telelaboro

2 views
Skip to first unread message

Fabio Bettani

unread,
Sep 28, 2010, 5:22:29 AM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj,

estiĝis diskuto en alia listo (pri ĝisdatigo de la dulingva vortaro
Minnaja itala-Esperanto) pri la vorto "telelaboro" (klarigo pri la
signifo troveblas ĉi tie:
http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=99023).

Ĝis nun, la koncepto "telelaboro" tute mankas en tiu vortaro.

Mi do petas vian opinion, ĉu laŭ vi ekzistas simpla samsignifa esprimo
aŭ ĉu la esperantigo "telelaboro" rekte aldonindas al la vortaro?

Amike,

--
Fabio

Marcos Cramer

unread,
Sep 28, 2010, 8:05:11 AM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Kiel mi jam esprimis en antaŭa diskuto pri la neoficiala prefikso "tele-", mi estas por oficialigo de tiu prefikso. Bedaŭrinde mia tiama propono renkontis pli da kontraŭstaro ol subteno.

Nia antaŭa diskuto pri "tele-" estiĝis pro la propono uzi "telekopii" anstataŭ "faksi", kio laŭ mi estas tre bona propono. Aldone, "tele-" estas uzebla en "teleregilo" (ni longe diskutis pri taŭga alternativo por tiu, kaj finfine alvenis al "defora regilo", kiu tamen ne kontentigis ĉiujn), "telekomuniki", "telelerni", "teleaĉeti" ktp. Kun la teĥnologia progreso daŭre aldoniĝos eblaj uzoj de ĉi tiu utila prefikso. Kaj la jam tre kutima esprimo "televidi" povas esti reinterpretata kiel kunmetaĵo, tiel ke oni eĉ malpliigas la kvanton de bezonataj radikoj per alpreno de ĉi tiu prefikso.

La de vi menciita esprimo "telelaboro" nur estas plua pruvo de la utileco de tiu prefikso por Esperanto. Laŭ mi tiu prefikso aldonas al la fleksebleco de la Esperanta vortfarado, kiun Piron tiom laŭdis en sia libro.

Mi menciu aldone ke "tele-" estas la sola neoficiala afikso, kies oficialigon mi tiel klare subtenas. Ĉe kelkaj aliaj neoficialaj afiksoj mi almenaŭ ne kontraŭus oficialigon (ekzemple ĉe la fakecaj afiksoj "-ac-", "-ed-", "ko-" kaj "meta-"), dum ĉe la plej multaj neoficialaj sufiksoj mi ja klare kontraŭus oficialigon (ekzemple ĉe "-ator-", "-esk-", "-ik-", "-iv-", "-iz-", "-ologi-", "afro-", "pseŭdo-" kaj "termo-", por nur nomi kelkajn).

Amike,

Marcos

Leo De Cooman

unread,
Sep 28, 2010, 12:44:13 PM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 28/09/2010 13:05, Marcos Cramer skribis:

> Kiel mi jam esprimis en antaŭa diskuto pri la neoficiala prefikso
> "tele-", mi estas por oficialigo de tiu prefikso.

Mi ankoraŭ subtenas la oficialigon de "tele".

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Sep 29, 2010, 3:53:54 AM9/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Dum la debato pri la oficialigo de "tele-" daŭras, mi eble provus "defora laboro".

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Sep 29, 2010, 6:40:23 AM9/29/10
to la-bona...@googlegroups.com, listo 'oficialigoj'
Leo:

> Mi ankoraŭ subtenas la oficialigon de "tele".

La diskuto pri tio povas transiri al la alia listo kaj rekomecniĝi.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages