traduko de Alsace - Elsass

7 views
Skip to first unread message

Daniel Houguet

unread,
Mar 19, 2013, 9:37:57 AM3/19/13
to esperanto estas facila, Etnismo, etnistoj, La bona lingvo, Mulhouse Espéranto, tradukado, tradukado-fr-eo, Traduko
Saluton;

Mi ne trovis la tradukon de "Alsace - Elsass"
sur la etnoglosaro de IKEL
http://ikel.stel.net/etnoglosaro.html .
Sed mi trovis plurajn retejojn, kie la vorto "Alzaco" estas uzita,
ĉefe:
http://esperanto-panorama.net/francio/alzaco.htm .
Aliaj uzas la vortojn "Alsaco" aŭ "Elzaco".

Mi deziras scii, kiu estas la plej taŭga traduko.

Dankon;

Daniel Houguet

Renato Corsetti

unread,
Mar 19, 2013, 10:01:18 AM3/19/13
to la-bona...@googlegroups.com
Daniel:
|    Mi deziras scii, kiu estas la plej taŭga traduko.
Mi pensas, ke mi mem ĝis nun uzis ĉefe la vorton "Alzaco", sed mi estus preta transiri al "Elzaco", se tio estus la preferata formo de la lokuloj.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Mar 19, 2013, 12:39:59 PM3/19/13
to la-bona...@googlegroups.com

La demando estas tikla, cxar temas pri miksalingva landoparto, sekve kun franca kaj germana loka nomo.

Arthur Baur en “Svisa Radio Internacia” (transprenita en Espero Katolika” 11/1982) uzis “Alsaco”:

http://www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1982_11.htm#10

 

Nikolao forlasis hejmon kaj familion, kio en lia tempo vekis grandan atenton kaj eĉ kritikon, kaj li ekpaŝis al la direkto de Alsaco, kiu tiam estis centro de la mistikistoj.

Rimarkindas, ke Baur uzis la francan formon, kvankam li mem estis germanlingvano.

 

Vikipedio, tamen, uzas “Alzaco”

http://eo.wikipedia.org/wiki/Alzaco

(lau la franca elparolo de “Alsace”).

 

Laux mia (modesta) opinio, preferindas la formo kiu rilatas al la skriba maniero, do Alsaco, internacie pli rekonebla.

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Daniel Houguet
Inviato: martedì 19 marzo 2013 14:38
A: esperanto estas facila; Etnismo; etnistoj; La bona lingvo; Mulhouse Espéranto; tradukado; tradukado-fr-eo; Traduko
Oggetto: (la bona lingvo) traduko de Alsace - Elsass

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
 
 

Andrea Fontana

unread,
Mar 19, 2013, 7:34:33 PM3/19/13
to la-bona...@googlegroups.com
oSaluton Daniel.
Konvinkas min la vidpunkto de Antonio. Cetere mi ĉiam trovis skribite "Alsaco".
Vi povus provi preti al esperantistoj el tie.
En interreto mi renkontis plurajn samideanojn el Mulhouse kaj Strassbourg.

Anĉjo.

Daniel Houguet

unread,
Mar 20, 2013, 7:09:57 AM3/20/13
to tradukado-fr-eo, Etnismo, La bona lingvo, Alzaco-Loreno
Dankon pro tiuj informoj.

Korajn salutojn;

Daniel houguet


2013/3/19 Xavier Godivier
Se oni sercxas per guglo aldonante du oftajn vortojn de Esperanto kiel
"kaj estas" por montri nur pagxojn en Esperanto, jen la nombro de rezultoj:
Alsaco: 11300
Alzaco: 21200
Elzaco: 29300

Tamen "referenc-ttt-ejoj" uzas nur la vorton "Alzaco":
ekzemple en:
Wikipedia
http://eo.wikipedia.org/wiki/Alzaco
Plena Ilustrita Vortaro:
http://vortaro.net/
Elsendo-Listo de alzacaj kaj lorenaj Esperantistoj:
http://fr.groups.yahoo.com/group/alzaco-loreno/

pri tiu lasta, mi memoras ke ekzistis debato inter la membroj de la
listo por scii kiun nomon elekti inter Alzaco kaj Elzaco. Kaj Alzaco
estis elektita sed indas noti ke iuj vere preferis "Elzaco".

Konklude, mi opinias ke se vi celas kompletigi glosaron eble indus
indiki la du eblecojn.

Elkore,
Zav'


Daniel Houguet

unread,
Mar 20, 2013, 5:47:53 AM3/20/13
to La bona lingvo
Dankon pro tiuj informoj.
Vi pravas, "Alsaco" rilatas al la skriba franca maniero
(sed "Alzaso" rilatus al la franca elparolo).
"Elzaso"rilatus al la alzaca elparolo,
tamen iuj uzas la vorton "Elzaco". 

Korajn salutojn;

Daniel houguet

2013/3/20 Andrea Fontana <fontan...@fastwebnet.it>
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages