diskografio

1 view
Skip to first unread message

Fabio Bettani

unread,
Oct 15, 2009, 12:07:23 PM10/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
En niaj listoj, troveblas la jena linio:

diskografi·o → disk·o·j, disk·o·list·o, el·don·it·a·j disk·o·j

En iu vikipedia artikolo pri muzikverkisto mi rimarkis, hieraŭ,
korektado de la sekcia titolo "Diskografio" al "Diskaro".
Unuavide, tiu elekto ŝajnis al mi aparte sprita. Ĉu do aldoni
"diskaro" kiel plian alternativon por "diskografio"?
Ĉu male tiu ĉi alternativo estis jam pridiskutata, sed estis taksita
tro ĝenerala aŭ aliial ne rekomendinda?

--
Fabio

Renato Corsetti

unread,
Oct 15, 2009, 5:22:14 PM10/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio:
"diskaro"
Aldonita senprobleme.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages