Re: [programistoj-respondas] Dubo pri komputada termino

8 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Apr 6, 2012, 3:32:05 AM4/6/12
to programisto...@yahoogroups.com, la-bona...@googlegroups.com
Tre bone. Dankon, Bertilo !
Mi jam konsideris submeti la dubecon pri tiu termino 'pravalorizo' al la-bona...@googlegroups.com.
 
Johan
 
 
 
----- Original Message -----
Sent: Thursday, April 05, 2012 7:35 PM
Subject: Re: [programistoj-respondas] Dubo pri komputada termino

 

Markos demandis:

> Kiu estas la esperantan tradukon por "initialization" (angle).
> Kiam oni atribuas al variablo komencan valoron.

La Komputada Leksikono kaj la Komputeko donas por tio la
monstran vorton "pravalorizi", kiu al mi absolute malplaĉas,
precipe pro la aĉa neoficiala sufikso IZ:

http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/PR.html#PRAVALORIZI
http://komputeko.net/index_eo.php?vorto=initialize

Se mi rajtus decidi, mi rekomendus "pravalorumi" aŭ eĉ "iniciati".

--
Bertilo

__._,_.___
Recent Activity:
    Por malaboni chi tiun poshtliston, sendu retposhton al:
    programistoj-resp...@yahoogroups.com

    .

    __,_._,___

    Nakai Cuneo

    unread,
    May 4, 2012, 12:21:48 AM5/4/12
    to la-bona...@googlegroups.com
    al cxiuj bona-lingvanoj:
     
    NAKAI Cuneo skrivas el Japanio. Ĉar Esperanto estas intereuxropa lingvo, vi devas klopodi disvastigi E-on inter euxropanoj pli forte ol nun, speciale al junuloj, riĉuloj kaj famuloj.
    La riĉuloj devas esti tiel riĉegaj kiel ili povas donaci monon sufiĉe por elsendi komercan propagandan programeron de Esperanto sur TV daŭre dum unu  jaro en kiu esperantistoj el 7 kontinentoj diras “saluton” unu la alian kaj en la fono skribita en grandaj literoj “Esperanto” kun telefonnumeroj de lokaj asocioj en EU landoj. Tio estas tre efika agado, ĉu ne? Mi preĝas sukceson en oficialigo d Esperanto en EU parlamento.
     
    Amike,                                                  NAKAI Cuneo
     
     

    Renato Corsetti

    unread,
    May 4, 2012, 9:45:53 AM5/4/12
    to la-bona...@googlegroups.com
    Kara Nakai Cuneo,

    en ĉi tiu listo oni parolas pri la lingvo Esperanto kaj pri ĝia vorttrezoro.  Bonvolu ne plu skribi pri ĝeneralaj temoj kiel la bezono informi pri Espernato en Eŭropo.

    Amike

    Renato


    --

    renato corsetti
    via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
    ren...@esperanto.org

    Reply all
    Reply to author
    Forward
    0 new messages