biodegrad-ad-o

16 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Aug 30, 2013, 3:57:05 AM8/30/13
to °listo 'lbl', Nguyen Xuan Thu
Ni jam havas plurajn liniojn kun la elemento bio- en nia paĝaro:

bio- → viv-, vivaĵ-
biodivers·ec·o → biologi·a divers·ec·o, viv-(aĵ-)divers·ec·o
biograf·o [7oa] ~ viv·pri·skrib·verk·ist·o
biografi·o [2oa] ~ viv·pri·skrib·o
biogram·o → viv·pri·skrib·o
biologi·o [1oa] ~ viv(·aĵ)·scienco
biontologi·o → viv·scienc·o, biologi·o
biorub·o → viv·aĵ·o·rub·o, hum·ig·ebl·a rub·o

Nun Thu proponas, ke ni diskutu pri 'biodegradado' kaj li ankaŭ montras la artikoleton en Vikipedio:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Biodegradado    

Interese, ke en tiu artikoleto oni jam insiste proponas la tradukon al 'malkomponado'.

Kion vi pensas? Kiun linion ni aldonu?

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

lowenstein, anna

unread,
Aug 30, 2013, 9:09:36 AM8/30/13
to la-bona...@googlegroups.com, Nguyen Xuan Thu
En PIV, mi trovas "biokomponebla". Eble pli bona traduko estus "nature malkomponiĝema", ĉar la procedo estas pli netransitiva ol transitiva, ĉu ne? Sed tio estas neoportune longa. Mi ankaŭ havas dubojn pri la uzo de la vorto "komponi" en tiu senso. La unuaj du signifoj de "komponi" laŭ PIV rilatas al komponado de artverko kaj muzikaĵo. Nur la tria difino rilatas al ĥemio: Konsistigi miksaĵon, kombinaĵon: atomoj de hidrogeno kaj oksigeno __as la molekulon de akvo.

Kore,
Anna


2013/8/30 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Aug 30, 2013, 11:10:49 AM8/30/13
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:


|   La unuaj du signifoj de "komponi" laŭ PIV rilatas al komponado de artverko kaj muzikaĵo.

Bone. Kio pri 'malkunigebla', 'disiĝa', 'nature disiĝa'?

Josenilton

unread,
Aug 30, 2013, 11:37:54 AM8/30/13
to la-bona...@googlegroups.com
malkombina, diseregira...

2013/8/30 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--

Pjer

unread,
Sep 1, 2013, 3:41:49 PM9/1/13
to la-bona...@googlegroups.com
Jes mi ankaù pensis pri malkombina, dis⋅er⋅iĝ⋅a  aù eĉ : nature   re⋅er⋅iĝ⋅ebl⋅a.
Amike, Pjer.

Le vendredi 30 août 2013 17:37:54 UTC+2, Josenilton a écrit :
malkombina, diseregira...

Ŝtonĉjo

unread,
Sep 10, 2013, 10:31:07 AM9/10/13
to la-bona...@googlegroups.com
Ankau la vorto asimil' estus interesa:
biodegrad-ad-o --> natur-asimil-o

Amike

Renato Corsetti

unread,
Sep 10, 2013, 12:52:03 PM9/10/13
to la-bona...@googlegroups.com

Stonĉjo:

 

|   biodegrad-ad-o --> natur-asimil-o

 

Ne malbona, sed mi ne kredas, ke ni progresos, se ni ne scios kiel oni diras tion en la japana, vjetnama, ĉina, ktp-

 

Amike

 

renato

Pablo

unread,
Oct 28, 2013, 3:19:50 PM10/28/13
to la-bona...@googlegroups.com, Nguyen Xuan Thu, renato....@esperanto.org
Saluton al cxiuj,

Mi antauxlonge ne partoprenis cxi diskut-forumon. Mi gxojas ke gxi plu viglas. Legante tiujn vortojn komencigxantajn per bio- mi pensas ke mi dirus biografion en esperanto per pli simpla maniero, nome: vivo-skribo, viv-rakonto.

Jen do mia propono por aldoni al la jam proponitaj ssv-oj anstataux biografio.

Amike,

Pablo.

Antonio De Salvo

unread,
Oct 28, 2013, 5:29:47 PM10/28/13
to la-bona...@googlegroups.com

Mi kutime diras “vivpriskribo”.

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pablo
Inviato: lunedì 28 ottobre 2013 20:20
A: la-bona...@googlegroups.com
Cc: Nguyen Xuan Thu; renato....@esperanto.org
Oggetto: (la bona lingvo) Re: biodegrad-ad-o

--

Johan Derks

unread,
Oct 28, 2013, 4:10:39 PM10/28/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi favoras vivaĵa malkomponado ol biodegradado.
Ghenerale mi shatus, ke estus ankau rekomendo pri uzado de vivaĵ(o)- au viv-.
Ju pli specifaj la rekomendoj estas des pli konvinkaj, kondiche ke oni ankau donas argumenton.
Inter vivaĵ- kaj viv- la estas semantika diferenco: biografio ekzemple neniel povas esti vivaĵpriskribo.
Che vivaĵ temas pri io malmorta, che viv la atento estas pli al sinsekvo de fenomenoj atestantaj la vivecon.
Ion tian oni specifu che         bio- (uzata kiel prefikso antau jam ekzistanta vorto) → viv- (             ), vivaĵ- (         )
Tiam oni havas jam gvidlinion pri vortoj kiaj biodegradado, nome ke ghi malfavorighas al vivaĵa malkomponado au vivaĵmalkomponado.
(La vorto vivaĵmalkomponado ne estas eleganta pro interesto de mal.)
 
Due, oni atentu la elparoleblonb de vortoj, kvankam tio diferencas lau la patrina lingvo.
Sed ghenerale - mi pensas - viv(·aĵ)·scienco estas malfacile elparolebla, do notu prefere viv(·aĵ·o)·scienco, dum
kun viv·aĵ·rub·o mi ne havas probelmon, do oni povus ellasi o el viv·aĵ·o·rub·o.
 
La proponoj vivo-skribo, viv-rakonto ne estas bonaj. La unuan vorton mi ne kmomprenus, la dua estas tro vasta lau signifo.
 
Amike,
Johan


 
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Van: Pablo
Verzonden: maandag 28 oktober 2013 20:19
Onderwerp: (la bona lingvo) Re: biodegrad-ad-o
--

Renato Corsetti

unread,
Oct 29, 2013, 4:23:26 AM10/29/13
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al Pablo kaj Johan pro la proponoj rilate al vortoj kun "bio-". Ili certe estos primeditataj.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages