Renato:
>Mi emus proponi:
kripto [2oa] = en-preĝ-ej-a tomb-ej-o
Mi respondas:
origine, la greka vorto “krypta” indikis simple volbokovritan koridoron, ne necese subteran. Poste gxi indikis groton (la esperanta vorto “groto”, samkiel ekzemple la itala vorto “grotta”, estas kripligo de “krypta”). Poste gxi indikis subteran tombejon en katakomboj. Pli poste, subteran tombejon (komence nur por relikvoj de sanktuloj, poste ankaux por aliaj mortintoj) sub pregxejo; sekve, subteran kapelon: tipaj ekzemploj estas en la katedralo de Chartres/ Francujo, kaj iusence en la “malsupra pregxejo” de la baziliko honore al sankta Francisko en Asizo/ Italio.
Konklude:
mi distingus minimume 2 signifojn:
subtera tombejo;
subtera kapelo/ pregxej(et)o
Laux mi, ne tauxgas “enpregxeja tombejo”, cxar gxi ne montras, ke temas pri subterajxo (tomboj ja ekzistas ankaux en la surtera parto de pregxejoj)
Gxis
Antonio De Salvo
P.S.: dum pluraj jaroj, la Romaj katolikaj esperantistoj kunvenis, por la celebrado de Meso en esperanto, gxuste en la kripto (subtera kapelo) de la pregxejo honore al Kristo Regxo:
http://www.ikue.org/arkivo/pichler.htm
laux mia memoro, tie estis neniu tombo.
mi distingus minimume 2 signifojn:
subtera tombejo;
subtera kapelo/ pregxej(et)o