grapfrukt-o

2 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
May 16, 2009, 5:34:13 PM5/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
>> cxu ni jam havas linion por grapfrukto/pampelmuso (uv-frukto...) ?

>Ne pri grapfrukto, sed vi rajtas malfermi la diskuton pri tiu problemo.

> Ni ja havas la linion:

> uv·o → vin·ber·o

kvazaw ne eblus fari vinon el aliaj beroj - sed tio flanken.

La problemo kiun mi aludis estas , ke homoj kiuj konas la anglan povus
interpreti "grape-fruit" kiel "uv-frukto". Law PIV grapfrukto estas hmm...
hibridajxo(?) de pampelmuso kaj dolcxa orangxo - kio sugestas ke
ambaw apartenas al la sama specio.

nu, la afero estas iom ekstertema cxi tie, cxu ?

gxis, Ronaldo

Andreas Kueck

unread,
May 17, 2009, 3:48:49 AM5/17/09
to la bona lingvo
On 16 Mai, 23:34, "ro-esp" <ro-...@dds.nl> wrote:
> Ronaldo:
>
> >> cxu ni jam havas linion por grapfrukto/pampelmuso (uv-frukto...) ?

"Grapfrukto" lau mi estas vorto uzebla lau Regulo 15, ekzemple:

Azerbajghane: "qreypfrut"; germane: "Grapefruit"; japane: "gurepu
furutsu"; koree: "kŭreip'ŭ p'ŭrut'ŭ"; turke: "greyfurt".

Alternativa (ne tiel angla, do "bongermanlingva") esprimo en la
germana estas "Paradiesapfel" (lauvorte: "paradizpomo"). La
scienclatina termino estas "Citrus × aurantium" kun la sinonimo
"Citrus paradisi".

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
May 17, 2008, 5:33:15 AM5/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Alternativa (ne tiel angla, do "bongermanlingva") esprimo en la
> germana estas "Paradiesapfel" (lauvorte: "paradizpomo"). La
> scienclatina termino estas "Citrus × aurantium" kun la sinonimo
> "Citrus paradisi".
>
Mi ankoraŭ ne bone komprenas, ĉu "pampelmuso" kaj "grapfrukto" estas
praktike la sama afero, kiel la sciencaj latinaj nomoj iugrade
supozigas. Se tiel estas, temas nur pri alia okazo de la batalo
"anglaĵo" kontraŭ "francaĵo".

Kiel oni diras en la ĉina, en la japana, ktp.?

amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
May 17, 2009, 6:02:43 AM5/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
En PIV oni distingas inter Pampelmuso kaj Grapfrukto, dirante ke grapfrukto estas sekvo de “kompleksa hibridado inter pampelmusujo kaj dolĉa oranĝujo”. Kiel kutime kiam temas pri teknikaj difinoj en PIV, tio tute ne donas ian ajn ideon pri kiu frukto temas. Do efektive mi neniam scias, ĉu tiu granda flava frukto, kiun oni normale trovas en la supervendejo, estas grapfrukto aŭ pampelmuso.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 17 maggio 2008 11.33
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) grapfrukt-o

Bertilo Wennergren

unread,
May 17, 2009, 6:35:04 AM5/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna Lowenstein skribis:

> En PIV oni distingas inter Pampelmuso kaj Grapfrukto, dirante ke
> grapfrukto estas sekvo de “kompleksa hibridado inter pampelmusujo
> kaj dolĉa oranĝujo”. Kiel kutime kiam temas pri teknikaj difinoj
> en PIV, tio tute ne donas ian ajn ideon pri kiu frukto temas.

La Angla Vikipedio samopinias kun PIV:

The fruit was first documented in 1750 by the Rev. Griffith Hughes
describing specimens from Barbados.[3] Currently, the grapefruit is
said to be one of the "Seven Wonders of Barbados."[4] It had developed
as a hybrid of the pomelo (Citrus maxima) with the sweet orange
(Citrus sinensis), though it is closer to the former.[5] It was
brought to Florida by Count Odette Philippe in 1823 in what is now
known as Safety Harbor. Further crosses have produced the tangelo
(1905), the minneola (1931), and the sweetie (1984). The sweetie has
very small genetic and other differences from pomelo.

"http://en.wikipedia.org/wiki/Grapefruit" (simile en la Esperanta
Vikipedio: "http://eo.wikipedia.org/wiki/Grapfrukto")

Kiel tiu teksto montras, eĉ ne sufiĉas "pamelmuso" kaj "grapfrukto".
Necesas ankaŭ "tangelo", "mineolo" kaj "svitio"(?!), kaj - mi
suspektas - ankoraŭ pliaj dekoj aŭ eble eĉ pli da tiaspecaj
fakterminoj.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Andreas Kueck

unread,
May 17, 2009, 6:39:20 AM5/17/09
to la bona lingvo
En alia mesagho*) Renato demandis:

On 17 Mai 2008, 11:33, Renato Corsetti <renato.corse...@uniroma1.it>
wrote:

> Kiel oni diras en la ĉina, en la japana, ktp.?

Por grapfrukto:

Chine: "wéndàn"; japane ktp: vidu mian alian mesaghon:

"Azerbajghane: 'qreypfrut';
germane: 'Grapefruit';
japane: 'gurepu furutsu';
koree: 'kŭreip'ŭ p'ŭrut'ŭ';
turke: 'greyfurt'"

Evidente "grapfrukto" estas uzebla lau Regulo 15.

*) La sistemo ial ne ebligas al mi respondi al la forumo, sed nur al
la autoro (Renato). Tial tiu chi mesagho aperas kiel respondo al la
mesagho de "ro-esp".

--
Andreas Kueck

Anna Lowenstein

unread,
May 17, 2009, 11:21:56 AM5/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ PIV, sinonimo de "pampelmuso" estas "maksimuma citruso", do laŭ tiu artikolo citita de Bertilo el la angla vikipedio, temas pri "pomelo". (Oni povas sekvi la ligon interne de vikipedio al "Pomelo", por vidi, ke ĝi efektive estas iom malsama frukto.)

Tio supozeble signifas, ke la konata flava frukto devas esti "grapfrukto". Cetere, la mesaĝo de Andreas montras, ke tiu vorto estas sufiĉe internacia, do ĝi evidente estus tre akceptebla elekto.

Kore,
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Bertilo Wennergren
Inviato: domenica 17 maggio 2009 12.35
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: R: (la bona lingvo) grapfrukt-o

Marcos Cramer

unread,
May 17, 2009, 11:47:30 AM5/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna skribis:

En PIV oni distingas inter Pampelmuso kaj Grapfrukto, dirante ke grapfrukto estas sekvo de “kompleksa hibridado inter pampelmusujo kaj dolĉa oranĝujo”. Kiel kutime kiam temas pri teknikaj difinoj en PIV, tio tute ne donas ian ajn ideon pri kiu frukto temas. Do efektive mi neniam scias, ĉu tiu granda flava frukto, kiun oni normale trovas en la supervendejo, estas grapfrukto aŭ pampelmuso.

En germanaj kaj britaj ĉiovendejoj oni trovas grapfruktojn multe pli ofte ol pampelmusojn. La plej facila maniero distingi ilin estas ke la ŝelo de grapfrukto estas simile dika kiel tiu de oranĝo, dum la ŝelo de pampelmuso estas multe pli dika. Vidu la kunsenditajn fotojn por komparo.

Grapfrukto kaj pampelmuso estas malsamaj fruktospecoj, same kiel persiko, abrikoto kaj pruno estas malsamaj fruktospecoj. Do ni certe ne malrekomendu unu el la du vortoj.

Amike,

Marcos

grapfrukto.jpg
pampelmuso.jpg

Renato Corsetti

unread,
May 17, 2009, 12:03:10 PM5/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:
"http://en.wikipedia.org/wiki/Grapefruit" (simile en la Esperanta 
Vikipedio: "http://eo.wikipedia.org/wiki/Grapfrukto")

Kiel tiu teksto montras, eĉ ne sufiĉas "pamelmuso" kaj "grapfrukto".
Necesas ankaŭ "tangelo", "mineolo" kaj "svitio"(?!), kaj - mi
suspektas - ankoraŭ pliaj dekoj aŭ eble eĉ pli da tiaspecaj
fakterminoj.
  
Bone, sed eble tiam ni bezonos bazan superan vorton por ĉiuj. Rapida kontrolado de la sama vorto en la franca kaj en la itala Vikipedio subtenas mian ideon, ke temas en Esperanto pri batalo de anglaĵo kontraŭ francaĵo:

Le fruit de Citrus ×paradisi est un agrume nommé « pomélo », tant en Europe qu'en Amérique du Nord[1]. Il est cependant nommé couramment « pamplemousse » .

Kompreneble mi estas influita de la itala (en kiun oni ne enportis la vorton "grapefruit" sed nur "pompelmo").

Amike

renato





Renato Corsetti

unread,
May 17, 2009, 2:00:45 PM5/17/09
to °listo 'la bona lingvo'
Marcos:

Grapfrukto kaj pampelmuso estas malsamaj fruktospecoj, same kiel
persiko, abrikoto kaj pruno estas malsamaj fruktospecoj. Do ni certe ne
malrekomendu unu el la du vortoj.

En ĉi tiu situacio ni ankoraŭ rekomendas nenion. Estas amuze por mi, ke
la saman bildon, kiun vi prezentas por bildigi la grapfrukton, en la
reto itala botanika paĝo prezentas por bildigi tion, kion ili nomas
"pompelmo", kaj eĉ klarigas, ke en la angla oni nomas tion "grapefruit"
kaj kial oni nomas ĝin tiel (pro la flor-grapoloj).

En la araba sufiĉe amuze oni nomas ĝin "hinda citrono" aŭ "infera citrono".

Amike,

Renato

cvi

unread,
May 19, 2009, 1:12:45 AM5/19/09
to la bona lingvo
En la Hebrea, ni diras "Eŝkolit" .
Pomelo estas tute alia citrusfrukto, pli granda kaj kun dika ŝelo

>
> Mi ankoraŭ ne bone komprenas, ĉu "pampelmuso" kaj "grapfrukto" estas
> praktike la sama afero, kiel la sciencaj latinaj nomoj iugrade
> supozigas. Se tiel estas, temas nur pri alia okazo de la batalo
> "anglaĵo" kontraŭ "francaĵo".
>
> Kiel oni diras en la ĉina, en la japana, ktp.?
>
> amike
>
> Renato

Renato Corsetti

unread,
May 19, 2009, 1:22:47 AM5/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Cvi:

> En la Hebrea, ni diras "Eŝkolit" .
>
Dankon, Cvi!

Renato

Cvi Solt

unread,
May 19, 2009, 2:02:26 AM5/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi forgesis aldoni -
"Toronja"  (legu "toronha") en la (Meksika)hispana

"gr

Cvi

2009/5/19 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>


--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Leo De Cooman

unread,
May 19, 2009, 6:31:40 AM5/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Mi ankoraŭ ne bone komprenas, ĉu "pampelmuso" kaj "grapfrukto" estas
> praktike la sama afero, kiel la sciencaj latinaj nomoj iugrade
> supozigas. Se tiel estas, temas nur pri alia okazo de la batalo
> "anglaĵo" kontraŭ "francaĵo".

Bona klarigo (por tiuj, kiuj komprenas la francan) pri la konfuza afero
troviĝas ĉe
http://fr.wikipedia.org/wiki/Pamplemousse

La du malsamaj specoj (science: specioj) apartenas al la sama specaro
(science: genro) Citrus

Citrus maxima [sininimoj Citrus grandis kaj Citrus decumana] havas dikan
ŝelon. En la 17a jarcento (aŭ pli frue) la nederlanda nomo estis pompelmoes
[prononcu pompelmus], kiu signifas pompel, plomp (nebonlingve: plumpa) kaj
moes el limoes = citrono.
La vorto estas transprenita en la franca kiel "pamplemousse" en la 17a
jarcento.

Citrus x paradisii estas hibrido inter Citrus sinensis (en mia flandra
dialekto appelsien [prononcu apelsin] - signifante pomo ĉina - kiel en la
rusa) kaj Citrus maxima.
La floroj (kaj do fruktoj) de tiu lasta kreskas en grapoj, de kie la angla
nomo grapefruit. La fruktoj havas maldikan ŝelon kaj dolĉan guston. En iuj
lingvoj "pomelo" aŭ simile.

Tiu retejo tabele montras la konfuzon.

Klare temas pri du malsamaj specoj (science: specioj).
Esperanto povus fini la konfuzon ;-)

Simila konfuzo ekzistis/as inter dekstruma kaj maldesktruma (vortoj uzataj
en botaniko por indiki econ de volvoplantoj (aŭ volviĝantaj kreskaĵoj, se vi
pli bone komprenas tion): proksimume duono el la fakliteraturaj libroj
atribuis al sama kreskaĵo la econ "dekstruma", dum la alia duono diris
"maldekstruma". Ni malkovris tion dum la revizio de PIV.
Similaj konfuzoj en maŝinkonstruado inter maldekstra/ dekstra kaj
maldekstruma/ dekstruma kostis jam grandegajn sumojn! Oni bone konsciu, ke
la usona kaj eŭropa teknikaj desegnosistemoj estas kontraŭaj!
Kiun sistemon elektu Esperantaj desegnistoj?

Amike salutas
Leo


Renato Corsetti

unread,
May 19, 2009, 10:00:35 AM5/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Leo, pro la klarigoj.

Citrus maxima [sinonimoj Citrus grandis kaj Citrus decumana] 
Citrus x paradisii 

Eble por ne preni pozicion en la ĝismorta batalo inter la angla kaj la franca ni povus uzi la latinajn "granda citrono/citruso", "paradiza citrono/citruso".


Esperanto povus fini la konfuzon   ;-)
  
Mi ne vidas kiel oni povas atingi tion en la normala lingvo.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
May 19, 2009, 2:12:54 PM5/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
>>Citrus maxima [sinonimoj Citrus grandis kaj Citrus decumana]
Citrus x paradisii

> Eble por ne preni pozicion en la ĝismorta batalo inter la angla kaj la franca ni povus uzi la latinajn "granda citrono/citruso", "paradiza citrono/citruso".
Jes. Tiu nomo ja estas pli aŭ malpli "scienca Esperanta", kia "ribeso" por la specaro (science "genro") Ribes. Ĉu ĝi taŭgas kiel ĉiutaga (komuna) vorto estas alia demando. Tamen pli bone estas havi tian solvon ol la nunajn necilingvajn konfuzajn. Hazarde mi estis en vendejo ĉi-posttagmeze kaj vidis ambaŭ specojn ... kun sama nederlanda nomo.
 
>>Esperanto povus fini la konfuzon   ;-)
>Mi ne vidas kiel oni povas atingi tion en la normala lingvo.

Nu, kiam mi gvidis grupon en la naturrezervejo, kies konservisto mi estis dum multaj jaroj, mi ĉiam montris la du grimpkreskaĵojn (lupolo kaj konvolvulo), kiuj kune volve grimpis en la saman arbon kaj rakontis pri la nacilingvaj konfuzoj inter "dekstruma kaj maldekstruma" ne nur ene de botaniko sed inter diversaj fakoj (i.a. botaniko, matematiko, mekaniko). Kompreneble mi ĉiam referencis al ... PIV. (Estonte mi eble referencu al "la bona lingvo"  :-)
Kiel sciencistoj nun referencas al la scienca nomo de kreskaĵo aŭ besto, kiel al sufiĉe bone difinita nomo, multaj personoj povos referenci al Esperanto.  *NBN* (nova biologia nomenklaturo) de Wim De Smet miaopinie estas bona ekzemplo.
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
May 19, 2009, 5:21:45 PM5/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Hazarde mi estis en vendejo ĉi-posttagmeze kaj vidis ambaŭ specojn ... kun sama nederlanda nomo.
Interese! Do ankaŭ ĉe vi.  Mi hezitas ankoraŭ kaj cerbumas pri la linioj por enskribi, kaj ĉu entute skribi ion, sed certe "grand citruso" kaj "paradiza citruso" povus esti solvo, kvnakam tro malproksima de la nuna uzo en la ĝenerala lingvo.

la naturrezervejo, kies konservisto mi estis dum multaj jaroj
Ho, via personeco estas multe pli malsimpla ol oni imagus.

 (Estonte mi eble referencu al "la bona lingvo"  :-)
Bone!

Kiel sciencistoj nun referencas al la scienca nomo de kreskaĵo aŭ besto, kiel al sufiĉe bone difinita nomo, multaj personoj povos referenci al Esperanto.  *NBN* (nova biologia nomenklaturo) de Wim De Smet miaopinie estas bona ekzemplo.
Ĉu ĝi efektive progresas?

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
May 19, 2009, 5:37:42 PM5/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
>> Kiel sciencistoj nun referencas al la scienca nomo de kreskaĵo aŭ besto, kiel al sufiĉe bone difinita nomo, multaj personoj povos referenci al Esperanto.  *NBN* (nova biologia nomenklaturo) de Wim De Smet miaopinie estas bona ekzemplo.
> Ĉu ĝi efektive progresas?
Hmm, la farenda laboro estas grandega. Mi ne plu aŭdas pri *NBN* lastatempe. Bedaŭrinde!
 
Amike salutas
Leo

Pilar Otto

unread,
May 20, 2009, 10:29:03 AM5/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Cvi:

> Mi forgesis aldoni -
> "Toronja" (legu "toronha") en la (Meksika)hispana

Jen kion la vortaro de la Hispana Akademio diras pri tiu vorto:

toronja.
(
Del
ár.
hisp.
{de la araba hispana}
turúnga,
este del
ár.
clás.
{cxi tiu de la araba klasika}
turungah,
este del
persa
{cxi tiu de la persa}
torang, y este
del
sánscr.
{kaj cxi tiu de la sanskrita}
matulu?ga).
1. f. Cidra de forma globosa como la naranja.
{cedrato globforma kiel la orangxo}
2. f. irón. coloq. Ur. Nariz grande y deforme.
{ironie, parolstile, en Urugvajo: nazo granda kaj misformita}

Ekzistas ankaux "toronjil", kiu sxajne signifas "meliso" - sed mi supozis,
ke meliso neniel rilatas al citrusoj ...

Kion la Hispana Akademio ne diras, kaj pri kio mi scivolas, estas: kion
signifas tiu vorto migrinta el la sanskrita, tra la persa, la klasika araba
kaj la hispana araba, en la hispanan?

Plie, mi konis nek la hispanan "cidra" nek la Esperantan "cedrato". Laux
E-a-norvega vortaro tiu lasta estas "citrusa sxelo (el kiu oni faras
'sukat')". La E-a traduko de "sukat" estas "kandita citronsxelo".

Kelkfoje vort(ar)oj estas gxangalo!

Otto

Cvi Solt

unread,
May 20, 2009, 2:39:31 PM5/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Toronja en la hispana signifas "grapefruit" en la angla, esperante eble grapfrukto . La vortaro de J.C.Wells tradukas grapefruit = grapfrukto. La poŝvortaro de Sopena tradukas toronja = pampelm(us')o, sed ĝi tradukas pomelo same.. En NPIV mi ne vere komprenas kio estas pampelmuso kaj kio grapfrukto.
Cidra signifas - cedrato, verŝajne la frukto kiun ni nomis pomelo, granda kaj diksxela citrusfrukto, ne speciale bongusta.
Pomelo aperas en NPIV kun tute alia signifo.
Mi scias, NPIV ne estas konsiderata bone cxi tie - pardonu la citaĵon.

Cvi

2009/5/20 Pilar Otto <pil...@online.no>

Renato Corsetti

unread,
May 20, 2009, 4:47:34 PM5/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Cvi:
NPIV ne estas konsiderata bone cxi tie - pardonu la citaĵon.
Nu, ĝi estas nia ĉefa fonto de evitindaj vortoj. En la okazo de pampelmuso/grapfrukto ĝi estas viktimo de la sama konfuzo inter lingvoj, kiuj preferas grapfrukton kaj lingvoj, kiuj preferas ion alian (kiel la hispana).

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
May 20, 2009, 5:14:39 PM5/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Cvi skribis:
> Toronja en la hispana signifas "grapefruit" en la angla, esperante eble grapfrukto . La vortaro de J.C.Wells tradukas grapefruit = grapfrukto. La poŝvortaro de Sopena tradukas toronja = pampelm(us')o, sed ĝi tradukas pomelo same.. En NPIV mi ne vere komprenas kio estas pampelmuso kaj kio grapfrukto.
Cidra signifas - cedrato, verŝajne la frukto kiun ni nomis pomelo, granda kaj diksxela citrusfrukto, ne speciale bongusta.
Pomelo aperas en NPIV kun tute alia signifo.
Mi scias, NPIV ne estas konsiderata bone cxi tie - pardonu la citaĵon.

Sufiĉe taŭgaj priskriboj pri la botanika familio al kiu apartenas pampelmuso, grapfrukto, citrono, oranĝo, ktp troviĝas ĉe:
(en la angla).
Mi iom spertas nur pri sovaĝaj kreskaĵoj en niaj regionoj. Kutime specoj (science: specioj) el specaroj (genroj) kultivitaj dum jarcentoj aŭ eĉ jarmiloj estas ne facile determineblaj. Des pli malfacilaj estas subspecioj, rasoj, ... (lastatempe iuj aŭtoroj diras "formoj").
Eĉ post Lineo iuj sciencaj nomoj estas plurfoje oficiale ŝanĝitaj de botanikistoj specialiĝintaj pri tiu familio.
 
Amike salutas
Leo
 

Leo De Cooman

unread,
May 20, 2009, 5:59:48 PM5/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
Cvi>> NPIV ne estas konsiderata bone cxi tie - pardonu la citaĵon.
>Nu, ĝi estas nia ĉefa fonto de evitindaj vortoj. En la okazo de pampelmuso/grapfrukto ĝi estas viktimo de la sama konfuzo inter lingvoj, kiuj preferas grapfrukton kaj lingvoj, kiuj preferas ion alian (kiel la hispana).
Nomoj de kreskaĵoj estas malofte ĝuste uzataj de ordinaraj homoj, nespecialistoj, ĉar homoj emas sekvi sian impreson. Hieraŭ mi vidis en vendejo fruktojn markitaj kiel "grenaatappel" (laŭvorte: granatpomoj), dikegaj pomsimilaj fruktoj, kiuj apartenas al tute alia familio (litrumacoj) ol pomoj. 
Kutime vortaristoj ne estas botanikistoj. Tial pri kreskaĵoj multaj vortaroj estas ĝangaloj, kiel Otto prave diris.
Tamen Klaŭdo Roux, kun kiu mi havis la honoron kunlabori en la revizio de la botanikaj terminoj por NPIV estas serioza botanikisto, kiu funde studis kaj pridiskutis ĉiujn terminojn. La finaj decidoj estis farataj post voĉdonado de la kunlaborantoj. Kompreneble okazis, ke ne ĉiuj kunsentis... kiel ĉi tie, ĉu ne?
Mi konsilas fidi NPIVon, kiam temas pri botaniko kaj - laŭ neceso - proponi la vortojn por oficialigo.
 
Amike salutas
Leo
 

Renato Corsetti

unread,
May 21, 2009, 2:44:50 AM5/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Mi konsilas fidi NPIVon, kiam temas pri botaniko kaj - laŭ neceso - proponi la vortojn por oficialigo.
Dankon, Leo, pro la informoj. Mi sentas min iom pli fida pri la nomoj de kreskaĵoj en NPIV.

Mi ankoraŭ cerbumas pri la vortoj uzeblaj en la ĝenerala lingvo pri grapfrukto/pamplemuso.

Vi ege pravas pri tio, ke normalaj homoj nur sekvas siajn impresojn kaj ne la arb-sciencistajn konsiderojn.

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
May 21, 2009, 7:16:36 AM5/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> Hieraŭ mi vidis
> en vendejo fruktojn markitaj kiel "grenaatappel" (laŭvorte:
> granatpomoj), dikegaj pomsimilaj fruktoj, kiuj apartenas al tute alia
> familio (litrumacoj) ol pomoj.

Tiu frukto nomigxas "granato" en Esperanto, kaj tiu estas Fundamenta vorto.
La norvega vorto estas "granat-eple". Dum mia E-ista infanagxo, kiam mi
lernadis novajn vortojn per konsultado de la koncizaj vortaroj je mia
dispono, mi malkovris, ke "granato" ne signifas "granat" (pafajxon), sed
"granat-eple". Kiel do oni diras "granat" en E-o?, mi demandis min. Mi
trovis la respondon: "grenado" - ankaux tiu estas Fundamenta vorto.

Jen do plia ekzemplo pri tio, ke E-o diferencigas inter malsamaj signifoj de
vortoj sam-originaj - kaj samsonaj en kelkaj lingvoj, komp. "polvo / pudro /
pulvo / pulvoro", "etikedo / etiketo", "pesi / pezi", "akcento / akcxento",
"koncerto / koncxerto", "premi / presi", "balanco / bilanco" ... Ebla
malavantagxo de tia diferencigo estas, ke kelkaj vortoj estas tiel similaj,
ke oni malfacile memoras, kiu signifas kion. Tamen por mi pezas pli, ke E-o
per tia diferencigo farigxas pli preciza ol la etnolingvoj eksportintaj la
vortojn.

Otto

ro-esp

unread,
May 24, 2009, 6:26:33 PM5/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Se mi vidas la ekzemplojn....

"Azerbajghane: 'qreypfrut';
germane: 'Grapefruit';
japane: 'gurepu furutsu';
koree: 'kureip'u p'urut'u';
turke: 'greyfurt'"

"Azerbajghane: 'qreypfrut';
germane: 'Grapefruit';
japane: 'gurepu furutsu';
koree: 'kureip'u p'urut'u';
turke: 'greyfurt'"

...sxajnas al mi ke la vera problemo estas ke mankas al esp-o litero por
longa "e".... Alikaze ni simple havus vorton "gre'pfru(k)to"

gxis, Ronaldo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages