>> "Richigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per
>> [...]
> Mi treege beda?ras ke oni en tiu dokumento ne uzis la vortojn
> "radiko" kaj "afikso". Tio igus la aferon multe pli klara.
Cxu? Kiel do?
Kiel ajn gxi igus la aferon pli komplika, cxar gxi implicus ke oni ne
povus enkonduki vortetojn kiuj ne konsistas el radiko(j)+sufikso(j).
ekvivalentoj de ekzemple angla "lest" aw de la fifamaj nederlandaj "modale
partikels" ekzemple
gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net
Per tio ke oni igos homojn pensi pri radikoj kaj afiksoj kaj ne pri vortoj kiaj ekzistas en la plejmulto de la etnaj lingvoj de la nuntempaj parolantoj.
> Kiel ajn gxi igus la aferon pli komplika, cxar gxi implicus ke oni ne
> povus enkonduki vortetojn kiuj ne konsistas el radiko(j)+sufikso(j).
> ekvivalentoj de ekzemple angla "lest" aw de la fifamaj nederlandaj "modale
> partikels" ekzemple
Mi tion ne komprenas. Vi povus aldoni ion ajn. Ekzemple "ja" estas laŭ mi radiko, same kiel "ajn" ili estas en la baza radikaro kaj ili iel similas al "modalpartikel" en la germana.
Se vi volas, anstataŭ "radikoj kaj afiksoj" oni povus esti skribinta "vorterojn", kun la sama celo, igi evidenta la afero ke en esperanto oni ne povas aldoni vorton, oni ĉiam aldonas radikon.
Kompreneble, tiu estas nur opinio mia.
Amike, Eduardo.