> > Francisko skribis:
>> > Sed "*klik/*" en Esperanto au ne ekzistas (pri tio mi ne firmas) au
>> > havas alian signifon (vidu en la (*N)PIV* !).
>
>> Mi uzas "kliko"n parolante pri la ero, kiu france nomigas "cliquet",
>> nederlande "pal", kaj estas uzata ekzemple en palrado (roue à
>> cliquet, foje "roue libre", nederlande "palwiel", foje "vrijwiel"), kiu
>> kuntrenas au blokas akson en nur unu direkto. (,,,)
Cxi flanke de hazeldonk ankaw uzatas "ratel-" (borilo, sxrawbilo)
> Pro tiu signifo mi (Francisko) skribis : "mi ne firmas". Por veni
> al firma opinio, chu sufichus "*(unu'direkt'a )el'las'il'o*", au, eble, "*
> (dent'rad')el'las'il'o*", au "*(dent'rad'(o'))halt'ig'il'o*", au "*
> (rad'dent'(o'))halt'ig'il'o*", au eble io alia, au chu vere necesas iu
> speciala nova radiko, mi bezonos ioman tempon, char mi ne
> estas specialisto pri dentradoj kaj similajhoj.
Nu, kiel nespecialisto oni povas tamen certi, ke "ellasilo" ne klaras,
gxis klaras kio estas ellasata el kio.
Cetere mi ne aprobas la uzon de "ioma" en la senco de "iom da"
2009/6/29, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
> Do, bonvole kompletigu la linion:
>
> klik-o (en la senco de
ajxo kiu mehxanike baras turnon/movon en unu direkto, sed lasas en la alia
> ....................................................) --> klik-o
Francisko:
> Inter la signifoj de "*klink/o*" kaj de "*klik/o*" mi vidas
> diferencojn.
nepre
> Mi supozas, ke la respondaj vortoj francaj estis por li respektive
> "*clenche*" <*klansh*>
tiun mi ne trovas en vortaro el 1970. Tamen, la nederlanda vorto
estas "klink", tio kion oni turnas per la mano kiam oni ekmalfermas
aw finfermas pordon aw fenestron ktp. En la urbo la klinko kutime
estas L-forma,en al kamparo uzatas alia formo
> kaj "*cliquet*"<*klike'*>.
tion la menciita vortaro konfirmas
> Tamen, se la specialistoj opinius, ke la signifo de la unua
> estas plivastigebla al ankau tiu de la dua,
ili vere perdintus la kontakton kun la reala mondo :-)
> Por tradukado al Esperanto de "*klink/o*", *Grosjean-Maupin*
> proponas "*lev/rigl/il/o*"-n kaj "*pord/o/ferm/il/o*"-n.
la dua povas esti interpretata kiel mehxanikajxo kiu fermas la
pordon kiam oni estas lasinta la pordon ekster la kadro (cxu la
PIV-a "embrazuro" estas efektive uzata?).
Mi ne scius kion imagi pri "rigli levon"
gxis,
Ronaldo