Esperantokurso che Livemocha.com en
Zamenhofjaro
Chu ne estus bonege, en la jubilea
Zamenhof-jaro prezenti
Esperanto-kurson al milionoj da scivolemaj lernantoj el la tuta mondo?
Livemocha.com estas granda reta komunumo (ch. 4 milionoj da lernantoj
dise en la mondo), kie oni povas lerni senpage momente 30 lingvojn.
Esperanta versio de la origine angla kurso estas tradukata, sed mankas
konfirmoj.
Jen shanco por vi kompletigi la kurson - restas semajnoj konfirmi
sonigojn per simpla jesa au nea klako al chiu propono. Au registri
propran sonversion. Chiu traduko kaj posta sonregistrajho de la ch.
2000 frazeroj devas esti konsentita de minimume 5 aliaj kuntradukantoj.
Aligho al Livemocha.com estas senpaga -
partoprenu en tiu amuza
komunumo, kie denaskaj au fluaj parolantoj korektas ekzercojn de
lernantoj; kie eblas babili kaj lude plibonigi scion en multaj lingvoj.
Kiel kurslingvo disponeblas 9 lingvoj, la germana estas survoje [kaj
iam eble esperanto, kiam la kurso estos sukcesa].
Indiku bonan scion de Esperanto en la profilo, kaj konatighu iom kun la
funkciado de la retejo. Eble vi ankau restos kiel helpanto post la
enkonduko de la esperanta kurso?
Eble vi ankau eklernos aliajn lingvojn?
Se vi volas kunhelpi traduki au kontroli la
kurson al Esperanto,
necesas
- akiri iun minimumon da instruaj poentoj,
- havi sufiche bonan regon de Esperanto,
- kapabli traduki el la origina angla aŭ manpleno da aliaj fontlingvoj,
kaj anonci sin al la respondeculoj.
Por akiri poentojn, alighu al iu ofertata lingvokurso (de la araba ghis
islanda), kaj samtempe vi konatighos kun la sistemo de la retejo, kiu
chefe konsistas el kvizoj kaj ebleco sendi skribajn kaj parolajn
ekzercojn al denaskaj parolantoj.
En la dissendolisto http://groups.yahoo.com/group/la-bona-livemocha
disponeblus plia ebleco
konsideri laŭfundamentan lingvon.
Bonvenon al Livemocha.com,
Robert Bogenschneider
unu de la kuntradukantoj