(video-)klip-o

4 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 10, 2008, 7:29:05 AM3/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Lige kun la suba informoj aperinta c'i-matene en kelkaj listo, mi demandas min kaj vin, kio estu "klip-o" en niaj listoj, au' c'u ni akceptu g'in kaj ne listigu g'in.

Amike

Renato
 
ret-info: Esperantaj frazoj en videoklipo de Michael Jackson


En fino de 1994 estis registrita en Budapesxto nova videoklipo de
Michael Jackson, internacie konata rok-kantisto. En la klipo bone
auxdeble sonas pluraj frazoj en Esperanto.

La klipo nun estas videbla cxe Youtube:
   - http://www.youtube.com/watch?v=oQ0PB-J4qII

Tiutempe aperis pluraj aritkoloj pri la registrajxo. Kelkaj el la
gazeto Eventoj estas legeblaj cxi sube.

Szilvási László

========================================================================

Eventoj-067, 1/dec. 1994.

Michael Jackson kaj E-klipo?
============================

Michael Jackson, unu el la plej famaj (kaj ricxaj) rok-kantistoj auxtune
registris sian plej novan videoklipon (en Budapesxto...), kie onidire
konsiderinda parto rilatas al Esperanto.

laux Forumo, n-ro 86

========================================================================

Eventoj-179, 1/junio-1995

Michael Jackson, venu cxi tien!
===============================

Antaux  du  tagoj  (25.06)  mi  hazarde  rigardis la plej unuan televidan
elsendajxon  de  la nova  videoklipo de  Michael Jackson  en la  satelita
elsendo de MTV (Muzika TV). Gxi estis nur parto, cxar la tuta ankoraux ne
pretas.   Mi  surbendigis  gxin,  esperante  ke  mi povos  tuj informi la
esperantistaron  pri  gxi.  Vere gxi  komencigxas  per la bone  auxdeblaj
vortoj:

"Diversaj nacioj de la mondo konstruas cxi tiun skulptajxon en la nomo de
tutmonda patrineco kaj amo kaj la kuraca forto de muziko."

Dum tio oni vidas konstruistojn kiuj fandas metalon, konstruas kvinpintan
grandan  argxentan/metalan stelon kaj kelkfoje iu krias al ili  "Venu cxi
tien" aux simile, kiel dum kutima konstruado.

La skulptajxon oni vidas poste, gxi estas kelkcentmetra kaj montras
Michael Jackson mem. La stelo trovigxas nun sur la brako de la skulptajxo.

Espereble ni povus uzi tiun  cxi aferon por famigi Esperanton precipe en
la rondo de gejunuloj kiu sxatas Michael Jackson aux interesigxas pri li.

Diana Soest
Germanio, di...@forigu.hsp.zer.de

========================================================================

Eventoj-071, 1/februaro-1995

Michael Jackson volas savi orientan Euxropon...
===============================================

Laux raportoj, kiuj aperis en pluraj britaj jxurnaloj kaj en radio-
elsendo dum novembro, la populara kaj ricxega usona kantisto Michael
Jackson uzas Esperanton en sia plej nova videoklipo. La videofilmo
akompanas liajn novajn kantojn.

Lauxdire Jackson rolas en la klipo kiel savanto de nepreciza
orienteuxropa mondoparto el kiu li forpusxis la Rugxan Armeon! Lin
akompanas en triumfa defilado tra liberigita urbo grupo de pacbatalantoj,
kiuj portas la verdan stelon.

el La Brita Esperantisto jan-feb/1995.

========================================================================

Eventoj-094, 2/jan 1996

Kie acxetebla la E-klipo...?
============================

Al A. Collignon, Francio: La fina varianto de la klipo de M. Jackson
havas nur tre malgrandan parton rilatantan al E-o. Laux nia scio gxi ne
estas aparte acxetebla, gxi nur servas la vendadon de lia muzika disko.

========================================================================

fonto: Ret-info:
       http://www.eventoj.hu


~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~

Detlef Karthaus

unread,
Mar 10, 2008, 11:10:26 AM3/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Videopeceto
videoero
videofragmento
videoelcxerpo
videeto
 
kaj mia neserioza sugesto estas "jutubajxo"
 
En PIV klipo estas "Speco de brocxo, provizata per risorta pincxilo anst. pinglo"
bondezirojn
Detlef
--
Esperanto grammar  http://web.mit.edu/esperanto/courses/iap/textbook.pdf

TAKE 2008 Julio, Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, Montreal Canada
Auskultu: www.radioverda.com
http://radioaktiva.esperanto.org.uy/

Marcos Cramer

unread,
Mar 10, 2008, 4:06:06 PM3/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Videopeceto
videoero
videofragmento
videoelcxerpo
videeto

Mi mem jam uzis "videeto" por anstatuigi "klipo" dum redaktado de TEJO TUtmonde (kies redaktisto mi estas). Mi pensas ke plej ofte "videeto" estas la plej tauga alternativo el la supre menciitaj, sed certe en  kelkaj situacioj unu el la aliaj povas taugi pli.

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 10, 2008, 5:25:40 PM3/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Detlef kaj Marcos!

Videopeceto
videoero
videofragmento
videoelcxerpo
videeto

Nia problemo ni havas ankau' la linion:

vide-o --> vid-bend-o, (vid-bend-a, disk-a) film-o

Mi provis provizore registri c'ion, sed plua diskutado nepras.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Mar 10, 2008, 6:12:31 PM3/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Nia problemo ni havas ankau' la linion:

vide-o --> vid-bend-o, (vid-bend-a, disk-a) film-o

Dankon pro la reatentigo pri tio. Repripensinte la aferon, mi nun preferas simple uzi "filmeto" por "klipo". Lau mi la linio povus aspekti jene:

klip-o (parolante pri film-arto) --> film-et-o, muzik-film-(et)-o

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 10, 2008, 7:05:49 PM3/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

klip-o (parolante pri film-arto) --> film-et-o, muzik-film-(et)-o

mi igis g'in tia.

renato

Marcos Cramer

unread,
Mar 10, 2008, 7:31:03 PM3/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
> klip-o (parolante pri film-arto) --> film-et-o, muzik-film-(et)-o
mi igis g'in tia.

Nun aperas unu troa "-->" en la linio. Antau la krampoj ne estu "-->".

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 11, 2008, 6:37:32 AM3/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antau la krampoj ne estu "-->".

forigita.

renato

Fra Simo

unread,
Mar 11, 2008, 7:55:06 PM3/11/08
to la-bona...@googlegroups.com


2008/3/10, Detlef Karthaus <detl...@gmail.com>:
Videopeceto
videoero
videofragmento
videoelcxerpo
videeto
 
     (Preterpase : devus esti "elcherpajho", ne "elcherpo".)
 
     Unue ni devas klare scii, kio estas "klipo" en la Szilvási-a signifo, kaj pli unue, kion signifas kaj kiaspeca vort(er)o au ne-vort(er)o estas "video".
 
     En la NPIV ekzistas nek radiko"vide/", nek radiko "video/", sed nur iu "video/" (sen finajho en la paragrafokapo), jene kvazaudifinita (post simbolo signifanta "Telekomunikoj (inkl. radiofonion, videoajhojn kaj elektroakustikon)") : " Pref., montranta registradon, transdonadon au reproduktadon de bildoj, k eventuale sonoj, per elektronika procedo". Nu, tiaj, trisilabaj prefiksoj ne ekzistas en Esperanto. En iuj aliaj lingvoj la litercheno "video" (au, en la franca, "vidéo") estas uzata ;  mi ne scias, chu pri iuj el tiuj ghi estas senchancelighe nomebla "prefikso".
     Char tio, pri kio temas, sendube rilatas al bildoj (en "video" oni rekonas la latinan verbon "video", kiu signifas "vidi"), devus esti en la Esperantaj vortoj io kun "vid/" au kun "bild/" au kun "kin/". Se temas, au tiam, kiam temas pri movighantaj bildoj (do pri bildoj tiel rapide venantaj unu post alia, ke rigardanton ili impresas, kvazau movighantajhojn oni vidus), plej konvena supozeble estos la radiko "kin/", sed necesos ia aldonajho, por malhelpi interkonfuzon kun la surfilmaj kinajhoj.

 
kaj mia neserioza sugesto estas "jutubajxo"
 
     Formo "jutub/ajh/o" ankau sensherce estus tre bona, se jam oni konsentus pri radiko "jutub/"(eble devus esti "jutjub/", kaj eble kun komenca litero granda...), sed nur pri io tia trovebla ghuste nur che Youtube. Tio do ne havigas pli ghenerale uzeblan terminon.
 
     Tiu proponeto levas la ofte renkontatan demandon pri Esperantigo (au ne-Esperantigo) de komercaj nomoj el la speco de "Youtube", "Yahoo!", "Google", "Word", "Windows", "Firefox" k. m. a., pri kiu mi ne havas firmajn opiniojn, kaj pri kiu shajnas al mi, ke la-bona-lingvo ankorau ne zorgis. Sed tiu ne estas la plej urgha el niaj temoj !

 
En PIV klipo estas "Speco de brocxo, provizata per risorta pincxilo anst. pinglo"
     (Chu "provizata" estas skriberaro chi tie, au chu jam en la PIV ?  En la NPIV mi trovas : "provizita", kio estas malpli miriga.)
 
     Do la PIV-a "klip/o" estas fortradukebla, en unu el siaj signifoj, per "(risort/(o/hav/)a )kun/ten/il/o". El la cetero de la PIV-a paragrafo (en la NPIV mi legis), pri kiu mi ne scias, kiagrade ghi respondas al efektiva uzado fare de kelkaj, shajnas, ke povas temi ankau pri tia kuntenilo, kiu ne enhavas ian risorton, sed meme estas risorteca.
      Pri "pinch/il/o" mi ekvidas demandon por mi ne-atenditan : kvankam en la NPIV aperas subparagrafo pri "[pinch/]il/o" kun signifo respondanta al la francalingva "pince(s)" (kun tia signifo mi mem tiun vorton ghis nun uzadis, sed eble pro influo de franceca kutimo de francaj Esperantistoj), kio respondas al neniu el la (cetere, ne-akcepteble tro diversaj) signifoj tie difinitaj por la verbo "pinch/i". Grosjean-Maupin tradukas "pince" per "prenil(et)o", kun simbolo, eble erariga, ke Zamenhofo tiujn uzis ghuste kun tiu signifo. Sed li tradukas la francan "tenailles" per "prenilo", konforme al la traduko en la Universala Vortaro. Chu tiu traduko de la U. V. estas tro malvasta ? Shajnas al mi, ke "kun/ten/il/o" bone konvenas por ajho almetite jam ne movighanta, per kiu pecoj estas kuntenataj, sed ne por tondilomaniere funkcianta ilo, per kiu oni povas ion preni.
     Ankau por "broch/o", kvankam tiu estas oficialigita en la 1-a O. A., mi volonte proponus fortradukadon. Kiam temas efektive pri ornamajho kun juvelo, devus esti io kun "juvel/" au kun "ornam/", eble "juvel/(o/hav/)a [au : "ornam/a"] pingl/o (sen/dangher/a)" au "kun/pingl/a [chu eblus diri : "kun-sen/dangher/(a/)pingl/a" ?] ornam/ajh/o"... Plu pripensinde !  Oni atentu, interalie, ke ne chiam per juvelo la "brochoj" estas ornamaj, kaj ke la vorto estas uzata ankau por ne-ornamocelaj kunteniloj kun pinglo sendanghera.
 
     El tio, ke la PIV-an "klip/o"-n ni malrekomendos, neniel sekvas, ke la saman literchenon ni povus rekomendi por la nun priparolata termino.

Detlef
 
On Mon, Mar 10, 2008 at 7:29 AM, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
Lige kun la suba informoj aperinta c'i-matene en kelkaj listo, mi demandas min kaj vin, kio estu "klip-o" en niaj listoj, au' c'u ni akceptu g'in kaj ne listigu g'in.
 
     Pro tio, ke ghi aperas en unu vaste uzata vortaro "de Esperanto", la malrekomendinda vorto "klip/o" devas aperi en nia tabelo de malrekomendindajhoj. Demando estas, chu aperu tie ankau tiu alia malrekomendinda vorto "klip/o", kiun ni trovas en la citajho el "ret-info". Mi emas respondi jese.

Amike

Renato
 
ret-info: Esperantaj frazoj en videoklipo de Michael Jackson
[...]
 
     Kore vin salutas                                     Francisko

 

Renato Corsetti

unread,
Mar 12, 2008, 3:37:31 AM3/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

     Char tio, pri kio temas, sendube rilatas al bildoj (en "video" oni rekonas la latinan verbon "video", kiu signifas "vidi"), devus esti en la Esperantaj vortoj io kun "vid/" au kun "bild/" au kun "kin/".

Nun ni havas la linion:


vide-o --> vid-bend-o, (vid-bend-a, disk-a) film-o

C'u vi proponas alian samsignifaj'on?

>En PIV klipo estas "Speco de brocxo, provizata per risorta pincxilo anst. pinglo"
. . .

Ankau por "broch/o", kvankam tiu estas oficialigita en la 1-a O. A., mi volonte proponus fortradukadon.

Bonvolu proponi en la formo:

klip-o = ........................
broc'o = .....................

Amike

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages