Tion faris ne Guglo mem, sed adminstranto(j) de la diskutlisto
"ede-hu Europo Demokratio Esperanto Hungario".
Do vi turnu vin al la koncerna(j) administranto(j).
Vastalto
2008/04/05 [sab.] HIROTAKA Masaaki
_____________________________ http://www.vastalto.com/
Kial ne simple skribi "vi abonis al"
kaj uzi "je" en la aliaj frazoj kiam la "na-istoj" (kaj "no-istoj")
nepre volas uzi sian eltrovaĵon...
Tion faris ne Guglo mem, sed adminstranto(j) de la diskutlisto
"ede-hu Europo Demokratio Esperanto Hungario".
Do vi turnu vin al la koncerna(j) administranto(j).
Cxu? Mi ricevadas mesagxojn de la grupo eLiberaProgramaro, kaj ilia
piednoto tekstas jene:
Kaj en cxi tiu grupo la-bona-lingvo gxi tekstas:
--~--~---------~--~----~------------~-------~--~----~
la vortoj, pri kiuj ni diskutas chi tie, estas troveblaj en la listoj
che:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
-~----------~----~----~----~------~----~------~--~---
Cxi tiujn liniojn povas sxangxi cxiu administranto de la Guglo-grupoj.
Kaj en cxi tiu grupo la-bona-lingvo gxi tekstas:
Marcos
Jes, mi ja komprenis vin! Certe ekzistas antauxelektita teksto, kvankam
mi mem ne vidis tiun tekston en Esperanto. Tio estas solvenda problemo.
Sed praktike kaj tutsimple administranto de la grupo cxiam povas sxangxi
gxin. Do unue oni petu de la koncerna administranto. Poste sekvos
negoco kun Guglo.
Nu, mi iomete esploris la aferon.
Oni povas volontuli pri tradukado per "Google in Your Language".
Mi jam faris mian konton tie, kaj trarigardante la listegon de
traduk-tekstoj, mi trovis tiun "na". Sed nunmomente mi ne
sxangxis gxin.
Mi opinias, ke iu grupo da kompetentuloj faru sxangxon kun
interkonsento, cxar Guglo asertas jene en la redaktopagxo:
> We have high confidence in our current translation, so any
> translation you provide will need to be manually reviewed
> before it goes live. To help us with this process please
> explain (in English) how your changes improve the existing
> translation.
> Mi opinias, ke iu grupo da kompetentuloj faru sxangxon kun
> interkonsento, cxar Guglo asertas jene en la redaktopagxo:
>
> > We have high confidence in our current translation, so any
> > translation you provide will need to be manually reviewed
> > before it goes live. To help us with this process please
> > explain (in English) how your changes improve the existing
> > translation.
Vi ne vere pensas, ke Google dediĉus homforton al plibonigo de la
esperanta traduko, ĉu? Multe pli verŝajne, ili simple forigus la tutan
esperantan tradukon. Ili ne vere havas altan fidon en la nuna traduko,
ili simple ne havas manieron kontroli, kio estas bona kaj malbona
traduko, do ĝi neniam estos malaŭtomate kontrolita, kaj neniam estos
aprobita kaj enmetita. Ili ne povas lasi, ke ĉiu interesiĝanta
Esperantisto povu ŝanĝi la tradukon laŭvole (jen kun na, jen sen, jen
kun 'kurta', jen kun 'mallonga', jen kun 'korekta', jen kun 'ĝusta',
jen kun '-uj-', jen kun '-i-', ktp, ktp).
Antaŭ kelkaj jaroj ankaŭ mi aliĝis al la grupo de traduk-volontuloj,
ĉar mi pensis, ke la traduko por la serĉ-interfaco estas iomete
malbonstila (sed neniel tiel fuŝa kiel 'na'). Mi proponis kelkajn
korektojn kaj klarigis angle kial ili estas pli bone. Mi ne memoras
nun ĝuste kiajn ŝanĝojn mi proponis, sed mi neniam aŭdis de Google,
kaj mi dubas, ĉu ili estas enmetitaj.
Eble se UEA aŭ la Akademio povus starigi ian komisionon por kontroli
la tradukojn kaj oficiale komunki kun Google, ili havus sufiĉe da fido
por korekti la tradukojn, sed eĉ tiam ili pli verŝajne simple
malatentus. Mi neniel esperas, ke mem-nomumita grupo povus sukcese
enigi ŝanĝojn.
--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Got sente?
Ili simple prenis la unuan tradukon ricevitan (kiel "defaŭlton"). Mi
supozas, ke ĉe Google la esperanta traduko estas taksata apenaŭ pli
alte ol la tradukoj klingona, 'Pig Latin', 'bork, bork, bork', ktp.
> Mi ja pensas ke ni povus igi Google shanghi la tradukon. Sed verdire mi ne
> bone scias kiel ili organizas tiun volontul-bazitan tradukadon.
Mi dubas, sed se vi sukcesos, grandan kuraĝon al vi!
na --> povas simple esti forlasita aux anstatauxigita per -n, -on aux je (ekzemplo: mi studis Chomsky/Chomsky-n/Chomsky-on/je Chomsky)
(Mi ankau aldonis "tiun" post "chi", char memstara "chi" estas evitinda strangajho (uzinda maksimume en poezio).)
Mi ja pensas ke ni povus igi Google shanghi la tradukon. Sed verdire mi ne bone scias kiel ili organizas tiun volontul-bazitan tradukadon.