas novajn vortojn, kiuj anstataŭas Fundamentajn.
Kiel ekzemplojn mi povas mencii "redakti" kaj "redaktisto"
anstataŭ la Fundamentaj "redakcio" kaj "redaktoro", kaj ankaŭ
"rezulto" anstataŭ la Fundamenta "rezultato". Aŭ ĉu mi
mismemoras?
Krome mi supozas, ke kaj vi kaj Francisko uzas la vorton
"peruko", dum la Fundamento por tiu nocio donas la vorton
"hararo".
Estus interese scii, kiel vi kaj Francisko opinias pri
vortoj kiel la jenaj:
"konkeri" ("almiliti" en la Fundamento),
"armeo" ("militistaro"),
"samovaro" ("temaŝino"),
"drato" ("metalfadeno"),
"firmao" ("firmo"),
"inflamo" ("brulumo"),
"tajli" ("altranĉi"),
"ebria" ("malsobra"),
"heziti" ("ŝanceli"),
"templo" ("sanktejo"),
"reptilio" ("rampaĵo"),
"varo" ("komercaĵo").
> al tiuj por kiuj ĉio, ankaŭ nur
> unu plia silabo aŭ la fakto ke en la angla oni uzas malsaman radikon,
> estas sufiĉa kialo por maloportuneco.
> Necesas vivi kun tio, ĉar la ĝusta mezo estas ree nur demando de
> prudento, ne matematike kalkulebla.
Jes. Tute eblas opinii, ke kvinsilaba "glitveturilo" estas
maloportuna, precipe kiam oni bezonas paroli pri diversaj specoj
de glitveturiloj, kio necesigas ankoraŭ plilongigi tiun vorton
aŭ aldoni klarigan A-vorton. Tio povas jam fariĝi tre maloportuna
por personoj, kiuj bezonas ĉiutage multfoje paroli pri tiaj
veturiloj. Por ili dusilaba "sledo" povas esti treege bonvena
faciligo. Aliaj povas tion prijuĝi alimaniere. Gravas, ke
neniu oficiala dokumento, kaj certe ne la Fundamento, enhavas
ian oficialan malpermeson krei tiajn vortojn.
Tamen ne, ĉar almenaŭ vi, kaj eble ankaŭ Francisko, iafoje ja tute aprobas novajn vortojn, kiuj anstataŭas Fundamentajn. Kiel ekzemplojn mi povas mencii "redakti" kaj "redaktisto" anstataŭ la Fundamentaj "redakcio" kaj "redaktoro", kaj ankaŭ "rezulto" anstataŭ la Fundamenta "rezultato".
Krome mi supozas, ke kaj vi kaj Francisko uzas la vorton "peruko", dum la Fundamento por tiu nocio donas la vorton "hararo".
Estus interese scii, kiel vi kaj Francisko opinias pri vortoj kiel la jenaj:
Gravas, ke neniu oficiala dokumento, kaj certe ne la Fundamento, enhavas ian oficialan malpermeson krei tiajn vortojn.
Kredeble vi celas tiun: < http://www.homaranismo.info/Kontribuoj.htm >.
"Li" estas Helmut Welger, kaj sen liaj kontribuoj la afero kredeble estus multe pli ne-klara al mi.
Zamenhof uzis la kvazauprefikson "pseudo-", ekzemple en "pseudosufiksoj", "pseudo-patriotismo", "pseudo-scienca" kaj "pseudo- laboro".
Krome "kripto-" estas parto de Regul-15-vorto(j), ekzemple "kriptografio". Se ech Zamenhof prefikse uzis kvazauprefikson de Regul-15-vortoj (vidu la ekzemplojn pri "pseudo-"), oni ne mallaudu iun pro tio, ke shi au li tiurilate imitas la Zamenhofan stilon (pro la Bulonja Deklaracio paragrafo 4 frazo 6).
-- Andreas Kueck
mi de kelkaj semajnoj estas pli bonlingva ol vi
Cetere: La ideo, ke en Esperanto estas au estu nur unu senco al unu vorto, estas nur deziro kaj refutebla interalie per Fundamentaj vortoj kiel ekzemple "firmo", "certa", "tiel" kaj "de".