ŝerpo

2 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
May 27, 2015, 3:52:39 AM5/27/15
to ED.BLdiskutlisto
la vorton mi trovis en la itala vortaro, kaj klare ĝi estas traduko por la nepalaj kaj tibetaj portistoj.
Tial mi faras proponon

ŝerpo > montportisto

J-K Rinaldo

lowenstein, anna

unread,
May 27, 2015, 10:51:52 AM5/27/15
to la-bona...@googlegroups.com


ŝerpo > montportisto

Tio tamen sugestas al mi, ke la portisto portas la monton.

Anna

Josenilton

unread,
May 27, 2015, 11:03:31 AM5/27/15
to la-bona...@googlegroups.com
Kio ja estas tiu sherpo? Kion li faras en la vivo?

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
May 27, 2015, 2:25:16 PM5/27/15
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton
> Kio ja estas tiu sherpo? Kion li faras en la vivo?
Mi rediras: la vorto klare estas traduko por la nepalaj kaj tibetaj portistoj.
J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
May 27, 2015, 2:26:27 PM5/27/15
to la-bona...@googlegroups.com
La demando pri ŝerpoj ŝajnas esti pli malsimpla ol ĝi ŝajnis. Ili estas vera etno, popola grupo, kaj la nomo en la tibeta signifas  ĝuste "orienta popolo" (sher-pa). Ĝi havas sian artikolon en Vikipedio en Esperanto.

Do, oni povus doni la signifon, sed ne forigi la vorton:

ŝerp-o = port-ist-o, himalaj-a port-ist-o, mont-a port-ist-o (aparta figura signifo: mal-alt-rang-a-j pret-ig-ant-oj de grav-a-j inter-naci-a-j konferenc-o-j).

Amike

Renato


--
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD
Britujo, renato....@gmail.com

Antonio De Salvo

unread,
May 28, 2015, 3:34:03 AM5/28/15
to la-bona...@googlegroups.com

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 27 maggio 2015 20:26
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) ŝerpo

--

Antonio De Salvo

unread,
May 28, 2015, 3:37:56 AM5/28/15
to la-bona...@googlegroups.com

Persone, mi uzas:

-          En propra senco 1 (etno): sxerpo;

-          En propra senco 2 (portisto): (sxargxo)portisto;

-          En figura senco: antauxiranto, dosierpretigisto, vojpretigisto

Saluton

Antonio De Salvo

Renato Corsetti

unread,
May 28, 2015, 4:05:07 AM5/28/15
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

-          En propra senco 1 (etno): sxerpo;
-         
En propra senco 2 (portisto): (sxargxo)portisto;
-         
En figura senco: antauxiranto, dosierpretigisto, vojpretigisto


tio, laŭ mi, donas bonan bazon por pretigi nian linion.


Amike


Renato

Daniel Houguet

unread,
May 28, 2015, 8:26:04 AM5/28/15
to La bona lingvo
Mi konsentas kun Renato.
La Sherpoj estas vera etno.
--
Cordialement;
Kore;
A galon;
De qoer;

Daniel Houguet
 
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages