Kara Renato,
Estas apriora kaj aposteriora en PIV. Por aziaj esperantistoj, kiuj kutime ne konas latinon, la du vortoj ne aperas facilaj. Ĉu estas bone se oni simple anstatŭas la du vortojn per „antaŭakira“ kaj „postakira“? Aŭ eble per „antaŭsperta“ kaj „postsperta“?
Abengo
Mi apogas “antaŭsperta“ kaj „postsperta“.
Gxis
Antonio De Salvo
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Cho Chaoming
Inviato: sabato 22 marzo 2014 13:00
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Apriora kaj aposteriora
Kara Renato,
Estas apriora kaj aposteriora en PIV. Por aziaj esperantistoj, kiuj kutime ne konas latinon, la du vortoj ne aperas facilaj. Ĉu estas bone se oni simple anstatŭas la du vortojn per „antaŭakira“ kaj „postakira“? Aŭ eble per „antaŭsperta“ kaj „postsperta“?
Abengo
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups
"la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email
to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
| Estas apriora kaj aposteriora en PIV. Por aziaj esperantistoj, kiuj kutime ne konas latinon, la du vortoj ne aperas facilaj. Ĉu estas bone se oni simple anstatŭas la du vortojn per „antaŭakira“ kaj „postakira“? Aŭ eble per „antaŭsperta“ kaj „postsperta“?
renato corsetti ren...@esperanto.org
Ni devas antaŭatenti, ke APRIORE estas uzata antaŭ JUĜO, TAKSO, OPINIO... Ekzemple, ONI JUĜAS ION APRIORE, tio estas, ne antaŭanalizinte, ne antaŭkoninte ĝuste la juĝataĵon... Ĉu ne?
Laŭ Joseniton apriore estas uzata antaŭ juĝo, takso, opinion. En ĉi tiu okaso ĉu oni ne povas simple uzi antaŭe por apriore? La vorto “apriore” aperas eleganta, sed la vorto “antaŭe” aperas simple kaj facile komprenebla al azioj.
Se mi komprenas la signifon de latina „apriori“ kaj elektas la esperantan vorton, mi elektas la vorton „antaŭdeduka“. Apriora aperas ankaŭ kiel: naiva, tuja, spontanta, eble ne ĝusta, ĉu ne?
Via aprioro al lia kulpo aperas stranga al mi.
Ne apriori (antaŭtaksi) la gajnon per via espero.
En PIV ne estas menciita pri apriori aŭ aprioro.
Abengo
Jen kelkaj ekzemploj pri APRIOR-:
“Tiun instruon ni ricevis de Zamenhof. mem; dum sia tuta vivo li obstine kontraŭstaris la raciistajn decidemulojn, kiuj postuladis matematikan regulecon en ĉiuj detaloj de la lingvo kaj aprioran konstruadon de "plena gramatiko".” (en PLENA ANALIZA GRAMATIKO DE ESPERANTO)
“Ekzistas personoj, kiuj postulas, ke oni uzu nur oficialajn vortojn kaj jam apriore kondamnas ĉiujn neologismojn, deklarante ilin kontraŭfundamentaj.” (LA TUTA ESPERANTO, de Henrik Seppik)
“kiu do, krom por la bezonoj de apriora teorio, vidus en ĉi tiu “naskis” ian pluskvamperfekton?” (AKTOJ de la AKADEMIO 1963-1967)
“apartaj scienculoj kaj pensuloj komencis ellabori projektojn de pazigrafio, de gestaj lingvoj, de filozofiaj aprioriaj lingvoj” (ENCIKLOPEDIO DE ESPERANTO). Vidu, ke ĉi-kaze la radiko aldoniĝis de unu litero i.
Mi opinias, ke APRIOR-, pro sia strikte komplementa karaktero, en principo uzeblas nur kun la finiĝoj E kaj A. Kompreneble, depende de la kunteksto kaj neceseco, oni povas enkonduki aliajn finaĵojn, kiel O kaj I.
Sube mi provas reskribi la samajn frazojn kun samsencaj sinonimoj:
Tiun instruon ni ricevis de Zamenhof. mem; dum sia tuta vivo li obstine kontraŭstaris la raciistajn decidemulojn, kiuj postuladis matematikan regulecon en ĉiuj detaloj de la lingvo kaj INICIATAN/ANTAŬSPERTAN/PURTEORIAN konstruadon de "plena gramatiko".
Ekzistas personoj, kiuj postulas, ke oni uzu nur oficialajn vortojn kaj jam ANTICIPE/ANTAŬANALIZE/ANTAŬJUĜE/SENPRIPENSE kondamnas ĉiujn neologismojn, deklarante ilin kontraŭfundamentaj.
kiu do, krom por la bezonoj de ANTAŬDISKUTA/URĜALFRONTA/ANTAŬSUPOZA teorio, vidus en ĉi tiu “naskis” ian pluskvamperfekton?
apartaj scienculoj kaj pensuloj komencis ellabori projektojn de pazigrafio, de gestaj lingvoj, de filozofiaj ARTEFARITAJ/SENHISTORIAJ/PURE TEORIAJ lingvoj.
Nu, mi faris supraĵajn kaj rapidskribajn, do iom apriorajn substituojn de kelkaj eblaj sinonimoj al la koncernataj APRIOR-radikoj.
Nu, mi havas la impreson, sed povas esti ankaŭ pro la itala, ke ankaŭ 'aposteriora' havas iun komunan uzon.aposterior·a ~ (filozofie) post·spert·a
| Mi ne havas firman opinion pri tio, ĉu la du linioj aperu kun "~" aŭ kun "→".
Ankaŭ mi ne, ĉar efektive pro la 'aprioraj kaj aposterioraj interlingvoj' tiuj vortoj estas ja uzataj en la okcidenta (=ĝisnuna) Esperanto.
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
renato corsetti ren...@esperanto.org
Kurioze estas, ke ekzistas eĉ la filozofia termino APRIORISMO, kiu estas doktrino kun raciisma, kritikisma aŭ fenomenisma karaktero, kaj kiu aljuĝas gravan rolon al aprioraj (purteoriaj, antaŭspertaj) konceptoj kaj rezonoj.
Surbaze de la portugallingva Vikipedio, a priori estas memevidente vera konaĵo. Tio estas, ĝi ne dependas de eksperimento por praviĝi aŭ fariĝi vera. Jen ekzemplo de apriora veraĵo: “Ĉiuj fraŭloj ne estas edziĝintaj”.
Galen Strawson asertis, ke “apriora argumento estas tiu, kiun vi taksas kiel vera, nur sidante sur via sofo. Vi ne bezonas stariĝi de sur via sofo kaj elhejmiĝi por ekzameni la formojn, kiaj estas la aferoj en la fizika mondo. Vi ne bezonas fari ian ajn sciencan esploron”.
Do, anstataŭ antaŭsperta por substituiĝi al apriora, pli trafa eble estas SENEKSPERIMENTA, aŭ eble NEEKSPERIMENTINDA, aŭ ankoraŭ eble NEKONTROLINDA (konaĵo/veraĵo/argumento/rezonaĵo).
--
Post la parado da difinoj pri APRIORA/E, ekde hieraŭ, rimarkeblas ankaŭ, ke tiu esprimo, eĉ interne de Filozofio mem, havas pli ol unu signifon. Eble tio baremas ĝian senkrontrolan uzadon en la ĉiutaga vivo, escepte se ni reduktas ĝian signifokampon en Esperanto al ĝia senkontrolindeca karaktero. Se ni faros tiun limigan difinon pri APRIORA/E, ĝi eble estos aposteriore komprenebla termino.
Alivorte, en komparo, tamen, kun ĝia uzateco en la naciaj lingvoj, la esprimo A PRIORI ne havas unuformecon de signifo. Do ĝi ne estas esperante difinebla per unu sola esprimo. Necesas eble tri aŭ kvar esprimoj malsimilsencaj por redefini ĝin en esperantaj uz-kuntekstoj.
Post la plej freŝa informo de Renato, eble aldonindas ankaŭ la termino NEPROVINDA veraĵo/konaĵo...
Ŝajnas, ke, pli komunuze, kiam la nomata averaĝa aŭ ordinara homo, deklaras, ke li opinias ion vera, sen bezono de pruvo, provo, pravo aŭ kontrola eksperimento, li emas diri jene: "apriore mi opinias tion vera", aŭ "mi opinias tion neprovinde vera".
“Senprove vera” aŭ “senpruve vera” sonas al mi iom strange. Ŝajnas ke ne temas pri seneco, sed temas pri nebezono de kontrolo aŭ eksperimento.
"Mi opinias tiun veraĵon apriora". [Temas pri nepruvita/inda, neprovita/inda nekontrolita/inda aŭ neeksperimentita/inda veraĵo]
Pri lingvo, kiam oni diras, ke iu lingvo estas apriora, ŝajnas, ke temas pri nespertrezulta lingvo, aŭ pri lingvo, kiu ne kreiĝadis laŭ socia lingvosperto, sed kiu kreiĝis surbaze de komunika iniciato.
Ankaŭ mi ne kutimas uzi la jam malnovan esperantan vorton APRIORA/E, sed la fakto estas, ke ĝi uzatas en nia apriora/posteriora internacia lingvo. En interreto troveblas dekmiloj da ekzemploj pri ĝi en esperantaj tekstoj.
Ĉar, eĉ en Esperanto, laŭ ni ekzempligis hieraŭ el la literaturo, la semantika kampo de APRIORA estas sufiĉe varia, depende de la kunteksto ni povas uzi, inter aliaj, unu el tiuj ĉi sinonimoj:
SENSPERTA
SENPRUVA
SENPROVA
SENEKSPERIMENTA
INICIATA
ANTAŬSPERTA
TEORIA
PURTEORIA
ANTICIPA
ANTAŬANALIZA
SENANTAŬANALIZA
ANTAŬJUĜA
SENPRIPENSA
ANTAŬDISKUTA
SENANTAŬDISKUTA
URĜALFRONTA
URĜJUĜA
ANTAŬSUPOZA
ARTEFARITA
SENHISTORIA
NEPRUVITA
NEPRUVINDA
NEPROVITA
NEPROVINDA
NEKONTROLITA
NEKONTROLINDA
NEEKSPERIMENTITA
NEEKSPERIMENTINDA
NESPERTREZULTA
Tamen, mi preferas kredi, ke la ĝenerala uzo de APRIORA, ĉiam kiam ĝi estas ebla kaj klardona, havas sian lokon en la esperanta komunikado, ne nur en la tereno de Filozofio, sed ankaŭ en la komunuza Esperanto.