Denove: Esperanto sen "tajdo" k ebla konsekvenco

0 views
Skip to first unread message

Andreas Kueck

unread,
Oct 27, 2009, 1:23:33 PM10/27/09
to la bona lingvo
On 24 Aug., 17:54, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:

> La problemo, fronte al kiu la Akademio finfine devis provizore
> kapitulaci, estis, kiuj el la nebazaj signifoj estu inkluzivitaj
> en la oficiala difino.

Mi konjektas, ke ech la "baza(j) signifo(j)" de "tajdo" ne estas
fiksitaj.

> La proponita difino estis sufiche ampleksa.
> Ghi provis enhavi tre multaj diversajn uzojn de la radiko TAJD/.

Chu por chiuj oficialigotaj vortoj la Akademio devas doni chiujn
eblajn signifojn?

Kial la Akademio ne kontentighas pri tio, doni unu bazan signifon kaj
lasi la plivastigon au ne-plivastigon de la signif-amplekso al la
esperantistoj?

> Post grandparte tre prava kritiko de Sergio Pokrovskij mi tamen
> decidis forigi la radikon tute el la listo de kandidatoj por
> 9OA. Iam ni revenos al tiu problemo.

Supoze ke tiu pritrakto de "tajdo" fare de la Akademio estis prava:
Tio chi ja signifas, ke oni ne uzu tiun vorton, char pri ghia signif-
amplekso ne sukcesis interkonsentighi la Akademio kaj char ankau la
"baza(j) signifo(j)" ne estas sufiche klara(j).

Alivorte: Per Esperanto ne estas senprobleme ebla tio, klare kaj per
tuj komprenebla vorto (kiel en multaj aliaj etnolingvoj) nomi tiun
chiutagan kaj multloke gravan naturfenomenon. Kiom lau vi tio
kompromitas la pretendon, ke Esperanto estu la internacia lingvo?

--
Andreas Kueck

Pilar Otto

unread,
Oct 28, 2009, 5:00:54 AM10/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Mi konjektas, ke ech la "baza(j) signifo(j)" de "tajdo" ne estas
> fiksitaj.
>
>> La proponita difino estis sufiche ampleksa.
>> Ghi provis enhavi tre multaj diversajn uzojn de la radiko TAJD/.
>
> Chu por chiuj oficialigotaj vortoj la Akademio devas doni chiujn
> eblajn signifojn?
>
> Kial la Akademio ne kontentighas pri tio, doni unu bazan signifon kaj
> lasi la plivastigon au ne-plivastigon de la signif-amplekso al la
> esperantistoj?

Principe bona ideo, sed povas esti malfacile formuli difinon samtempe
suficxe gxeneralan kaj suficxe lim-markan.

>> Post grandparte tre prava kritiko de Sergio Pokrovskij mi tamen
>> decidis forigi la radikon tute el la listo de kandidatoj por
>> 9OA. Iam ni revenos al tiu problemo.
>
> Supoze ke tiu pritrakto de "tajdo" fare de la Akademio estis prava:
> Tio chi ja signifas, ke oni ne uzu tiun vorton, char pri ghia signif-
> amplekso ne sukcesis interkonsentighi la Akademio kaj char ankau la
> "baza(j) signifo(j)" ne estas sufiche klara(j).

Ne gxuste tiel, vidu malsupre.

> Alivorte: Per Esperanto ne estas senprobleme ebla tio, klare kaj per
> tuj komprenebla vorto (kiel en multaj aliaj etnolingvoj) nomi tiun
> chiutagan kaj multloke gravan naturfenomenon. Kiom lau vi tio
> kompromitas la pretendon, ke Esperanto estu la internacia lingvo?

Laux mia memoro (sed eventuale korektu min Bertilo) la kritiko de Pokrovskij
asertis unue, ke "tajdo" estas nenecesa vorto, kaj due, ke en la lingvoj,
kiuj havas gxin, gxia uzo estas konfuza, cxar esprimanta jen (mal)kulminon,
jen movon de la akvo. La (mal)kulminon oni laux Pokrovskij povas esprimi per
"(mal)alta akvo", kaj la movon oni povas esprimi per "(mal)fluso" (pri cxi
tio lasta mi ne certas pri mia memoro, kaj mi ne volas nun konsumi tempon
por esplori). Do la Akademio ne oficialigis la vorton ne pro nura nekonsento
pri gxia difino, sed pro dubo pri tio, cxu la vorto entute estas necesa (kp.
la opinion de Andreas pri "kultivi"!).

Otto

mar...@melburno.org.au

unread,
Oct 28, 2009, 6:25:31 AM10/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi opinias, ke la vorto "tajdo" estas necesa (same kiel "kultivi"),
char alie oni bezonus la longan kunmeton "prolunmarakv(mal)altigho".
Por specifi la altighon kaj la malaltighon mi uzas "flutajdo" kaj
"mal(flu)tajdo". Same au pli bonaj estus "tajdfluo" kaj
"tajdretirigho".

Renato Corsetti

unread,
Oct 28, 2009, 8:23:07 AM10/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Kiom lau vi tio
kompromitas la pretendon, ke Esperanto estu la internacia lingvo?
Persona opinio: Neniom! Tio, kio kompromitas la pretendojn de Esperanto estas la ekonomia/politka/milita potenco de Usono (nun kaj de aliaj landoj/lingvoj antaŭe kaj poste), kaj la emo de la homoj iĝi parto de la fortuloj de la momento.

Aliflanke mi atentigas ke en http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Radikoj_oficialigindaj

ni havas la proponon pri oficialigo:

tajd-o

La perioda altiĝo kaj malaltiĝo de la supraĵo de oceanoj, golfoj ktp. ĉefe pro la interagoj de la mas-altirforto inter la luno, suno kaj tero.
Kion plian ni povas fari?

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Oct 28, 2009, 12:38:11 PM10/28/09
to la bona lingvo
On 28 Okt., 10:00, "Pilar Otto" <pilo...@online.no> wrote:

> Do la Akademio ne oficialigis la vorton ne pro nura nekonsento
> pri gxia difino, sed pro dubo pri tio, cxu la vorto entute estas necesa (kp.
> la opinion de Andreas pri "kultivi"!).

Tio tamen ne akordas kun jena de Bertilo opinio trovebla tie:
http://groups.yahoo.com/group/esperanto-l/message/75122 :

"Lau mia opinio TAJD/ estas tute bezonata vorto. Chiuj ghisnunaj chi-
tieaj proponoj por anstatauigi ghin shajnas tute ignori ghian
efektivan kaj sufiche specialan signifon.

Sed la signifo ne estas facile vortumebla, se fari tion en vortareca
maniero detale kaj precize. Tio estis la kialo, ke la radiko TAJD/ ne
aperis en la Naua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (aperinta
en 2006). Ghi estis kandidato, kaj pri ghia inkluzivindeco apenau iu
dubis, sed estis grandaj problemoj ellabori difinon, pri kiu granda
plimulto povu konsenti. Kredeble TAJD/ baldau denove estos kandidato
por
aldonado al la Universala Vortaro."

Chu la Akademio intencas konsulti la internacian normon ISO 19018? En
ghi trovighas difino de la angla vorto "tide", difino, kiu por "tajdo"
estis transprenita al
http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Radikoj_oficialigindaj .

--
Andreas Kueck

Pilar Otto

unread,
Oct 29, 2009, 4:38:37 AM10/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> On 28 Okt., 10:00, "Pilar Otto" <pilo...@online.no> wrote:
>
>> Do la Akademio ne oficialigis la vorton ne pro nura nekonsento
>> pri gxia difino, sed pro dubo pri tio, cxu la vorto entute estas
>> necesa (kp. la opinion de Andreas pri "kultivi"!).
>
> Tio tamen ne akordas kun jena de Bertilo opinio trovebla tie:
> http://groups.yahoo.com/group/esperanto-l/message/75122 :
>
> "Lau mia opinio TAJD/ estas tute bezonata vorto. Chiuj ghisnunaj chi-
> tieaj proponoj por anstatauigi ghin shajnas tute ignori ghian
> efektivan kaj sufiche specialan signifon.
>
> Sed la signifo ne estas facile vortumebla, se fari tion en vortareca
> maniero detale kaj precize. Tio estis la kialo, ke la radiko TAJD/ ne
> aperis en la Naua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (aperinta
> en 2006). Ghi estis kandidato, kaj pri ghia inkluzivindeco apenau iu
> dubis, sed estis grandaj problemoj ellabori difinon, pri kiu granda
> plimulto povu konsenti. Kredeble TAJD/ baldau denove estos kandidato
> por
> aldonado al la Universala Vortaro."

Se mi gxuste memoras la diskuton, ne estas vere, ke "apenaux iu dubis". Mia
impreso estis, ke almenaux Sergio Pokrovskij dubis, ecx tiom, ke li redaktis
"apartan opinion" pri "tajdo".

Otto

Andreas Kueck

unread,
Oct 29, 2009, 12:02:39 PM10/29/09
to la bona lingvo
On 29 Okt., 09:38, "Pilar Otto" <pilo...@online.no> wrote:

> Se mi gxuste memoras la diskuton, ne estas vere, ke "apenaux iu dubis". Mia
> impreso estis, ke almenaux Sergio Pokrovskij dubis, ecx tiom, ke li redaktis
> "apartan opinion" pri "tajdo".

Eble vi celas tion:
http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/128-lode.htm#128-20

Se estis pli-malpli nur li, kiu dubis, tiam "apenau iu dubis" ja
trafas.

--
Andreas Kueck

Andreas Kueck

unread,
Oct 29, 2009, 12:20:42 PM10/29/09
to la bona lingvo
On 28 Okt., 11:25, mar...@melburno.org.au wrote:

>      Mi opinias, ke la vorto "tajdo" estas necesa

Mi samopinias

> char alie oni bezonus la longan kunmeton "prolunmarakv(mal)altigho".

"Alflu-reflu-ciklo"*) povus taugi almenau por la baza ideo, se
"alfluo" kaj "refluo" estus tuj asociataj kun sia chefa kauzo, nome la
mas-altirforto. Prie mi tamen dubas ... Kaj "pro-mas-altirforta alflu-
reflu-ciklo" estas ja sufiche klara, sed iom peza, chu ne?

*) En alia diskutado ni venis al la propono "alflu-deflu-ciklo", sed
lau mi "reflu'" estas pli klara ol "deflu'", kiu chi-kuntekste povas
miskomprenigi, ke la akvo venas de ie.

Krome: Por "tajdaj fortoj" oni povus diri: "periode variaj mas-
altirfortoj".

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Oct 29, 2009, 2:55:43 PM10/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
"Alflu-reflu-ciklo"
Ĝis nun ni ne havas linion por "tajdo", kio signifas, ke ni rigardas kun favoro al tiu vorto, kvankam nefundamenta kaj neoficiala. Fakte ni ankaŭ listigas ĝin inter la vortojn oficialigindajn.

Ĉu eventuale vi nun estas proponanta ke ni ŝanĝu nian sintenon, havu la linion:

tajd-o --> alfu-re-flu-cikl-o

kaj eventuale eĉ forigu la vorton el la listo de oficialigindaj radikoj?

Amike

Renato

ro-esp

unread,
Oct 29, 2009, 2:59:48 PM10/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Escepte de la termino "golfoj", min kontentigas la difino

tajd-o

La perioda altiĝo kaj malaltiĝo de la supraĵo de oceanoj, golfoj
ktp. ĉefe pro la interagoj de la mas-altirforto inter la luno, suno
kaj tero.

> Date: Wed 28 Oct 2009 02:00
> From: "Pilar Otto"


> La (mal)kulminon oni laux Pokrovskij povas esprimi per
> "(mal)alta akvo", kaj la movon oni povas esprimi per "(mal)fluso"

jes, sed la tuton de (mal)kulminojn kaj (mal)flusojn do estus tajdo

> Date: Wed 28 Oct 2009 05:23
> From: Renato Corsetti


>
>
> Andreas:
>> Kiom lau vi tio
>> kompromitas la pretendon, ke Esperanto estu la internacia lingvo?

Cxu tiu uzo de la vorto "pretendo" estas prava? Kiom mi scias, "pretendi"
ne egalas al "agi kvazaw" aw "sxajnigi", sed nur diri ke vi asertas havi
rajton je io (regxeco, alta posteno)

> Persona opinio: Neniom! Tio, kio kompromitas la pretendojn de Esperanto
> estas la ekonomia/politka/milita potenco de Usono (nun kaj de aliaj
> landoj/lingvoj antaŭe kaj poste), kaj la emo de la homoj iĝi parto de la
> fortuloj de la momento.

Mi ne bone kaptas la sencon de "kompromiti" cxi tie.. (hmm, malgxusta
fadeno cetere)


fine, iu proponis "malfluo", kaj tio law mi estas sensencajxo

gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net

Andreas Kueck

unread,
Oct 29, 2009, 5:47:32 PM10/29/09
to la bona lingvo
On 29 Okt., 19:55, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:

> Ĉu eventuale vi nun estas proponanta ke ni ŝanĝu nian sintenon, havu la
> linion:
>
> tajd-o --> alfu-re-flu-cikl-o
>
> kaj eventuale eĉ forigu la vorton el la listo de oficialigindaj radikoj?

Neniel. La problemo estas tio: Lau vi koncerna (ne-oficiala) vorto au
havu linion au estu en la listo de oficialigindaj radikoj.

Lau mi vorto nepre povas esti en la listo de oficialigindaj radikoj
kaj ankau havi linion, en kiu estas proponata provizora alternativo al
tiuj, kiuj volas eviti ne-oficialajn vortojn. Kiam la koncerna vorto
estos oficialigita, la linio povos esti forigata.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Oct 29, 2009, 5:59:38 PM10/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Lau mi vorto nepre povas esti en la listo de oficialigindaj radikoj
kaj ankau havi linion, en kiu estas proponata provizora alternativo al
tiuj, kiuj volas eviti ne-oficialajn vortojn. Kiam la koncerna vorto
estos oficialigita, la linio povos esti forigata.
Tion mi pensis, kaj pro tio mi demadnis vin, ĉu ni volas havi la linion:

tajd-o --> alfu-re-flu-cikl-o (eventaule kun =).

Sed ni aŭdu la opinion de la aliaj.
amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Oct 29, 2009, 6:17:55 PM10/29/09
to la bona lingvo
On 29 Okt., 22:59, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:

> ĉu ni volas havi la linion:
>
> tajd-o --> alfu-re-flu-cikl-o (eventaule kun =).

Mi estas por io tia:

tajdo [oficialiginda] ≈ alflu-reflu-ciklo [provizora]

kaj "tajdo" restu en la listo de oficialigindaj radikoj.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2009, 6:25:23 AM10/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
tajdo [oficialiginda] ≈ alflu-reflu-ciklo [provizora]
Mi ne havus problemojn ekiri tiun vojon (kun adapto de viaj priskriboj inter krampoj al nia sistemo), sed pri tio multaj aliaj devas konsenti, ĉar temas pri iom nova direkto.

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Oct 30, 2009, 8:07:00 AM10/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Tiu vojo ŝajnas al mi interesa.

Amike salutas
Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages